Ulrich von Liechtenstein
Ulrich von Liechtenstein | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Ulrich von Liechtenstein | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1200 en Murau | |
Morto | 26-an de januaro 1275 (75-jaraĝa) | |
Lingvoj | mezaltgermana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Familio | ||
Patro | Ditmar Liechtenstein vd | |
Gefratoj | Hartnid von Lichtenstein-Offenberg • Q116512483 vd | |
Infanoj | Otto (II.) Liechtenstein vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • verkisto • komponisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ulrich von Liechtenstein (naskiĝinta ĉirkaŭ 1200 en klano kavalira stiria de Murau/Distrikto Murau, mortinta la 16-an de januaro 1275) estis aŭstra menestrelo kaj poeto mezaltgermana.
Ulrich ege gravis en siatempa politiko. En sia poemo »Frauendienst«, kiun konatigis Ludwig Tieck per prilaboro kaj traduko (Stuttgart 1812), li prezentas en strofoj la mirindan vivon de kavaliroj inter amrilatoj kaj bataloj. En ĝi enplektiĝis ankaŭ kelkaj kantoj kaj amleteroj (Büchlein). Lia skribstilo estas manierisma, sentema kaj elita. La romano permesas interesajn enrigardojn en la vivo de la nobeloj. Post troigita amkkantado kaj duelfarado komenciĝis la persona malaltrangiĝo.
Krome konserviĝis eta kleriga poeziaĵo titolita »Frauenbuch«. Ambaŭ eldonis Lachmann, kun pliaj historiaj rimarkoj de Karajan (Berlino 1841), dume »Frauendienst« estis eldonita nur de Bechstein (Lepsiko 1888, 2 vol.); la lirikaĵojn prezentis ankaŭ Von d. Hagen en sia verko »Minnesinger« (vol. 4).
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Falke, Geschichte des fürstlichen Hauses Liechtenstein, Bd. 1, Wien 1868
- Knorr, Über Ulrich von Lichtenstein, Strasburgo 1875
- Becker, Wahrheit und Dichtung in Ulrich von Lichtensteins Frauendienst, Halle 1888
Fonto[redakti | redakti fonton]
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 19. Leipzig 1909, p. 883, kio legeblas tie ĉi interrete.