Universitato de Acoroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Acoroj
Universitatkonstruaĵo en Horta, insulo Faial
Universitatkonstruaĵo en Horta, insulo Faial
publika universitato
moto Sicut Aurora Scientia Lucet
Kiel la Tagiĝo Scienco Brilas
Informoj
fondodato 1976
Situo
Geografia situo 37° 44′ 45″ N, 25° 39′ 50″ U (mapo)37.74583333-25.66388889Koordinatoj: 37° 44′ 45″ N, 25° 39′ 50″ U (mapo)
lando Portugalio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Universitato de Acoroj (Acoroj)
Universitato de Acoroj (Acoroj)
DEC
Universitato de Acoroj
Universitato de Acoroj
Universitato de Acoroj (Portugalio)
Universitato de Acoroj (Portugalio)
DEC
Universitato de Acoroj
Universitato de Acoroj
Map
Universitato de Acoroj
vdr

La Universitato de Acoroj (portugale Universidade dos Açores) estas la ununura universitato sur la portugala insularo de Acoroj kaj la plej okcidenta universitato en la lando.

La universitato estis fondita en 1976 kiel rezulto de la Revolucio de la Diantoj en Ponta Delgada kaj havas du kampusojn en Angra do Heroísmo (Fakultato de Agrikulturaj Sciencoj - Departamento de Ciências Agrárias) kaj en Horta sur la insulo Ilha do Faial (Fakultato de Oceanografio kaj Iĥtiologio (Fiŝologio)).

Ĉi-lasta malfermiĝis la 8-an de januaro 2010 kaj estas loĝigita en la iama Hospitalo Walter Bensaúde en Horta, konstruita en 1901, kiu estis renovigita kaj transformita tiucele.

La universitatkonstruaĵoj de Angra do Heroísmo estis rekonstruitaj ne malproksime okcidente de la urbocentro sur la Pico do Urze -ejo, post kiam iama milithospitalo estis komence uzita por universitatceloj.

La antaŭa 19-a jarcenta Palacete Porto Formoso sur la kampuso en Ponta Delgada, kiu estis konstruita ĉirkaŭ parko, nun enhavas la rektorecon de la universitato. Kontraŭe estas la centra biblioteko, kiu malfermiĝis en 2003, kaj la Aula Magna.

Interalie, notindas ke la cehfsidejo de la Internacia Unio de Regionaj Sciencoj situas en la universitato.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj