Saltu al enhavo

Ulten-valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ulten Valo)
Ulten-valo
Geografia regiono (valo)
valo [+]

LandoItalio
Koordinatoj46° 33′ 0″ N, 11° 0′ 0″ O (mapo)46.5511Koordinatoj: 46° 33′ 0″ N, 11° 0′ 0″ O (mapo) [+]
- koordinatoj46° 33′ 0″ N, 11° 0′ 0″ O (mapo)46.5511Koordinatoj: 46° 33′ 0″ N, 11° 0′ 0″ O (mapo)


Ulten-valo (Trentino-Sudtirolo)
Ulten-valo (Trentino-Sudtirolo)
DEC
Lokigo de Trentino-Sudtirolo en Italio

Map
Ulten-valo
Vikimedia Komunejo:  Ultental [+]
vdr

La Ulten-valo[1] (germane UltentalUlten, itale: Val d'Ultimo) estas 40 km longa monta valo en la okcidenta parto de la provinco de Sudtirolo en norda Italio.

Ĝi troviĝas sude de Merano kaj estas la valo de la rivereto Falschauer, dekstra enflurivero de la Adiĝo. Ĝia orientiĝo estas de sudokcidento al nordoriento, paralela al la malalta parto de la valo Vinschgau, la Venosta Valo. La valo finiĝas en la komunumo Lana. Malgranda vojo gvidanta suden konektas la valon kun Proveis kaj la Non-valo en la provinco Trento (Trentino).

La komunumo Ulten kovras la plejparton de la valo. La plej malalta parto de la valo estas en la komunumo St. Pankraz. La loĝantoj de la Ulten-valo estas plejparte germanlingvaj (pli ol 99% laŭ la censo de 2011). La plej alta parto de la valo estas parto de la Nacia Parko Stelvio.

La ĉefaj vilaĝoj de la valo estas:

  • St. Gertraud (en alteco de 1501 m super la marnivelo, ĉ. 300 loĝantoj rondigite surbaze de la censo de 2011)
  • St. Nikolaus (1256 m, ĉ. 300 loĝantoj)
  • Kuppelwies (1153 m, ĉ. 150 loĝantoj)
  • St. Walburg (1190 m, ĉ. 2.200 loĝantoj), ĉiuj en la komunumo Ulten, kaj
  • St. Pankraz en samnoma komunumo (735 m, iom pli ol 1.500 loĝantoj, en 2011 estis 1.568, en 2023 1.527).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Pri detala klarigo pri elekto de la fina ortografio de la esperantigita formo vidu la diskutpaĝon.
akvorezervujo St. Pankraz en la Ulten-valo