Saltu al enhavo

Yosimi Umeda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Umeda Yoshimi)
Yosimi Umeda
梅田善美
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1933 (1933-11-05)
Morto la 29-an de novembro 2010
Lingvoj Esperanto
Nacieco japana
Ŝtataneco Japanio
Japana Imperio (–1947) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Yosimi UMEDA - japane 梅田善美, hepburne Umeda Yoshimi, elparolita kiel [Joŝimi], naskiĝis en 1933, mortis la 29-an de novembro 2010[1] - estis japana esperantisto kaj gvida kunlaboranto de la flugkompanio Japan Airlines. Kiam okazis la 21-a Internacia Junulara Kongreso en Japanio en 1965, li estis la ĝenerala sekretario de la loka kongresa komitato sub Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj.[2] En la oficperiodoj 1983-1986 kaj 1983-1986 li estis membro de la estraro de UEA kaj funkciis kiel ties vicprezidanto. Krome inter la jaroj 1983 kaj 1995, do en la oficperiodoj 1983-1986, 1986-1989, 1989-1992 kaj 1992-1995, li estis reprezentanto de Japana Esperanto-Instituto en la komitato de Universala Esperanto-Asocio. Dum liaj vojaĝoj ekster Japanio li multe prelegis pri la kulturo de sia lando; interalie li estis la supozeble plej aktiva tema kontribuanto de la 28-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo inter la 27-a de decembro 1984 kaj la 3-a de januaro 1985 en la urbo Wetzlar, kiu temis pri la kulturo de Japanio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Tokorozaŭa Esperanto-Rondo N-ro 239 februaro 2011 Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Umeda Yosimi-sensei wo shinobu kai (Memore pri Yosimi UMEDA)
  2. Takemi Hatsushiba, "Nihon esuperanto undōshi" (Historio de la Japana Esperanto-movado) JEI, 1998