Urriés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urriés
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50685
Demografio
Loĝantaro 49  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 1° 8′ U (mapo)42.5192467-1.1290146Koordinatoj: 42° 31′ N, 1° 8′ U (mapo) [+]
Alto 557 m [+]
Areo 37,269086 km² ( 372 6.9 086 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Urriés (Provinco Zaragozo)
Urriés (Provinco Zaragozo)
DEC
Urriés
Urriés
Situo de Urriés
Urriés (Hispanio)
Urriés (Hispanio)
DEC
Urriés
Urriés
Situo de Urriés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Urriés [+]
vdr


Urriés estas municipo, kiu situas en la provinco Zaragozo apartenanta al la jurisdikcia distrikto Ejea de los Caballeros kaj al komarko Cinco Villas, en la historia hispana regiono Aragono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Urriés limas kun la municipoj de Navardún kaj Undués de Lerda en la oriento, Los Pintanos en la okcidento, Sos del Rey Católico kaj Gordún (kiu apartenas al Navardún), en la sudo, kaj kun Sigüés, kiu estas en la komarko Jacetania, por la nordo. La distanco per vojo de Urriés al la ĉefurbo de la provinco, Zaragozo, estas de ĉirkaŭ 133 km. Al Ejea de los Caballeros, komarka ĉefurbo, estas de ĉirkaŭ 63 km; al Sos del Rey Católico, ĉirkaŭ 12 km; al Sangüesa, ĉirkaŭ 20 km kaj al Jaca kaj Pamplona, ​​simila distanco de ĉirkaŭ 66 km. [1]

En 1965, kiam oni konstruis la grandegan diglagon Yesa, la urbeto Ruesta estis eksproprietigita kaj ĝia municipa areo estis redistribuita. Granda parto de ĝi, en la sudo de la diglago Yesa, estis integrigita en Urriés, alia parto en Los Pintanos kaj la parto, kiu restis en la nordo de la rezervujo, estis integrigita en Sigüés, municipo de la komarko Jacetania. [2]

Ene de la komarko 'Cinco Villas, la Valdonsella (antaŭ-pirenea geomorfologia unuo) estas karakterizita kiel intramonta erozia depresio.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografiaj datenoj de Urriés inter 1842 kaj 2016: [3]

373 (1842) - 478 (1877) - 486 (1887) - 489 (1897) - 507 (1900) - 451 (1910)

512 (1920) - 478 (1930) - 419 (1940) - 358 (1950) - 280 (1960) - 143 (1970)

101 (1981) - 78 (1991) - 75 (2001) - 59 (2004) - 45 (2008) - 37 (2010)

41 (2012) - 38 (2014) - 40 (2016) - 38 (2018) - 43 (2020) - 49 (2022)

Historio[redakti | redakti fonton]

Urbo fondita de Pedro Jordán de Urriés en la jaro 921, kiu partoprenis la rekonkeron de la "Bal d'Onsella" sub la ordonoj de la reĝo Sancho Garcés la 1-a de Pamplono. [4] En 1371, en periodo de ekspansio de la prelatoj de Pamplono tra la "Valdonsella", la urbeto estis aĉetita fare de la episkopo. Juan Ramírez de Arellano, Senjoro de Cameros, posedis la urbon, inkluzive de burĝa kaj krima jurisdikcio.

En 1962, kiam oni forprenis la retablon de la absido, oni malkovris kelkajn romanikajn pentraĵojn. En 1963 tio okazis same ĉe tiu de Ruesta. Ĉiuj ili estis kondukitaj al Dioceza Muzeo de Jaca, kie oni povas ilin viziti. Ŝajnas, ke kelkaj fragmentoj de la pentraĵoj estis elmontritaj en la Metropola Muzeo en Novjorko, precipe pro ilia intereso pri la studo de mezepokaj vestaĵoj reflektitaj en ili. [5] [6]

