Universitato de Havajo ĉe Manoa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Havajo ĉe Manoa
publika universitato • land-grant university • publika eduka institucio en Usono
moto Maluna aʻe o nā lāhui āpau ke ola ke kānaka (la havaja)

Above all nations is humanity
Super ĉiuj nacioj vivas la homoj

Informoj
fondodato 1907
Situo
Geografia situo 21° 17′ 49″ N, 157° 49′ 1″ U (mapo)21.297-157.817Koordinatoj: 21° 17′ 49″ N, 157° 49′ 1″ U (mapo)
lando Usono
adreso 2500 Campus Road, Hawaii Hall, Honolulu, HI, 96822-2217
poŝtkodo 96822-2217
Nombroj
nombro de studentoj 18 025 vd (stato: septembro 2020)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo
• Association of Public and Land-grant Universities vd
filioj
• University of Hawaiʻi Sea Grant
• University of Hawaii at Manoa Botany Department vd
Universitato de Havajo ĉe Manoa (Havajo)
Universitato de Havajo ĉe Manoa (Havajo)
DEC
Universitato de Havajo ĉe Manoa
Universitato de Havajo ĉe Manoa
Map
Universitato de Havajo ĉe Manoa
vdr

La Universitato de Havajo ĉe Mānoa (angle University of Hawaiʻi at Mānoa) estas publika esploruniversitato, situanta en Honoluluo, Havajo, Usono, kiu estis establita en 1907 [1][2]. La universitato estas la plej granda el la filioj de la Universitato de Havajo, kun ĉirkaŭ 17 000 studentoj studantaj en pli ol 200 gradprogramoj en 17 lernejoj. La altlernejoj en la universitato inkludas la lernejon de Arkitekturo, la lernejon de Tersciencoj, la postgimnazion de Arto kaj fakultato de filozofio, la postgimnazion pri komercadministracio, la postgimnazion de Eduko kaj la kolegion de Inĝenieristiko .

Enirejo al UH Mānoa universitatejo

La universitato estas membro de la Asocio de Esploraj Universitatoj kaj la Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo [3].

Inter la konataj diplomiĝintoj estas Robert Ballard kaj la gepatroj de la Prezidanto de Usono Barack Obama Ann Dunham kaj Barack Obama, Sr. [4].

La universitato estas konsiderata unu el la plej etne diversaj en la lando. Entute, 13% de la studentoj estas de japana deveno, 13% de havaja deveno, 8% de filipina deveno kaj 7% de ĉina deveno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Honolulu CDP, HI Arkivigite je 2008-02-18 per la retarkivo Wayback Machine." U.S. Census Bureau.
  2. Overview of University of Hawaii–Manoa. Arkivita el la originalo je 2018-08-24.
  3. Carnegie Classifications Institution Lookup. Center for Postsecondary Education. Arkivita el la originalo je 2022-05-20. Alirita 25 July 2020.
  4. Mānoa Institutional Research Office. Alirita 2020-02-01.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]