Urukagina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Urukagina (la literumo de la nomo estas diskutata, utaja formoj estas ankaŭ IrikaginaUruinimgina) de Lagaŝ estis sumera reganto en la tria antaŭkrista jarmilo. Li estis la lasta reĝo de la 1-a dinastio aŭ Ur-Nanŝe-dinastio, kiu estas rekondukebla ĝis ĉ. 2550 a. K.. Li regis laŭ la meza kronologio en ĉ. 2350 a. K.

Lian sepjaran regadon karakterizas la rivaleco al Lugal-Zagesi (Lugalzagisi) de Umma. Historie gravaj estis la konataj reformaj leĝoj de Urukagina: je „komisio de Ningirsu“ (urba dio de Lagaŝ), la malnovaj kutimoj estis forĵetitaj kaj novaj enkondukitaj. Unua, la prerogativo (privilegioj de la regantoj) kontraŭ la temploj estis restarigitaj; la loĝantoj estis liberigitaj el Kvazaŭsklavigo pro ŝuldoj kaj la miskutima ekspluatado de ekonomie malfortaj estis malpermesita fare de la pli alt-ranguloj.

Social-historie grava la abolicio de biandrio (edziĝo de virino ku du viroj), grava signo je la iam praktikita poliandrio en la sumera socio, kio ĝenis la sam-epokanojn.

Li nomas sin en memprediko protektisto de vidvinoj kaj orfoj.

Tamen, la gravis en liaj dekretoj la ŝuldo-malpliigo kaj -neniigo.

Fine de regado de Urukagina alvenis, kiam Lugalzagisi de Umma detruigis la urbon Lagaŝ kaj ties templon. Tiun fiagon kondamnis Urukagina en skribaĵo per vortoj:

Tiu ago, kiun Lugalzagisi, Ensi de Umma faris, alportas lian diinon Nisaba je lian kolon.

Lagaŝ do atingis novan florepokon ĉe fino de la akada regado dum la dua dinastio (kun Gudea de Lagaŝ, ĉ. 2144–2124 a.K.).