Uno Lamm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

August Uno LAMM (naskiĝis la 22-an de majo 1904 en Gotenburgo en Svedujo, mortis la 1-an de junio 1989 en Usono) estis sveda elektroinĝeniero, iam nomita "patro de alt-tensia kontinua kurento”. Li verkis ankaŭ pri sociaj temoj, kiel liberala kontraŭkomunisto. Dum la Dua Mondmilito ankaŭ ne simpatiis kun la nazia reĝimo de la Tria Regno.