Uzanto-Diskuto:Antono Vasiljev

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvenon, Antono Vasiljev al la Vikipedio en esperanto: ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la alaij vikipediistoj. Krome vi disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem, viaj interesoj, la lingvoj kiujn vi kapablas, la lando de kie vi venas, ktp. Bonvolu enskribi vin inter la vikipediistoj kaj inter la vikipediistoj de via lando. Se vi aldonos [[Kategorio:Vikipediistoj|ViaNomo ViaAntaŭnomo]] kaj [[Kategorio:Vikipediistoj de ViaLando|ViaNomo ViaAntaŭnomo]] vi aŭtomate aperos en la paĝoj kiuj listigas la Vikipediistojn kaj la Vikipediistojn de via lando.

Estas afable ankaŭ sciigi pri viaj lingvokonoj enmetante la taŭgan Babelŝablonon. Ekzemple {{babel-4|fr|eo-1|en-2|de-3}} informos ke vi estas denaska parolanto de la franca kaj ke vi havas bonan kapablon de esperanto, mezan de angla, kaj bazan de germana.


Se vi havas demandojn rigardu :

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo.

Estas babilejo, kie vi povas fari demandojn sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri en ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "vi havas novan mesaĝon" kaj estas eble ke tiu ne respondos al vi. Skribu tion en la fino de la paĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante [[Vikipediisto:Vikreykja|Vik Reykja]] 00:59, 24. Sep 2005 (UTC) aŭ uzante la butonon .

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Vik Reykja 00:59, 24. Sep 2005 (UTC)

Promeso ĉe PledgeBank[redakti fonton]

Saluton, Antono! Mi ĝojas vidi vin ĉi tie kaj esti malkovrinta vian uzantonomon. La plenumado la promeso, kiun vi ekis ĉe PledgeBank, komenciĝos jam morgaŭ, sed kiel videblas, ankoraŭ ne ĉiuj promesintoj engaĝiĝis, ĉar verŝajne ĝis nun eĉ ne ĉiuj tralegis la paĝon Vikipedio:Promeso verki po 3 artikolojn tage. Tial mi petas vin, ke vi bonvolu ankoraŭfoje dissendi per PledgeBank al ĉiuj la promesintoj sciigon, ke iri vizitu tiun paĝon kaj ekde morgaŭo komencu verkadi. Mi mem ne povas fari tion, alikaze mi jam estus farinta. Dankon! Jen la adreso, kiun vi enmetu en la mesaĝon: http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Promeso_verki_po_3_artikolojn_tage Marek "Blahma" BLAHUŠ 09:57, 31. Jan 2006 (UTC)
Bedaŭrinde mi ne sukcesis trovi iun eblecion ĉe pledgebank.com informi la subskribintoj pri nia venko. Antono VASILJEV 19:13, 31. Jan 2006 (UTC)
Tim Morley ĵus konsilis al vi kiel fari tion ĉe la promesa paĝo. Bonvolu provi sekvi tiujn instrukciojn. Ĉu tiel funkcias? Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:58, 31. Jan 2006 (UTC)
Ŝajnas, ke mi sukcesis ;) --Antono VASILJEV 14:53, 1. Feb 2006 (UTC)
Jes, kaj tre bone! Hodiaŭ vespere, ekrigardinte la finfine preskaŭplenan liston de la hodiaŭaj kontribuaĵoj, mi tre ekĝojis kaj vere reekesperis pri la sukceso de nia projekto! Gratulon kaj fortojn por la venontaj tagoj! Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:29, 1. Feb 2006 (UTC)

Saluton kaj gratulon pro viaj kontribuoj al la Promeso verki po 3 artikolojn tage! Estas ĝojige vidi, kiel pro tiu promeso ĉiutage aperas en la Vikipedio novaj artikoloj pri interesaj temoj. Mi atentigas vin, ke ekde kelkaj tagoj ekzistas aparta paĝo, en kiu oni povas sekvi (ofte ĝisdatigatajn) statistikojn pri la promesa projekto kaj pri la rezulto kiun ĝi alportadas al la Vikipedio. Vi povas kontroli, kiom multe da novaj artikoloj jam ekestis, kaj ankaŭ vi povas utiligi tiun paĝon por sekvi vian propran plenumadon de la promeso - la paĝo ĉiam diras, kiom multe da artikoloj estis promesitaj kaj kiom multe da tio vere estis kreita. Do ek, mi deziras al vi bonan amuziĝon verkante, kuraĝon kaj multe da tempo, ideoj kaj motivigo por la laboro. Dankon pro via ĝisnuna helpo! Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:34, 9. Feb 2006 (UTC)

Ekzistanalizo[redakti fonton]

Saluton! Mi vidis, ke vi verkis pri Ekzistanalizo - jen, bonega artikolo kaj temo. Mi nur faris kelkajn ŝanĝetojn, ĉefe aldoni la kategorion, por ke la artikolo estu pli facile trovebla. Tamen, serĉante por taŭgaj aldonendaj intervikiaj ligiloj (ligiloj al alilingvaj versioj de tiu artikolo), mi trovis angle en:Existentialism, kaj jen mirige - tiu artikolo indikas, ke jam ekzistas ĝia e-lingva versio, nome artikolo Ekzistadismo. Mi ne spertas pri tiuj temoj, do mi ne certas, kiom intensive temas pri la samo - sed vi bonvolu kontroli kaj decidi, ĉu oni prefere ne kunigu la du artikolojn, se ili temas pri la samo. Dankon. Marek "Blahma" BLAHUŠ 00:03, 9. Feb 2006 (UTC)

Kartografio de vikipediistoj[redakti fonton]

Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton sur la mapo en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 06:33, 28. Okt 2006 (UTC)

Certe ne. --Antono VASILJEV 17:44, 28. Nov 2006 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio[redakti fonton]

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi ne scias, ĉu malantaŭ tio estas nur tragika eraro aŭ malica atako kontraŭ Esperanto. Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita.DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Via uzantonomo estos ŝanĝata[redakti fonton]

23:46, 17 Mar. 2015 (UTC)