Uzanto-Diskuto:MartyHeyman

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vivu kaj lernu. Dankon al ĉiu,

Saluton kaj bonvenon![redakti fonton]

  • Kara Marty, mi vidis vin verki pri hundoj. Antaŭ monatoj mi kunligis ĉiujn artikolojn, listojn kaj kategoriojn kiujn mi trovis pri hundoj en diverslingvaj Vikipediioj. Ĉu vi jam konas en:Wikipedia:WikiProject Dog breeds?
  • Intertempe mi verketis pri aliaj temoj, testis, trovis erarojn ktp. Mi devas nun klarigi ion ĉe sr:, ĉar tie estas fuŝaj ligoj - pli ol unu ligo de pluraj artikolo(j) / listo(j) al sama(j) artikolo(j) / listo(j) el alia(j) Vikipediio(j) - al la listoj pri hundoj.
  • Ĉu vi konis s-inon Gigi Harabagiu? Ŝi devenas el Rumanio, multe aktivis en Kalifornio kaj ELNA kaj estis / estas honora membro de UEA.
  • Ĝis poste! Amikaj salutoj el Munkeno Gangleri | Dh | D 04:42, 30. Jan 2005 (UTC)
  • P.S. Kion vi opinias rilate Diskuto:Hundrasoj#hundrasoj? Gangleri | Dh | D 05:07, 30. Jan 2005 (UTC)

Muzika skalo[redakti fonton]

Saluton, Marty — Mi volas peti vian pardonon pri la skalo-afero. Kelkajn tagojn sen kontraŭa respondo mi interpretis kiel interkonsenton pri la proponita nomŝanĝo, sed mi ne devus agi tiel haste. Nun la artikolo uzas gamo en sia nomo kaj unua alineo, sed skalo en la cetero; ni devus elekti unu kaj koherigi la artikolon. Kion vi nun opinias pri la afero? --znusgy 10:45, 4. Feb 2005 (UTC)

<post respondo en mia diskutpaĝo>

Niaj preferoj diferencas, sed tio ne devas esti katastrofo. Ambaŭ vidpunktoj trovas subtenon en la tradicio, kaj ambaŭ povas trovi lokon en la Vikipedio. Ĉar vi faris la laboron por traduki la artikolon, ĝi estu Skalo (muziko), sed bonvolu permesi, ke Gamo estu redirektilo, kaj Skalo (muziko) menciu gamo kiel oftan alternativon.

Mi respondos iom, sed mi ne volas peti vian konsenton, nur vian atenton. Mi samopinias pri tio, ke vikipediistoj rajtas fari iniciatojn rilate vortojn, ĉar la Vikipedio estas enciklopedio, faktlibro pri aferoj, kaj ne vortaro, faktlibro pri vortoj. Sed ĉar ĝi tamen estas faktlibro, estas plej bone fari iniciaton nur tie, kie ekzistas efektiva manko, kaj en aliaj okazoj konstati kaj alpreni la plej disvastigitan lingvuzon.

Vi pravas ankaŭ dirinte, ke multaj uzantoj (tamen ne francoj, germanoj, nederlandanoj, kc.) serĉos skalo. Pri tio ni ne bezonas multe zorgi, ĉar redirektiloj ŝanĝas la demandon de "kion oni serĉos?" je "kion oni trovu?". Se ni opinius, ke vorto X estas evitinda, tiam ni opinius bona tion, ke oni serĉu X-on kaj trovu anstataŭe la pli bonan vorton Y. Nu, skalo ne estas rekta eraro, kaj eble ĝia evitindeco estas disputebla: se ĝi ne havas la subtenon de la lingva komunumo, ĝi ja havas subtenon de la plej aŭtoritata vortaro. Tial mi ne intervenos se vi movos la artikolon laŭ via bontrovo.

Krome mi iom tuŝos aliajn terminojn. Pri progresio: eble vi preferos akordsinsekvo, kiu estas memkomprenebla kvankam ne ĝenerale konata. Kaj per modo vi certe celis modalo. Atentu ankaŭ, ke la vortoj noto kaj tono en Esperanto ne egalas al anglaj note kaj tone. Noto estas simbolo sur papero, kiu indikas tonalton, kaj ne la tono mem. En kelkaj okazoj la distingo estas malfacila kaj oni povas uzi nototono pli-malpli egale, sed en multaj okazoj la diferenco estas klara.

Amike kaj kunlaboreme, --znusgy 00:18, 6. Feb 2005 (UTC)

Saluton al vi!
Via diligenta laboro meritas dankon. Tamen estus malsincere kaŝi antaŭ vi, ke la rezulto ankoraŭ ofte elvokas impreson de anglalingva, ne de esperantlingva teksto. Viaj artikoloj estos eĉ pli legindaj, se vi provos traduki ne la unuopajn vortojn de la teksto, sed ties pensojn. Montanesko 20:42, 19. Feb 2005 (UTC)

Dankon, Montanesko. Mi aprezas vian konsilon. Mi strebos por fluenco kaj vortprovizo subteni tiun altnivelo de tradukado. Mi povas sole esperi ke miaj tradukaĵoj estas pliboniĝanta. == MartyHeyman 6:35, 20 Feb 2005 (UTC aŭ 21:35, 19 Feb, 2005, PST).

Titoloj pri hundoj[redakti fonton]

via uzanto-paĝo[redakti fonton]

via uzanto-paĝo enhavas relative multajn erarojn. Mi ne volas mem ŝanĝi ĝin, sed ĉi-sube metas poponon kun korektoj. Studu ĝin kaj eble kopiu.

Marty HEYMAN [hejman] (naskiĝis la 1-an de junio 1945) Li estas desegnisto de komputilaj sistemoj kaj merkatadisto. Li eklernis Esperanton dum la 1970-aj, sed neniom uzis ĝin ĝis 2004.

HEYMAN vivas en norda kalifornio kun sia edzino, Fern HEYMAN, kaj maketa longhara melhundo, Jordan, registrita nomo (angle): Glenavan Jordan H HEYMAN MLD. La meza nomo estas mallongigita el HOOVER, fama nomo de fabrikada kompanio, kiu faras polvosuĉilojn. La melhundo manĝas ĉion de la planko. La HEYMAN-oj havas kvar infanojn: Will HEYMAN, kaj Melissa HEYMAN (ambaŭ vivas en Pensilvanio) kaj Sara Levine MARAGOS vivanta en Novjorko kaj Jaime LEVINE vivanta en Barcelono, Hispanio. Krome, la HEYMAN-oj havas tri genepojn.

Mi vidas, ke vi longe ne aktivis en la vikipedio. Mi esperas, ke vi bone fartas kaj reaktiviĝos.--Hans 22:26, 12. Okt 2010 (UTC)