Undino (Ĉajkovskij)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ундина
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro drame lyrique
vdr

Undino, foje Undina, Undine aŭ Ondine (en rusa: «Ундина»), estas opero en tri aktoj de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij por libreto de Vladimir Sollogub bazita sur la traduko de Vasilij Ĵukovskij de la novelo de Friedrich de la Motte Fouqué nome Undine.

Tiu opero estis komponita inter Januaro kaj Julio 1869, sed Ĉajkovskij detruis la partituron en 1873, konservante nur kelkajn pecojn el la opero. La opero neniam estis ludita komplete.

La nuraj restintaj pecoj estas jenaj:

  1. Enkonduko
  2. Ario: "Akvofalo, mia onklo, rojeto, mia frato" (Undina)
  3. Ĥoro: "Helpon, helpon! Nia rojo koleras"
  4. Dueto: "Ho feliĉo, ho sankta momento" (Undina, Huldbrand)
  5. Ĥoro: "Ho mortohoroj" (soloistoj, ĥoro)

Almenaŭ tri el tiuj pecoj – ario, dueto, kaj la fina ĥoro – estis luditaj en la Moskva premiero en la Bolŝoj-Teatro la 28an de Marto 1870.

La ĉefaj roluloj estas Goldmann, malnova fiŝkaptisto; Bertha, lia edzino; Undino, ilia adoptita filino; Huldbrand, kavaliro; Duko; Berthalda, filino de la Duko.