Universitato de Viskonsino-Milvokio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Merrill Hall

La Universitato de Viskonsino-Milvokio (anglalingve University of Wisconsin-Milwaukee) (ankaŭ konata kiel UW–MilwaukeeUWM) estas publika esplora universitato ĉe Milvokio, Viskonsino, Usono. Lokita en la plej granda urbo de Viskonsino, ĝi estas oficiale ĝia "urba universitato". Ĝi estas unu el la du publikaj universitatoj en la ŝtato kiu povas koncedi diplomojn al la doktora grado. Ĝi estas la due granda universitato en la ŝtato, kun tuta lernantaro de 29,000 kaj instruistaro de 1,349.

Ĝia kampuso estas en la nordorienta kvartalo de Milvokio, apud la okcidenta flanko de Lago Miĉigano. La Universitato enhavas 14 diviziojn ("schools" kaj "colleges"), kaj 70 centrojn akademiajn, institutojn kaj laboratoriarojn. Ĝi oftertas entute 166 diplomajn kursarojn, inkluzive de 87 bakalaŭrajn, 51 magistrajn kaj 28 doktorajn diplomojn.

La universitataj atletaj teamoj estas konataj kiel la "Panthers" (panteroj).

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Stumpo