Universitato de Luksemburgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Luksemburgio
Konstruaĵo de la Universitato de Luksemburgio ne la kampuso Belval
Konstruaĵo de la Universitato de Luksemburgio ne la kampuso Belval
publika universitato
Informoj
fondodato 2003
Situo
Geografia situo 49° 30′ 15″ N, 5° 56′ 54″ O (mapo)49.504255.9483888888889Koordinatoj: 49° 30′ 15″ N, 5° 56′ 54″ O (mapo)
lando Luksemburgio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Konfederacio de Malfermite Atingeblaj Deponejoj
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Informationsdienst Wissenschaft
Q105658851
• Asocio Universitata de Franclingvio
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
filiita al
• Europaeum vd
jura formo etablissement public vd
Universitato de Luksemburgio (Luksemburgo)
Universitato de Luksemburgio (Luksemburgo)
DEC
Universitato de Luksemburgio
Universitato de Luksemburgio
Map
Universitato de Luksemburgio
vdr

Universitato de Luksemburgio (france Université du Luxembourg; germane Universität Luxemburg ; luksemburge Université Lëtzebuerg) estas la ununura publika esploruniversitato en Luksemburgio [1][2]. La universitato havas tri kampusojn : kampuso Bellevue, kampuso Kirkberg kaj kampuso Limpersberg.

En marto 2021, 6,783 studentoj studis en la universitato, proksimume 2,245 dungitoj laboris kaj proksimume 1,420 homoj instruis (el kiuj 283 estis profesoroj ). Ĉi-jare 950 personoj estis elektitaj por doktoraj kursoj [3]. En tiu ĉi jaro, 51% de la studentoj en la universitato venis de ekster Luksenburgio [4].

La Universitato de Luksemburgio estis fondita en 2003 tra la fuzio de kvar ekzistantaj eduko- kaj esplorinstitutoj: la Universitato-Centro, Institut supérieur d'études et de recherches pédagogiques, Institut supérieur de technologie, kaj Institut d'études éducatives et sociales [5][6][1].

En 2020, universitataj esploristoj publikigis 2,104 publikaĵojn. En marto 2021, la Universitato de Luksemburgio havis 1,000 esplorprojektojn [3].

Organiza strukturo[redakti | redakti fonton]

La ĉefkonstruaĵo de la Universitato de Luksemburgio-kampuso en Limpertsberg

La universitato estas administrita fare de estraro de guberniestroj, rektoro kaj la universitata konsilio [7].

La universitato ofertas dek kvar kursojn por bakalaŭro [1][2], ĉiuj el kiuj postulas almenaŭ unu semestron ekstere de Luksemburgio. Krome, la universitato ofertas 42 spurojn por altnivelaj gradoj kaj 16 profesiajn trejnajn kursojn [2].

La universitato estas plurlingva. La kursoj estas kutime instruitaj en du lingvoj: franca kaj angla aŭ franca kaj germana. Iuj kursoj estas instruitaj en la tri lingvoj kaj iuj kursoj estas instruitaj tute en la angla [2].

La universitato havas tri fakultatojn kaj tri interfakajn centrojn:

Rangigo[redakti | redakti fonton]

En 2021, US News & World Report vicigis la Universitaton de Luksemburgio 653-a inter la plej bonaj universitatoj en la mondo kaj 227-a inter eŭropaj universitatoj [8].

The Times Higher Education-rangotabelo vicigis la Universitaton de Luksemburgio en lokoj 201-250 [4][9].

En 2020 Ŝanhaja Rankingo vicigis la Universitaton de Luksemburgio je 601–700 lokoj [10][11].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Lehmann, Maura, "Higher education in Luxembourg", RTL Télé Lëtzebuerg, March 22, 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 About the University. Alirita March 25, 2021.
  3. 3,0 3,1 Facts. Alirita March 25, 2021.
  4. 4,0 4,1 University of Luxembourg. Alirita March 25, 2021.
  5. OECD Reviews of Innovation Policy: Luxembourg 2016 | READ online, p. 79–88 (2016). Alirita 2021-04-23.
  6. Luxembourg - Communications (angle). Alirita 21 April 2021.
  7. Governance. Alirita March 25, 2021.
  8. University of Luxembourg. Alirita March 25, 2021.
  9. "University of Luxembourg among the world’s best 250 universities", RTL Télé Lëtzebuerg, September 3, 2020.
  10. University of Luxembourg. Arkivita el la originalo je 2021-01-26. Alirita March 25, 2021.
  11. "Shanghai ranking places the University of Luxembourg among the 700 best institutions in the world", RTL Télé Lëtzebuerg, August 18, 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]