Uzanto-Diskuto:129.132.202.35

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, anonimulo. Mi bonvole petas vin krei personan diskutpaĝon kaj registriĝi por ke oni povu paroli pri viaj artikoloj. Mi trovis en ili kelkajn erarojn ekzemple ne meti alilingvajn ligilojn, tajp- kaj lingvajn erarojn ktp. Se vi estus kontaktebla, oni povus paroli pri tio.--kani 17:19, 6. Jul 2010 (UTC)

Saluton, kara anonimulo 129.132.202.35. Vi povas esti en Vikipedio nur unu numero (tiu de via komputilo) aŭ iu kun nomo. Necesas nur registriĝo per nomo (kromnomo sufiĉos). Tiele aliaj vikipediistoj (kiel mi) povos rekte konsili aŭ sugesti por plibonigo de viaj artikoloj. Eĉ se vi ne registriĝos vi bezonas nur klaki kiam via komputilo diros ke vi havas mesaĝon (ekzemple tiun ĉi). Poste vi povos respondi al diskutpaĝo de la sendinto klakante sur ties subskribo kaj irante al slipo Diskuto.--kani 17:29, 12. Jul 2010 (UTC)

Vikipedio estas projekto por libera enciklopedio, kaj ni esperas, ke vi ŝatos esti tie ĉi. Ni verkas la enciklopedion kune, kaj tial novaj membroj ĉiam bonvenas! Ĉu vi scias, ke vi povas ensaluti? Vi poste rajtas agordi pli da funkcioj, kaj havi vian propran nomon en la Esperanta Vikipedio anstataŭ nur iun IP-numeron. Ensaluti ankaŭ helpas al ni apartigi seriozulojn de skribaĉuloj.

Bonvolu legi helpon al novuloj kiu faciligas ekverki en la Vikipedio. Se vi havas demandojn, vi povas legi la oftajn demandojn pri Vikipedio. Se vi serĉas ion, kio ne estas respondita tie, vi povas publikigi vian demandon en la diskutejo. Se vi ne volas krei konton kaj ensaluti, vi kompreneble rajtas kontribui ĉie kiel sennomulo. Bonvenon!

Agrablan kunlaboradon deziras al vi AL @

Gratulojn pro viaj kontribuoj al Vikipedio. Tamen estus bone ke vi ekkonu redaktajn regulojn en Vikipedio: bonvolu ne aldoni senbezone neEsperantajn vortojn kaj esprimojn, rekte ligi al artikoloj (preferinde ekzistantaj), uzi la kutiman ortografion de nomoj en vikipedio (kaj ne iu de vi proponita Esperantigo). "Eksteraj ligiloj" gvidu al ekzistantaj retaj rimedoj rekte rilatantaj al la temo. Ankaŭ estas norma formato por bibliografiaj referencoj. Mi provis iom ekpoluri vian artikolon pri Eli Maor. Vi povas rimarki miajn ŝanĝojn alklakante jenan ligilon. Arno Lagrange @ 11:46, 4. Aŭg 2010 (UTC)

Gotardo (bando)[redakti fonton]

Saluton, nekonatulo. Kial vi fakte malfaris mian redakton de Gotardo (bando)? Ĉu vi eble ne uzas la antaŭrigardan funkcion de la vikipedio? Sed tio estas rekomendata al ĉiu. Krome listeroj nur estu uzata en listoj, ne por disigi alineojn, kaj la informkesto staru je la komenco. Amike --Tlustulimu 17:04, 6. Okt 2010 (UTC)

Saluton 129.132.202.35. Bonvole rigardu la paĝon Helpo:Kiel verki bonan artikolon. Ĉi tie vi trovos informojn pri formatado kaj aliaj aferoj, kiujn vi iomete ignoras, kvankam ili estas tre gravaj.--FiorixF1 15:11, 15. Okt 2010 (UTC)

Chiemsee-Fervojo[redakti fonton]

Saluton, nekonatulo. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la artikolon Chiemsee-Fervojo. Sed la tie uzitaj ŝablonoj por krei informkeston ne funkciis. Tial mi ŝanĝis al {{Informkesto fervojlinio}} kaj aliaj ŝablonoj. Detalojn pri ilia uzado vi povos legi sur Vikipedio:Informkesto fervojlinio. Se vi havas proponojn pri tio, bonvolu noti tion al Vikipedia diskuto:Informkesto fervojlinio. Amike --Tlustulimu 14:39, 11. Dec 2010 (UTC)

Mi bedaŭras diri al vi, ke vi laborigas min kaj plej verŝajne al multaj aliaj, ĉar viaj artikoloj plej ofte estas plenplenaj je eraroj, tajperaroj, lingvaj eraroj, ripetoj, germanaĵoj ktp. Purigi tion postulas tiom da tempo kiom verki artikolon. ĉu vi scias kion vi faras? Ĉu vi ne povos klopodi esti iom pli atentema kaj ne tiom sklaviga?--Seminario 12:01, 13. Jan 2011 (UTC)

Varmfonta banejo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus korektis vian novan artikolon kaj eĉ alinomigis ĝin al Varmfonta banejo. Esperanto ne havas la literon w, sed v. Amike --Tlustulimu 15:53, 24. Jan 2011 (UTC)

Wolfgang Gleissberg[redakti fonton]

Forigo
Saluton 129.132.202.35, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Umbert' (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Wolfgang Gleissberg".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.