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo dediĉita al "San Esteban" (Sankta Stefano) estis konstruita en romanika stilo, de la 12-a jarcento, kun konstruaj aldonoj de la dua duono de la 16-a jarcento (kiel la sakristio). Ĝi estis deklarita "Aragona Heredaĵo de Kultura Intereso" en aprilo 2003. [7] La ununura navo estas kovrita per pinta barela volbo, plifortigita per same pintaj transversaj arkoj. La sakristio, kun kvadrata plano, estas kovrita per ripvolbo kaj la flankaj kapeloj per stelforma ripvolbo. La pli malgrandaj kapeloj plej proksimaj al la kapo, estas kovritaj per duonbarela volbo. [8] La sonorilturo altas tri etaĝojn, sur kvadrata plano. Ĉi tiu turo estas alirita per alkroĉita ŝtuparo videbla de ekstere. La origina romanika pordego nun situas ene de la kapelo "Santo Cristo" (Sankta Kristo). La timpano de la romanika kovrilo montras krismonon akompanitan de la literoj alfa kaj omega. [9] En la preĝejo "San Esteban" en Urriés estas konservitaj gravaj havaĵoj, kiel retabloj datiĝantaj inter la 17-a kaj 19-a jarcentoj, inter kiuj elstaras la Ĉefa retablo, mezepokaj liturgiaj arĝentaĵoj kaj la baptujo de la origina romanika preĝejo. Ene oni povas vidi reproduktaĵojn de la romanikaj pentraĵoj (kies originaloj troviĝas en la Dioceza Muzeo de Jaca), faritaj de la Asocio "Sancho Ramírez" en 2019. [10]
  • Torre de Urriés (Turo el Urriés) estis konstruita en la 14-a jarcento. Ĝi estis inkludita en liston de kasteloj konsideritaj "Aragona Heredaĵo de Kultura Intereso" en majo de 2006. [11] La Urriés-turo estis konstruita pro la militoj kun najbara Navaro, ĝi estis gardoturo kaj ĝia misio estis gvatadi. Malmultaj restaĵoj de la turo estas konservitaj, konsistante el masonaĵmuro. Inter la 19-a kaj 20-a jarcentoj ĝi ruiniĝis, ĝis ĝi atingis sian nunan staton. [12]
  • Palacaj kaj blazonataj domoj estas urbeta aro de mallarĝaj kaj krutaj stratoj kun pluraj majestaj domoj. [13] Ene de la urbeto elstaras kelkaj fasadoj de palacaj domoj el renesanca epoko en sia mezepoka centro. Elstaras la ĉeesto de blazondomoj, precipe "Casa Borgas", pro la ornamado de ĝia fasado, kompare kun pli severa fasadmodelo kaj eleganta karakterizaĵo de pli tradicia kaj baroka civila arkitekturo kiel tiu kiu havas "Casan Orán". [14] En Urriés estas blazondomo de la 17-a jarcento ("Alejos-domo"), kiu estas inkluzivita en la Ruĝa Listo de Aragona Heredaĵo. Parte ruinigita, ĝi prezentas baldaŭan danĝeron de kolapso sur la publika strato. [15] Interesa domego "casa Cernedor" estas preskaŭ en ruinoj, krom ĝia ĉefa fasado, en la plej alta parto de la urbo. La domo estis konstruita ĉirkaŭ muro el grandaj ŝtonoj, en kiu videblas du kaŝpasejoj. [16] [17]
  • Ermitejo "La Magdalena" (Sankta Maria el Magdala) alirebla per grandioza promenvojo, kiu supreniras al la Magdalena ermitejo, laŭ la malnova poŝtvojo, kiu ligis Sos del Rey Católico, Urriés kaj Pintano, entute 13 kilometrojn (returvojaĝo) facile farebla. Ĝi finiĝas supre apud la ermitejo, post grimpado de pli ol 500 metroj, kio ebligas atingi plurajn belvidejojn, kiuj proponas mirindajn vidojn. [18]
  • Ermitejo "El Salvador" (La Savinto) estas proksimume for 6 km de la urbeta centro.
  • "Cruz de la Portaza" (Kruco "Portaza") konata estas ankaŭ kiel "Cruz de Ruesta" (Kruco al "Ruesta"), kiu estas sur la vojo al tiu urbo. Ĝi ripozas sur bazo kun tri ŝtupoj kaj estas pintita per ferkruco.
  • "Piedra de Sansón" (Samsona ŝtono) estis trovita en kampo en 2007, devis esti la kontraŭpezilo al antikva romia premilo.

