Urala strigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Urala strigo
masklo
masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Strigoj Strix
Specio: S. uralensis
Strix uralensis
(Pallas, 1771)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Ĉiujare prezencoj
Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La urala strigo (latine Strix uralensis), ankaŭ nomata uralstrigo, estas mezgranda strigo, tio estas birdospecio, fakte nokta rabobirdo, kiu apartenas al genro strigo, parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la titonedoj, el kiuj plej multaj specioj apartenas al la genro de turstrigoj.

    La strigon priskribis unuafoje la germana natursciencisto Peter Simon Pallas, en 1771.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Strix uralensis.jpg
    Strix uralensis

    La urala strigo estas pli malgranda ol la lapona strigo, kaj multe pli granda ol la arbarstrigo, al kiu similas iome. Distingaj ecoj krom la grando estas la hela, sablokolora grizbruna plumaro, kun abunda malhelbruna striado en dorso, nuko kaj supraj partoj kaj pli maldensa sed rimarkinda vertikala striado en brusto kaj ĉefe ventro. Ĝi havas rondoforman senorelan kapon kun sablokolora plata kaj nemarkita vizaĝa disko, kie kontrastegas la oranĝflava beko kaj la etaj nigraj okuloj. La vosto estas longa kaj kojnforma, kun malhelaj bendoj en supra vosto, kaj la flugiloj estas rondoformaj. La flugo estas rekta kaj intenca, simila al tiu de buteo. Ambaŭ seksoj estas similaj, sen sezona variado. Grando: 50-61 cm; enverguro: masklo 115 cm, ino 125 cm; pezo: masklo 540-730 g, ino 720-1300 g.

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    Strix uralensis 0a1.JPG
    Strix uralensis 0a1
    Urala strigo

    Tiu palearktisa specio enhavas ĝis 15 subspecioj troveblaj en Eŭropo kaj norda Azio. La urala strigo havas ampleksan distribuan areon en Eŭropo kaj Azio, el Saĥaleno, Japanio kaj Koreio oriente al Skandinavio okcidente. La norda limo estas je ĉirkaŭ 65 gradoj de norda latitudo, kaj la suda limo sekvas la suda limigo de la tajgo. Estas restantaj populacioj en la montaroj de centra Eŭropo apartenantaj al la subspecio S.u.macroura. Birdoj de nordorienta Pollando kaj Skandinavio apartenas al la subspecio S.u.liturata, kaj tiuj de okcidenta Siberio al la nomiga raso S.u. uralensis.

    La nordaj populacioj de la urala strigo okupas similan biotopon kiel la Lapona strigo, nestumante en malaltaj arbaroj, sed evitante densajn areojn, ĉefe tiujn de puraj koniferoj. En centra Eŭropo ĝis estas specio de altaj teroj, preferante deciduajn arbarojn. Ĝi kutime okupas malfermajn arbarojn kaj plej ofte troviĝas en humidaj pli ol en sekaj areoj. Senarbarigo povas malpliigi la loĝantaron de Orienta Eŭropo.

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    ovoj de Strix uralensis uralensis - Muzeo de Tuluzo

    Ĝi nestumas en neprofundaj arbotrunkoj, eventuale en oldaj nestoj de rabobirdoj, kaj pli kaj pli en nestokestoj. La ino plej ofte demetas du al kvar ovojn, kaj eloviĝo okazas post 27-34 tagoj. La idoj elnestiĝas post ĉirkaŭ kvar semajnoj, sed ili ne ekflugos ĝis post ĉirkaŭ ses semajnoj. Temas pri agresema strigo, kiu forpelas aliaj rabobirdojn el sia teritorio, kaj atakos eĉ homajn entrudulojn, ĉefe se estas idoj.

    La urala strigo manĝas rodulojn kaj mezgrandajn al grandajn birdojn kiel garoloj kaj lagopoj, kvankam normale nur ĝis la grando de palumbo. La teritoria alvoko, kiu povas esti aŭdata ĝis el du kilometroj, estas milda, profonda 'gvu-hu….. gvuhu uh-gvu-hu'. Ili povas produkti ankaŭ nekonfuzeblan bojadon 'ĝaŭ - gvaŭ', farita de ambaŭ seksoj.

    Ili povas vivi ĝis 15 jarojn en naturo kaj ĝis 25 en kaptiveco.

    Urala strigo kun fermitaj okuloj

    Subspecioj[redakti | redakti fonton]

    • Strix uralensis buturlini
    • Strix uralensis carpathica
    • Strix uralensis coreensis
    • Strix uralensis daurica
    • Strix uralensis fuscescens
    • Strix uralensis hondoensis
    • Strix uralensis japonica
    • Strix uralensis liturata
    • Strix uralensis macroura
    • Strix uralensis momiyamae
    • Strix uralensis nikolskii
    • Strix uralensis tatibanai
    • Strix uralensis yenisseensis

    Referencoj[redakti | redakti fonton]