Uvs Nuur
Aspekto
| Uvs | ||
|---|---|---|
| salakva lago • biosfera rezervejo | ||
| Situo | Mongolio, malgranda parto en la pli norda respubliko Tuvio de la Rusia Federacio | |
| Ĉefaj fontoj | rivero Tes kaj aliaj | |
| Ĉefaj elfluoj | neniu | |
| Areo de la baseno | 70 000 km² | |
| Datenoj | ||
| Koordinatoj | 50° 18′ N, 92° 42′ O (mapo)50.392.7759Koordinatoj: 50° 18′ N, 92° 42′ O (mapo) | |
| Supermara alteco | 759 m | |
| Surfaca areo | 3 350 km² | |
| Maksimuma longo | 84 km | |
| Maksimuma larĝo | 79 km | |
| Maksimuma profundo | 15 m | |
| Averaĝa profundo | 6 m | |
La senforfluiga lago Uvs (mongole Увс нуур; tuve Успа-Хөл) troviĝas en la pleja nordokcidento de Mongolio, kun malgranda parto, la nordokcidenta lagolango, en la pli norda respubliko Tuvio de la Rusia Federacio. Ĝi estas salakva lago, kovras areon de 3 350 kvadrataj kilometroj kaj sekve estas la plej granda lago de la lando. Precipa enfluo estas la rivero Tes, sed ankaŭ aliaj riveroj; elfluo ne ekzistas.
La lago atingas maksimuman profundon 15 metroj. Ĝi situas en la Baseno Lago Uvs, kiu havas la areon de 70 000 km². La teritorio de la lago kaj ties borda pejzaĝo estas en la listo de naturaj mondaj heredaĵoj de Unesko.



