Universitato de Lagoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Lagoso
universitato
moto In deed and in truth
(En ago kaj en vero)
Informoj
fondodato 1962
Situo
Geografia situo 6° 31′ 0″ N, 3° 23′ 10″ O (mapo)6.516666673.38611111Koordinatoj: 6° 31′ 0″ N, 3° 23′ 10″ O (mapo)
lando Niĝerio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio de Afrikaj Universitatoj
• Asocio de Universitatoj de la Komunumo
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
filiita al
• Asocio de Afrikaj Universitatoj vd
Universitato de Lagoso (Niĝerio)
Universitato de Lagoso (Niĝerio)
DEC
Universitato de Lagoso
Universitato de Lagoso
Map
Universitato de Lagoso
vdr
Universitato de Lagoso

La Universitato de Lagoso, en angla University of Lagos, populare konata kiel UNILAG, estas publika esplora universitato en Lagoso, Niĝerio. Ĝi estas unu el la kvin unuageneraciaj universitatoj en Niĝerio kaj estis fondita en 1962. Ĝi estas rangigita inter la pintaj universitatoj en la mondo en gravaj eduk-publikaĵoj. La Universitato nuntempe havas tri kampusojn en Kontinenta Lagoso. Dum du el la kampusoj estas en Jaba (la ĉefa kampuso en Akoka kaj la ĵus kreita kampuso en la iama Lernejo de Radiografio), ties Lernejo de Medicino estas en Idi-Araba, Surulere.[1] Ties ĉefa kampuso estas amplekse ĉirkaŭita de la Lagosa Laguno kaj havas 802 akreojn de tereno. La Universitato de Lagoso nuntempe akceptas ĉirkaŭ 9 000 subgradajn studentojn jare kaj gastigas ĉirkaŭ 57 000 studentojn.

Estas Fakultatoj de Artoj, de Bazaj Medicinaj Sciencoj, de Administraj Sciencoj, de Klinikaj Sciencoj, de Dentokuracaj Sciencoj, de Edukado, de Inĝenierado, de Mediaj Sciencoj, de Juro, de Sociaj Sciencoj, de Scienco kaj de Farmacio. Krome estas diversaj filiaj kolegioj kaj institutoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "About Unilag". University of Lagos. 9a de Julio 2020. Alirita la 20an de Marto 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]