Umbelikata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2,4-Duhidroksocinamata acido
Kemia formulo
'C9H8O4
Umbelikata acido
Plata kemia strukturo de la
2,4-Duhidroksocinamata acido
Umbelikata acido
Tridimensia kemia strukturo de la 2,4-Duhidroksocinamata acido
Umbelikata acido aŭ 2,4-Duhidroksocinamata acido trovatas en la plantoj de la familio de la apiacoj.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Ácido 2,4-Dihidroxycinâmico (portugale)
  • Umbellic acid angle
  • Duhidroksocinamata acido
CAS-numero-kodo 614-86-8
ChemSpider kodo 393925
PubChem-kodo 446611
Fizikaj proprecoj
Aspekto palflava solidaĵo
Molmaso 180,159g mol−1
Denseco 1,478 g/cm−3[1]
Fandpunkto 202°C [2][3]
Bolpunkto 434,5°C [4]
Refrakta indico  1,478
Acideco (pKa) 4,71
Ekflama temperaturo 230,7°C [5]
Solvebleco Akvo:malmulte solvebla[6]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H318, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P264+265, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+354+338, P317, P319, P321, P332+317, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Umbelikata acido [kies molekula formulo estas C9H8O4 estas organika kunmetaĵo konsistanta je unu rezorcinola grupo (aŭ 1,3-duhidroksobenzeno) ligita al alia akrilata grupo (aŭ 2-propenata acido). Umbelikata acido estas palflava solidaĵo nature trovata en vinberoj kaj plantoj el la familio de la umbeliferacoj. Ĝi estas izomero de la kafeata acido kaj estas antaŭaĵo de la umbeliferono, kiu estas natura produkto kun antioksidigaj proprecoj. Umbelikata acido aŭ 2,4-duhidrokso-cinamata acido estas malmulte solvebla en malvarma akvo, kaj pli solvebla en varma akvo, solvebla en alkoholo kaj tre malmulte en etero. Kun nitrata acido ĝi formas acidon similan al la nitrocinamata acido. Ĝiaj saloj rememorigas la benzoatojn.

Bonvolu ne konfuzi...
Umbelikata acido
Kafeata acido
CAS-numero 614-86-8
CAS-numero 331-39-5
Ili estas izomeroj sed malsimilas en la pozicioj de la hidroksiloj en la benzena ringo, dum la umbelikata acido posedas la hidroksilojn en la 2-a kaj 4-a pozicioj de la benzena ringo, la kafeata acido posedas la hidroksilojn en la 2-a kaj 3-a pozicioj de la benzena ringo.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de umbeliferono per senhidratigo de la umbelikata acido:[7]

Umbelikata acido Umbeliferono +akvo

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de umbelikata acido per hidroksiligo de p-kumarata acido:

p-kumarata acido + hipoklorita acido Umbelikata acido + klorida acido

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Umbelikata acido prepareblas per traktado de la umbeliferono kun kalia hidroksido sekvata per hidrolizo de la kalia umbelikato.

Umbeliferono + kalia hidroksido kalia umbelikato + akvo Umbelikata acido

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de 2,3-duhidroksocinamata acido per traktado de 3-Kloroakrilata acido kun rezorcinolo:

rezorcinolo + 3-Kloroakrilata acido 2,3-Duhidroksocinamata acido + klorida acido

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]