Uzanto-Diskuto:Adeelpk

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Adeelpk!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi . Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 22:23, 1 Apr. 2012 (UTC)

Senkomprebla[redakti fonton]

Saluton, kion signifas la vorto "Senkomprebla"? Ĉu "nekomprenebla"? PaulP@diskkont 08:37, 20 Sep. 2013 (UTC)

Saluton, Adeelpk. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzebla sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

Ne necesas realŝuti la bildojn. Simpla redakto de la bilda paĝo kun aldono de la necesaj informoj sufiĉas. Se vi ne aldonos ion, mi aŭ alia administranto devos forigi la bildojn pro manko de licencaj kaj aliaj necesaj informoj. --Tlustulimu (diskuto) 08:06, 25 Sep. 2013 (UTC)

Mi ripetas la alvokon de Tlustulimo el septembro 2013. La foto Ashraf.jpg, en kiu bildiĝas, se mi bone komprenas, vi mem, sendube estas en via persona posedo, do bonus simple mencii ke temas pri "propra foto" kaj doni ekzemple licencon Ŝablono:Cc-by-sa-3.0. Sed tion devus fari vi mem, per via uzantokonto. La foto Nankana Sahibo.JPG supozeble ne estas de vi mem; tamen eblus argumenti ke ĝi uziĝu je principo de "justa uzo", se vi klarigus de kie ĝi fontas, de kie vi prenis ĝin. Mi ĵus trovis je unua rigardo nur unu alternativan foton en la vikimedia komunejo (Nankana Sahib.JPG), kiu estas el pli malalta perspektivo kaj laŭ mi donas malpli bonan impreson pri la konstruaĵo ol via alŝutaĵo, sed se aperas tute neniu informo de vi kaj ne eblas iel ajn pravigi la uzon de la foto vikipedie, eblus anstataŭigi vian alŝutaĵon per la komuneja foto. Se vi volas ke via laboraĵo restu, vi helpu kunlabore. Sincere ThomasPusch (diskuto) 08:56, 31 Mar. 2014 (UTC)

Ambaŭ dosieroj estis forigitaj. Se vi povus doni la petitajn informojn sciigu min kaj mi povos restarigi la dosierojn. --KuboF (diskuto) 14:07, 30 Aŭg. 2014 (UTC)