Uzanto-Diskuto:Fojnejo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Fojnejo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto)

Saluton. Mi atente tradukis la germanan artikolon pri Siriuso. Ĉu fideli al la originala teksto? Tra tiu laboro mi konstatis plurajn problemojn: La vivo de stelo: ĉu vere trafa en tiu artikolo? ĉu ne simple ligi al la faka artikolo? Plurfoje aperas asertojn kiuj, laŭ mi, ne respegulas la sciencan traserĉadon; anstataŭ aserti kial ne proponi al la leganto plurajn kredeblajn vojojn por ke li ekcerbumu? Astronomio evoluas ĉu ĝisdatigi la informojn? Ĝis. Fojnejo (diskuto) 19:37, 28 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Vi rajtas elekti iun ajn vojon laŭplaĉe. Nur memoru ke Vikipedio estas ne esplorejo, sed enciklopedio, kiu resumas jamajn esplorojn. Do se vi asertas ion, nepre menciu fonton de tiu aserto. Se ekzistas pluraj versioj, menciu ilin. ktp. Sukceson!RG72 (diskuto)

Saluton! Fojnejo! Ĉu Ci do ne plu kontribuas? Agloforto (diskuto) 08:49, 9 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Aliaj lingvoj[redakti fonton]

Saluton. Vi kreis ĝermetojn de artikoloj Helioapero kaj Kosmoapero. Ili tute ne estos utilaj, se oni ne scias ekvivalenton en alia lingvo. Tiel oni povos pliampleksigi la ĝermeton almenaŭ al tri frazoj, por ke ĝi ne estu forigita. Se vi ne scias ligi la artikolon almenaŭ skribu la vorton en la redakto, ekzemple: en la germana Bildagsuung (mi inventis) kaj iu povos ligi la artikolon. Dankon.--kani (diskuto) 12:47, 4 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Vidu ekzemple kiel oni povis plibonigi artikolon Ruĝa giganto danke al ligo al aliaj lingvoj. Ne multe utilas havi tiom malgrandajn artikolojn sen ligo al aliaj lingvoj.--kani (diskuto) 13:03, 4 mar. 2019 (UTC)[Respondi]