Unam Sanctam Ecclesiam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
PAPA DOKUMENTO
“Unam Sanctam Ecclesiam”
tipo = buleo
aŭtoro = papa Bonifaco la 8-a
jaro = 1302 (sepa de lia papado)
celo = defendi la sendependon de la Eklezio
temoj = neniu savo ekstere de la Eklezio, Unueco de la Eklezio kaj ĝia Supereco sur civila povo

La Unam Sanctam Ecclesiam, kutime konata kiel Unam Sanctam, estas papa buleo de papo Bonifaco la 8-a promulgita la 18-an de novembro de 1302.

Tiu papa buleo konstituas la lastan epizodon de la konflikto inter la spirita povo kaj tera (ŝtata) povo, kaj reprenas, ilin energie reasertante, teokratiajn idealojn jam antaŭe asertitaj precipe de papo Gregorio la 7-a, en 1075 per la Dictatus Papae, kaj de papo Inocento la 3-a. Temas reale pri plurjarcenta konflikto,kiu eblas ĝin reirigi, finiĝe de la 5-a jarcento al papo Gelasio la 1-a kaj al ties doktrino de la "du glavoj", tiu spirita kaj tiu tera (ŝtata), kun la anonco, ja jes, de ilia distingo, sed kun la difino de la supereco de la unua sur la dua, kaj sekve de la papo sur la imperiestro.[1]

En la buleo de Bonifaco la 8-a]] la novaĵo konsistas en la fakto ke la figuro de la imperiestro kiel tera-ŝtata povo estas anstataŭata de tiu de la franca reĝo Filipo la Belulo. Tiu fakto estas historie signifa ĉar ĝi montras ke komence de la 14-a jarcento la povo de la naciaj reĝoj estis rimarkige kreskinta malkreskigante tiun imperian. Reale, post la morto de imperiestro de la Sankta Romia Imperio Frederiko la 2-a, okazinta 1250, la Sankta Romia Imperio estis vivinta sencertecojn kaj povovakuojn.

Por la biblia justigo de la teokratia interpreto pri la doktrino de la du glavoj, en la teksto de Bonifaco la 8-a, oni ekspluatis pasaĵon de la Evangelio laŭ Luko kiu rakontas kiel Jesuo, antaŭ ol aliri la olivarban Getsemanon, akceptis du glavojn por la defendo de sia pensono: «Kaj ili diris: Sinjoro, jen estas du glavoj; kaj li diris al ili: Sufiĉas» (Evangelio laŭ Luko - 22, 38)

Antaŭfaktoj[redakti | redakti fonton]

La franca reĝo ne rezignis perforte influi en la nomumadon de episkopoj kaj aliajn aferojn ekskluzive ekleziajn. En 1301 Filipo la 4-a]] arestigis la episkopon de Pamiers akutitan, de la reĝo, pri alta perfido, transsaltante la “foruman priveligion” nome la principo laŭ kiu la ekleziuloj devas esti juĝataj de eklezia tribunalo. La papo petegis la tujan liberigon de la episkopo kaj kunvokis en Romo “sinodon” per buleo “Ausculta Fili carissime", antaŭ kiu estis ordone invitita la reĝo. Sed la reĝo publikigis falsan papan buleon en kiu estis entenataj malŝataj ofendoj kontraŭ la reĝo, kiu ĝin publike bruligis por inciti la popolon kontraŭ la papo kaj eklezianoj. La 39 francaj episkopoj, dume, partoprenis la roman sinodon el kies diskutoj estiĝis la Unam Sanctam Ecclesiam klasikan tekston de la papa teokratio,

Sekve (1303] reĝo Filipo sendis armean taĉmenton por arestigi Bonifacon en Agnani, sed la arestita papo estis liberigita iniciate de la popolo. Fine la reĝo pretendis la la forpasinta papo estu juĝata kaj kondamnita kiel hereza. Diversaj posteuloj de Bonifaco konsumis siajn diplomatian fortojn por malhelpi tiun proceson sed ili devis cedi sur aliaj frontoj kiel rilate aliajn kverelojn, ekzemple pri la kanona elimino de la Templanoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Bonifaco la 8-a en tiu buleo fiksas, en la zorgo defendi la ekleziajn rajtojn, diversajn unikaĵojn de la Eklezio pere de aparta alegorio:

