Ungoflegado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ungoflegejo en 2020.

Ungoflegisto estas profesiulo kiu okupiĝas pri la zorgado, flegado kaj plibeligo de manoj kaj speciale, pri la zorgado, farbado, pentrado kaj dekorado de ungoj. Krome estas ankaŭ pluraj aliaj rilataj okupoj.

Ungoprofiligo pere de fajlileto.

Ungoflegistoj laboras en instalaĵoj dediĉitaj al plibeligo de personoj kiel estas la centroj de estetiko aŭ de harfrizado. Inter iliaj taskoj estas fortondado, purigado kaj polurado de ungoj de klientoj kaj de manoj kaj de piedoj. Por tio, unue ili forigas la antaŭan farbon uzante acetonon aŭ similan likvon. Poste, ili pritondas kaj profiligas la formon de la ungoj uzante tondilojn kaj ungofajliletojn. Por moligi la kutiklojn de la kliento oni helpas per akvo kaj oleo kaj por purigi ilin el malĝustaĵoj kaj pritondi ilin oni uzas specialajn tranĉiletojn kaj tondeletojn.

Aliaj taskoj de ungoflegistoj estas blankigo de la interno de la ungoj uzante blankan paston kaj polurado kaj briligo de la ungoj.[1] Se la klientoj deziras ungopentradon, la ungoflegistoj konsilas pri la plej taŭga koloro, laŭ tipo kaj personeco kaj laŭ tio kion oni deziras esprimi permane. Finfine, la ungoflegistoj ankaŭ povas aldoni ungo-protezojn ĉiutipajn: nome per aerografo, kalciĝelo, porcelano, ktp.

En la lastaj jardekoj oni popularigis novajn terminojn kaj konceptojn kiel 'ungarto' aŭ 'ungismo', rilata al novaj desegnoj kaj ebloj en la ungopentrado, bazite sur sociaj tendencoj, stiloj de konataj markoj aŭ kulturaj referencoj en kino, televido kaj ĉefe sociaj retoj. Tio rezultis en la kreado de nova fako en la profesio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Taskoj Ĉe careerplanner, alirita la 27an de decembro 2023.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Manicura (ocupación) en la hispana Vikipedio.