Universitato de Ganao

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun la Katolika Universitato de Ganao (1)


Universitato de Ganao
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro
moto Integri Procedamus
Antaŭeniru kun integreco
Informoj
fondodato 1948
Situo
Geografia situo 5° 39′ 3″ N, 0° 11′ 22″ U (mapo)5.65075-0.18951000000001Koordinatoj: 5° 39′ 3″ N, 0° 11′ 22″ U (mapo)
lando Ganao
urbo Legon Campus
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio de Afrikaj Universitatoj
• Ghanaian Academic and Research Network vd
filioj
• Noguchi Memorial Institute for Medical Research
• University of Media Arts and Communication - Institute of Film and Television
• University of Ghana Primary School, Legon
• University of Ghana Department of Geography and Resource Development vd
Universitato de Ganao (Ganao)
Universitato de Ganao (Ganao)
DEC
Universitato de Ganao
Universitato de Ganao
Map
Universitato de Ganao
vdr

La Universitato de Ganao (angle University of Ghana, akronime UG) estas la plej malnova kaj plej granda institucio de supera edukado en Ganao. La ĉefkampuso situas en Legono, nordorienta antaŭurbo de la ĉefurbo Akrao, en la regiono Storaccra [1][2].

La kvar prioritataj esploraj areoj de la universitato estas malaria esplorado, interfaka esplorado pri klimata adaptiĝo, plibonigita nutraĵproduktado kaj evolupolitiko kaj malriĉecmonitorado.

La universitato estas unu el la malmultaj universitatoj en Afriko kiu ofertas edukajn programojn pri atomenergio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1948, la Asquith Komisiono fondis la Universitatan Kolegion en Akrao. La universitato estis fondita en la formo de branĉo de la Universitato de Londono kiel la Kolegio de la Ora Marbordo. La kolegio iĝis sendependa universitato en 1961 [3].

La origina emfazo estis sur la liberalaj artoj, sociosciencoj, juro, bazscienco, agrikulturo, kaj medicino. Tamen, kiel parto de nacia programo de eduka reformo, la instruplano de la universitato estis vastigita por oferti pli metiajn kaj teknologi-bazitajn kursojn, same kiel postbakalaŭran trejnadon [4].

Organizo[redakti | redakti fonton]

La universitato estas organizita en kvar altlernejojn: la kolegio de Bazaj kaj Aplikataj Sciencoj, la Kolegio de Eduko, la Kolegio de Sansciencoj kaj la Kolegio de Homaroj. Krome, ekzistas diversaj esplorcentroj.

Ankaŭ kadre de la universitato estas 22 esplorcentroj, laboratorioj kaj stacioj.

La universitata biblioteko inkluzivas specialan sekcion por handikapuloj. La bibliotekkolekto enhavas proksimume 100,000 librojn, mikrofilmojn kaj aliajn amaskomunikilarojn (inkluzive de raraj libroj kaj arkivoj). Ĝi ankaŭ ofertas aliron al elektronikaj rimedoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kwabena Dei Ofori-Attah Expansion of Higher Education in Ghana: Moving Beyond Tradition. Comparative & International Education Newsletter: Number 142. CIES, Florida International University. Arkivita el la originalo je 4 October 2006. Alirita 9 March 2007. Arkivigite je 2006-10-04 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Overview | University of Ghana. Alirita 2020-05-28.
  3. August 11, 1948: The University College of the Gold Coast is established by ordinance. Alirita 26 June 2020.
  4. Establishment of The University | University of Ghana. Arkivita el la originalo je 21 September 2017. Alirita 2020-05-24. Arkivigite je 2017-09-21 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]