Universitato por Eksterlandanoj de Peruĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato por Eksterlandanoj de Peruĝo
Palaco Gallenga
Palaco Gallenga
publika universitatoarkivo
moto Antiquam exquirite matrem
Serĉu la antikvan patrinon

Ambasciatrice dell'Italia
nel Mondo

Ambasadoro de Italio
al la Mondo

Informoj
fondodato 1925
speco privata kun ŝtata subteno
Situo
Geografia situo 43° 6′ 54″ N, 12° 23′ 22″ O (mapo)43.114912.3895Koordinatoj: 43° 6′ 54″ N, 12° 23′ 22″ O (mapo)
lando Italio
urbo Peruĝo
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
Asocio de Lingvaj Testistoj en Eŭropo vd
Universitato por Eksterlandanoj de Peruĝo (Italio)
Universitato por Eksterlandanoj de Peruĝo (Italio)
DEC
Universitato por Eksterlandanoj de Peruĝo
Universitato por Eksterlandanoj de Peruĝo
Map
Universitato por Eksterlandanoj de Peruĝo
vdr

La Universitato de Peruĝo por eksterlandanoj (itale Università per Stranieri di Perugia) estas universitato en la urbo de Peruĝo en Italio. Ĉi tiu estas unu el la sole du universitatoj en Italio destinitaj al eksterlandaj studentoj (tio estas, ne-italanoj), la alia estas en Sieno.

La universitato estis fondita de Benito Mussolini en 1921, sed ĝi ekfunkciis kiel akademia institucio post 1925. La establado de la universitato dum la faŝisma periodo povas esti vidita kiel parto de socia - politika deklaro kies celo estis "disvastigi la italan superecon en la mondo". La universitato nun estas private posedata institucio, kaj ĝia celo estas pli simpla: "instrui la italan lingvon kaj italan kulturon altnivele, al eksterlandaj studentoj el la tuta mondo".

En 1992 la universitato sendependiĝis. Krom italaj lingvaj studoj, la universitato nuntempe ofertas gradojn en multaj kampoj en aliaj lingvoj kaj en la homscienco, same kiel multajn kursojn. La Universitato de Peruĝo por eksterlandanoj estas alloga celo por multaj studentoj el la tuta mondo, ĉar ĝi ofertas intensajn kursojn kaj en la itala kaj en diversaj aliaj fakoj, en malsamaj tempokadroj, inkluzive de mallongaj kursoj.

La universitato fariĝis centro de kultura interŝanĝo inter studentoj el la tuta mondo, kiuj, mergitaj en itala urbo, lernas la lingvon pli facile. Danke al la ekzisto de ka Bolonja interkonsento, mallongaj kursoj faritaj en la Universitato de Peruĝo estas foje aljuĝitaj al eksterlandanoj por kreditoj en aliaj universitatoj en la Eŭropa Unio.

Organizo[redakti | redakti fonton]

Nur unu Fakultato (Fakultato de Itala Lingvo kaj Kulturo) kaj du kolegioj estas aktivaj:

  • kolegio de Komparaj Kulturoj.
  • kolegio de Lingvaj Sciencoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]