Universitato de Esvatinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Esvatinio
universitato
moto Umculu Sisekelo Sesive (siSwati)
La Sankta skribo estas
la kolono de la nacio
Informoj
fondodato 1964
Situo
Geografia situo 26° 28′ 57″ S, 31° 18′ 45″ O (mapo)-26.482431.3124Koordinatoj: 26° 28′ 57″ S, 31° 18′ 45″ O (mapo)
lando Eswatinio
Nombroj
nombro de studentoj 5 620 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio de Afrikaj Universitatoj vd
Universitato de Esvatinio (Svazilando)
Universitato de Esvatinio (Svazilando)
DEC
Universitato de Esvatinio
Universitato de Esvatinio
Map
Universitato de Esvatinio
vdr

La Universitato de Esvatinio (aŭ UNESWA; antaŭe konata kiel la Universitato de SwazilandUNISWA) estas la nacia universitato de Eswatinio [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Svazilando formiĝis de la Universitato de Bocvano, Lesoto kaj Svazilando (UBLS) formale konata kiel la Universitato de Basutoland, Bechuanaland kaj Svazilando (UBBS) kiu estis bazita en Lesoto inter 1964 ĝis 1975 [2]. Ĉi tiu universitato siavice evoluis el la Katolika Universitato-Kolegio Pius la 12-a en Lesoto.

Studo (1970) rekomendis la kreadon de sendependaj kampusoj en ĉiuj tri landoj. Ĉi tiu studo estis akceptita de ĉiuj registaroj.

La fakultato de Agrikulturo estis inaŭgurita fare de reĝo Sobhuza la 2-a la 8-an de septembro 1973 , daŭre parto de la UBLS.

En oktobro 1975 la kampuso estis retirita de UBLS kaj establita kiel la Universitato de Lesoto. Ĉi tiu fakto devigis la starigon de la Universitato de Bocvano kaj Svazilando en 1976 , kvankam la aŭtoritatoj de la du landoj lanĉis planon por pliigi la nombron de studentoj por pravigi poste la kreon de du sendependaj institucioj. Tiu ĉi disiĝo finfine ekvalidis en junio 1982.

La universitato estis kreita kun kapitala kontribuo fare de Britio, Kanado, la Anglo-American Corporation de Usono kaj la svazia registaro en Kwaluseni, Manzini. Ĝi nuntempe havas tri kampusojn.

Kampusoj[redakti | redakti fonton]

  • Kwaluseni Kampuso: Situante sur Manzini -vojo.
  • Luyengo Kampuso: fakultato de Agrikulturo.
  • Mbabane Kampuso: fakultato de Sansciencoj.

Fakultatoj[redakti | redakti fonton]

  • fakultato de Agrikulturo, en Luyengo
  • fakultato de Komerco
  • fakultato de Edukado
  • fakultato de Sansciencoj, en Mbabano
  • fakultato de Homa Scienco
  • fakultato de Scienco
  • fakultato de Sociaj Sciencoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. University of Swaziland. Alirita 31 August 2015.
  2. . About UNISWA. UNISWA. Arkivita el la originalo je 2013-12-16. Alirita 29 January 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]