Unulingvaj parolantoj de la kataluna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unulingvaj parolantoj de la kataluna estas tiuj, kiuj scipovas paroli kaj kompreni nur la katalunan. Nuntempe, nombro da unulingvaj parolantoj de la kataluna estas tre malalta aŭ praktike neekzistanta.

Dum la unua duono de la 20-a jarcento kaj parto de la dua, en la tuta Kataluna Landaro ne estis malfacile trovi homojn, precipe maljunuloj, kiuj scipovis paroli kaj kompreni nur la katalunan aŭ kiuj scipovis paroli kaj kompreni aliajn lingvojn nur penege, kelkfoje bezonante tradukadon. Tamen, faktoroj kiel ekskludo de la kataluna en la lernejoj dum la reĝimo de Francisco Franco, apero kaj disvastigo de radio kaj televido kaj enmigrado kontribuis al decida malaltiĝo de la cifero de unulingvaj parolantoj. Fine de la 20-a jarcento, trovi unulingvajn parolantojn de la kataluna en iu ajn loko de la Katalunaj Landoj estis ege malfacila.

El lingvistika vidpunkto, fono da unulingvaj parolantoj de minorigita lingvo estas tre grava aspekto. La fakto, ke iu lingvo malhavu generacion de unulingvaj parolantoj estas faktoro faciliganta ĝian estingon, ĉar ĝi perdas utilon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]