Uzanto-Diskuto:Juenti el toju

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Juenti el toju!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 06:47, 5 Mar. 2014 (UTC)

Rivero Saja[redakti fonton]

Kara Juenti el toju, bonvenon en la Esperantan Vikipedion! Via kantabra kromnomo estis surprizo por mi, ĉar mi foje tradukas artikolojn pri Kantabrio. Tial, dankon pro via kontribuo pri la rivero Saja! Tamen, la venontan fojon, ne uzu aŭtomatajn tradukilojn. Ili ne estas ankoraŭ sufiĉe bonaj (fakte, tiu, kiun vi uzis, tradukis la hispanan unue anglen kaj poste en Esperanton). Krome, redaktu klare kaj kompreneble (la hispana originala teksto ofte estas tre fuŝa). Se vi dubas pri iu vorto kaj iu esprimo, mi rekomendas, ke vi uzu la vortaron Gran Diccionario Esperanto-Español aŭ la nur-Esperantan REVOn. Fine, mi deziras al vi sukcesan kontribuon! --Meitneriu (diskuto) 00:39, 24 Mar. 2014 (UTC)

Saluton. Mi klopodas helpi sed vi iom malhelpis. Vidu ke en tiu artikolo estis averto Por eviti la riskon de redaktokonflikto, ne redaktu la artikolon). Kontrolu la kronologion kaj forigu la ŝablonon, se necese. Dume vi kontraŭ la averto reredaktis la paĝon do vi malhelpis ke mi plibonigu ĝin. Mi tuj remesaĝos kaj klarigos.--kani (diskuto) 19:34, 7 Apr. 2015 (UTC)

Nu, mi iom plibonigis la artikolon pri kiu mu gratulas. Ĉiukaze mi konsilas al vi estu pli prudenta kaj atentu pri la gramatiko. Mi korektis kelkajn gramatikajn erarojn. Ankaŭ mi konsilas la vi legi multe en Esperanto por eviti tion. Se vi interesiĝas pri zoologio (amfibioj), bonege ĉar estas multaj truoj. Mi iam plenigis truojn pri birdoj. Ĉiukaze oni devas atenti pri la nomo de la artikolo, ekzemple vi metis anglan vorton, kiam ekzistas la koresponda esperanta. Iu metis nomojn por specioj de trituroj: rigardu ĉe Trituro. Kelkaj estas nedisputeblaj kiel alpa, aŭ kresta, dum planda ne estas tiom nedisputebla. Mi konsilas al vi moviĝu kie vi sentu vin certa kaj trankvila. Ĉiukaze se vi volas kontaktu min aŭ kun via samregionano Meitneriu kiam vi bezonos helpon. Ĝis.--kani (diskuto) 19:46, 7 Apr. 2015 (UTC)
Kiel vi vidas, la averto pri ne redaktu jam ne estas. Vi libere povas denove tuŝi la paĝon sed ne dum estas tiu averto, kaj inverse: se vi volas, ke oni ne tuŝu vian artikolon metu tiun ŝablonon kun {{ kaj redaktata. Ĝis.--kani (diskuto) 19:46, 7 Apr. 2015 (UTC)
Dankon por via tempo. Mi ne skribas tre bone Esperanto, sed viaj korektoj helpas min tre. Por redakti mi uzi aŭtomatajn tradukilojn kaj la vortaro Amika, kun mia limigita scio de la lingvo. Mi esperas plibonigi iom post iom mian gramatikon. Ĝis.--Juenti el toju (diskuto) 20:41, 7 Apr. 2015 (UTC)