Undués de Lerda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Undués de Lerda (Zaragozo))
Undués de Lerda
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50689
Demografio
Loĝantaro 52  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 34′ N, 1° 10′ U (mapo)42.5654739-1.169241Koordinatoj: 42° 34′ N, 1° 10′ U (mapo) [+]
Alto 633 m [+]
Areo 42,992472 km² ( 429 9.2 472 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Undués de Lerda (Provinco Zaragozo)
Undués de Lerda (Provinco Zaragozo)
DEC
Undués de Lerda
Undués de Lerda
Situo de Undués de Lerda
Undués de Lerda (Hispanio)
Undués de Lerda (Hispanio)
DEC
Undués de Lerda
Undués de Lerda
Situo de Undués de Lerda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Undués de Lerda [+]
vdr

Undués de Lerda [unDŬES deLErda] estas municipo de Hispanio, en la plej nordokcidenta pinto de la komarko Cinco Villas apartenanta al la norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la plej nordokcidenta pinto de la komarko Cinco Villas, norde de la teritorio de Sos del Rey Católico, okcidente de Urriés, en angulo inter Navaro (Sangüesa) okcidente kaj la Akvorezervejo de Yesa norde. La plej proksima loĝloko estas Javier, apartenanta al Navaro, sed sen rekta konekto. La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio de Ejea de los Caballeros. Ĝi estas irigaciita de la Kanalo de Bardenas, konstruita en 1959 ene de la Nacia Hidrologia Plano, kiu kondukas akvon de la rivero Aragón stokitan en la Akvorezervejo de Yesa. La plej alta pinto estas Alto de Santa Cruz (853 m), ĉe la limo kun Navaro. En la municipa teritorio estas la senhomejoj Lerda, Casales de Lerda kaj Serramiana. La du unuaj menciitaj estas geografie en Navaro, en la municipo de Sangüesa.

La loĝloko Undués de Lerda (633 msm) estas je 134 km de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sed pli proksima je nur 60 km de Pamplono. Ĝi estas komunikata per ŝoseo A-1601 kun Sigüés nordoriente, kaj aparte kun Sos del Rey Católico sude kaj Los Pintanos oriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la municipa teritorio de Undués de Lerda kaj de kelkaj proksimaj lokoj oni trovis ujojn de ceramiko de prahistorio.

La areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ la 10-a jarcento.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj ankaŭ ĉe Undués de Lerda: oni malaltiĝis el 510 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 52 loĝantoj; do, oni perdis naŭ dekonojn de la loĝantaro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado al kultura kaj rura turismo ekzemple pro la Romanika Vojo de Cinco Villas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

  • La preĝejo.
  • La neĝujo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Undués de Lerda inter 1842 kaj 2022:[1]

Loĝantara evoluo
187718871897190019101920193019401950196019701981199120012022
6175354744855105024533802722139851474852

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Cristóbal Guitart Aparicio (1994). Zaragoza. Ediciones Júcar.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]