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

La urbeto havas interesajn servojn, kiel biblioteko, etnologia-historia muzeo, romanika interpretcentro, [19] [20] malsanulejo, gastejo, drinkejo-restoracio kaj naĝejoj.

Urriés estas urbeto, kie la energio estas 'verda' (sunpaneloj) kaj preskaŭ senpaga. [21] [22]

Unuopeco trovita en ĉi tiu municipo estas "El Callejón", apud la paroĥa preĝejo, laŭ la Guinness-libro de Rekordoj, la plej mallarĝa strato en Hispanio, la dua en Eŭropo kaj unu el la plej mallarĝaj stratoj en la mondo. Ĝi longas proksimume 25 metrojn kaj ĝia trairejo estis fermita ekde la 1930-aj jaroj, pro higienaj kialoj, kaj remalfermiĝis en 1955. [23]

La suda branĉo de la "Camino de Santiago" (Vojo de Sankta Jakobo) trairas la municipon de Urriés: la aragona itinero, kiu venas el Francio kaj transiras la Pireneojn tra la montpasejo "Somport".

Areo de grava mikologia riĉaĵo, kie la rilato inter naturo kaj daŭrigebla turismo faras la urbon elstara loko por migrado kaj subĉielaj sportoj kiel biciklado kaj montbiciklo. [24] [25]

Abundas arbaroj de diversaj specioj de kverkoj kaj pinoj, favorante, el ĉasa vidpunkto, la evoluon al granda ĉasado, kalkulante tial, kun pluraj sportrezervoj tiucele.

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • La patronaj festoj de Urriés estas omaĝe al la "Ascensión de la Virgen" (Ĉieliro de la Virgulino) kaj ili daŭras ĝenerale tri sinsekvaj tagoj kaj ĉiam unu el ili estas la 15-an de aŭgusto. [26]
  • La 4-an de decembro, omaĝe al "Santa Bárbara" (Sankta Barbara)

Kulturaj agadoj[redakti | redakti fonton]

  • Kulturaj Tagoj de Urriés: Ĉiujare, dum la lasta semajnfino de junio, tiuj tagoj estas dediĉitaj al reklamado de la kulturo kaj heredaĵo de la areo per prezentoj, babiladoj, muziko kaj distroj. En 2020 ili estis deklaritaj kiel la plej bona produkto pri "Aktiva Nacia Turismo" en Fitur. [27] [28] [29]
  • En 2019 ŝi estis dualokulo en la pokalo "España Creativa" (Krea Hispanio) kun la projekto: "Urriés, kultura kaj kongresa urbeto". [30]
  • En 2021, ĝia Urbodomo ricevis honoran mencion de la Ministerio pri Komerco, Industrio kaj Turismo. "Nacia Premio por Enlanda Komerco". [31]
  • Virina asocio "Torre Aguilar": La nomo de la asocio estis decidita por omaĝi al la malnova Turo "Aguilar", nun malfunkcia, situanta ĉe la vojo Sangüesa, starigita fine de la XIII-a jarcento kiel gardoturo. [32]
  • Eksterordinaraj kursoj de la Universitato de Zaragozo. Urries:Universitata laborrenkontiĝo pri senpopoligo: strategioj kaj ideoj. [33]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Videoj de Kulturaj Tagoj. [34]
  • La Kulturaj Tagoj de Urriés, deklaritaj de turisma intereso. [35]
  • Promenaj kaj montbiciklaj vojoj. [36]
  • Urriés: telelaboro en Cinco Villas. [37]
  • Urriés: reloĝado kaj ĵurnalismo. [38]
  • Promenado tra la ermitejoj de la montaro de Urriés. [39]
  • Urriés: kultura kaj kongresa urbeto. [40]
  • Urriés: nune kaj komence de la 20-a jarcento. [41]
  • Rekreante la mil jarojn de historio de Urriés. [42]
  • Promenadoj ekde Urriés. [43] Arkivigite je 2023-01-12 per la retarkivo Wayback Machine