Universitato de Sankta Jozefo (Bejruto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Sankta Jozefo
katolika universitato • pontifika universitato
moto Ad maiorem Dei gloriam
Por la pli granda gloro de Dio kaj Plejboneco de Nacio
Informoj
fondodato 1875
Situo
Geografia situo 33° 53′ 22″ N, 35° 30′ 33″ O (mapo)33.88955555555635.509277777778Koordinatoj: 33° 53′ 22″ N, 35° 30′ 33″ O (mapo)
lando Libano
Nombroj
nombro de studentoj 11 000 vd (stato: 2011)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
filiita al
Internacia Asocio de Universitatoj vd
filioj
• Dar El-Machreq Publishers vd
Universitato de Sankta Jozefo (Bejruto) (Libano)
Universitato de Sankta Jozefo (Bejruto) (Libano)
DEC
Universitato de Sankta Jozefo (Bejruto)
Universitato de Sankta Jozefo (Bejruto)
Universitato de Sankta Jozefo (Bejruto)
Universitato de Sankta Jozefo (Bejruto)
DEC
Universitato de Sankta Jozefo
Universitato de Sankta Jozefo
Map
Universitato de Sankta Jozefo
vdr

Universitato Saint-Joseph (france Université Saint-Joseph, akronime USJ; arabe جامعة الصفحة يوسف, Jamaat Al-Qadis Yosef) estas privata akademia instruejo, establita fare de la jezuita ordeno en Bejruto, Libano en 1875 [1]. Ĝi estas speciale konata pro ĝia medicina fakultato, kaj la universitata hospitalo Hôtel-Dieu de France apartenanta al ĝi, kaj pro ĝiaj fakultatoj de filozofio, inĝenierado kaj teologio respektive, CEDRAC (Centro por kristana-araba studoj) kaj la orienta biblioteko. La ĉefkampuso situas en la distrikto de Akhrafiyeh.

La libana registaro oficiale rekonas la universitaton kaj la atestilojn kiujn ĝi aljuĝas, laŭ la leĝo reganta altedukon en la lando. La instrulingvo estas la franca kaj la araba, sed pli kaj pli oni ankaŭ instruas en la angla [2].

La universitato estas nuntempe kun proksimume 11 000 studentoj unu el la plej gravaj universitatoj en la Proksima Oriento [3].

Establado[redakti | redakti fonton]

La jezuitoj ludis gravan rolon en la evoluo de eduko en Libano kaj ĝenerale en la araba Renesanco kiu formiĝis ĉe la fino de la 19-a jarcento. En 1839 la membroj de la ordeno alvenis al Bejruto por la unua fojo kaj establis tie modestan lernejon. En 1855, alia lernejo estis establita en Azir, kiu estis aldonita al Bejruto en 1875. La aŭtoritatoj aljuĝis al la nova lernejo la titolon "Universitato", kiu donis al ĝi la rajton aljuĝi gradojn, plejparte doktorecon en filozofio kaj teologio. Dum la sekvaj jaroj, pli kaj pli da fakultatoj kaj lernejoj estis malfermitaj. Ekzemple, la Fakultato de Medicino estis establita en 1883 kiel la "Fakultato de Medicino kaj Farmacio" [4]. Kliniko por virina medicino estis malfermita en 1896, la lernejo de orientalismo estis malfermita en 1902, lernejo de franca juro en 1913, kiu iĝis la fakultato de juro en 1946. La inĝenierlernejo estis malfermita en 1913 kaj iĝis la alta institucio de inĝenieristiko en 1948 [5][6].

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

La universitato havas 5 kampusojn en Bejruto kaj krome 3 regionajn kampusojn: en Cidono (sude), en Zahala (Bekaa, oriente) kaj Tripolo (norde). Krome, la universitato funkciigas 12 instalaĵojn kaj 22 profesiajn instituciojn. Nuntempe, proksimeme 11000 studentoj studas en la universitato kaj ĝiaj filioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]