Uniformitaj Servoj Universitato de la Sansciencoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uniformitaj Servoj Universitato de la Sansciencoj
medicina lernejo • universitato
moto Learning to Care For Those In Harm's Way
Lernante prizorgi tiujn en la danĝero
Informoj
fondodato 1972
Situo
Geografia situo 39° 0′ 4″ N, 77° 5′ 9″ U (mapo)39.0012-77.0859Koordinatoj: 39° 0′ 4″ N, 77° 5′ 9″ U (mapo)
lando Usono
adreso 4301 Jones Bridge Road, Bethesda, Maryland 20814 U.S.
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• American Council on Education vd
Uniformitaj Servoj Universitato de la Sansciencoj (Marilando)
Uniformitaj Servoj Universitato de la Sansciencoj (Marilando)
DEC
Uniformitaj Servoj Universitato de la Sansciencoj
Uniformitaj Servoj Universitato de la Sansciencoj
Uniformitaj Servoj Universitato de la Sansciencoj (Usono)
Uniformitaj Servoj Universitato de la Sansciencoj (Usono)
DEC
Uniformitaj Servoj Universitato de la Sansciencoj
Uniformitaj Servoj Universitato de la Sansciencoj
Map
Uniformitaj Servoj Universitato de la Sansciencoj
vdr

La Uniformitaj Servoj Universitato de la Sansciencoj (angle Uniformed Services University of the Health Sciences, akronime USU) estas sanscienca universitato de la usona federala registaro. La universitato estis fondita en 1972 kaj celas trejni personaron en medicino, flegado, dentokuracado kaj aliaj sansciencoj por servo de milita medicino. La primara misio de la lernejo estas prepari diplomiĝintojn por servo al Usono ĉe hejmo kaj eksterlande en la kuraca korpuso kiel kuracaj profesiuloj, flegistoj kaj kuracistoj [1].

Kontraste al la militaj lernejoj, kie la studentoj ricevas la rangon de kadeto kun salajro je la nivelo de serĝento, ĉiuj medicinaj studentoj dungitaj en la universitato estas komisiitaj kiel oficiroj en la rango de dua leŭtenanto en la usona armeo, usona aerarmeo aŭ en la usona mararmeo aŭ la Usona Publika Sanservo-Komisiona Korpo. Ne estas postulo por antaŭa militservo por esti akceptita. Studentoj kiuj jam havas pli altan oficiran rangon en la usona armeo, usona aerarmeo aŭ usona mararmeo devas akcepti provizoran administran degradiĝon. Oficiroj en la Usona Marinfanteria Korpuso, Usona Marborda Gardistaro, aŭ Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio Komisiita Korpo devas peti eksiĝon por esti komisiitaj kiel oficiro en unu el la tri permesitaj servobranĉoj [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. " Celo " . Arkivita el la originalo la 11an de septembro 2015 . Alirita la 8-an de aŭgusto 2015
  2. " Pri la Universitato " . Arkivita el la originalo la 3an de julio 2015 . Alirita la 8-an de aŭgusto 2015 .