“Epoke de diluvo, fakte, unu estis la arkeo de Noa, figuranta la unikan Eklezion; ĝi estis konstruita de unusola brako, havis unusolan stiriston kaj unusolan ĉefon, nome Noa, kaj ni legas ke ekstere de ĝi ĉiu tera aĵo estis detruita.” (el Unam Sanctam Ecclesiam.

En la supra citaĵo, la ripetata utiligo de la vorto "unusola" (plurforma en la latina ([1], havas la celon transdonis la unikecon de la Eklezio vidpunkte de la Dia volo: la vortoj “Ni legas ke ekstere de ĝi ĉiu surtera aĵo estis detruita” substrekas la gravecon kaj la neceson de la Eklezio ankaŭ por la bona ordo de la homaj teraĵoj. Ankaŭ la decideco de la esprimoj "Ni deklaras","Ni proklamas", "Ni difinas ke por la savo ke ĉiu kreitulo submetiĝu al la Roma Papo" montras la intencon de la papo.[2].

Resume: el la bulea enhavo eblas dedukti ke:

  1. Estas asertataj la unueco kaj unikeco de la Eklezio, ekstere de kiu ne realiĝas la savo; la Eklezio estas mistika korpo kun unusola ĉefo, Jesuo Kristo;
  2. Estas reproponita la doktrino de la du glavoj: tiu spirita estas praktikata de la Eklezio mem, tiu tera estas koncedita al la regno;
  3. La tera povo estas subordigita al tiu spirita, tiel ke la tera povo estas juĝata de tiu spirita; kiel en la Eklezio, la malsupera spirita estas juĝata de supera spirita (kaj la episkopoj estas juĝataj de la papo), la papo a nemine judicatur, nur de Dio;
  4. Necesas, cele de la savo, ke ĉiu kreitaŭlo estu submetita al la papo.

Por la redaktado de tiu buleo donis certe sian kontribuon iuj prestiĝaj teologoj, aparte ligitaj al Bonifaco la 8-a [3], inter kiuj franciskano Matteo d'Acquasparta kaj la du aŭgustenanoj Egidio Romano, kiu antaŭe teoriis en sia De ecclesiastica potestate la koncepton pri plenitudo potestatis (nome pri la plena povo de la papo), kaj Jakobo el Viterbo, kiu ĝuste en tiuj jaroj verkis la traktaton De regimine christiano, en kiu la viterba religiulo disvolvigis la konceptojn pri papado, intencita kiel teokratio, kaj pri la tera povo de la Eklezio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hodiaŭ oni dirus “kun la supereco de la konscienco sur la ŝtataj leĝoj” ĉar ankaŭ la ŝtataj leĝoj devas obei al konsciencaj leĝoj.
  2. Post kelkaj jaroj, (1312-13) Dante Alighieri en De Monarchia oponos tiun teokratian projekton de Bonifaco, intertempe mortinta en 1303) defendante la aŭtonomion de la du glavoj kaj kondamnante la reciprokan entrudiĝon de unu povo sur la alian.
  3. Oni vidu ĉi-rilate Eugenio Duprè Thesèider, BONIFACIO VIII en la Enciclopedia dei Papi Treccani

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Agostino Paravicini Bagliani, Bonifacio VIII, Giulio Einaudi Editore, Torino, 2003, id=ISBN 88-06-16005-2
  • Giacomo da Viterbo, Il Governo della Chiesa, note e commento di Aurelio Rizzacasa e Giovanni B. Marcoaldi, Nardini, Firenze, 1993
  • [2] Cathopedia, veba katolika enciklopedio
  • Latina teksto de Unam Sanctam Eccleziam [3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]