Uzanto-Diskuto:Minoru Matsuzawa

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Minoru Matsuzawa!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto)

Kaj bonvenon. Gratulon pro viaj teknikaj artikoloj. Tamen estus bone ke vi indiku la korespondajn artikolojn en alia lingvo. Tiel ligiĝas unu versio al alia. Tio utilas unue por ke uzantoj de aliaj lingvoj (eĉ esperantistoj mem) povu vidi ke tiu artikolo ekzistas en Esperanto kaj venu al viaj artikoloj. Due por eviti ke alia vikipediisto kreu la saman artikolon kun alia titolo, ekzemple anstataŭ 5.3.4 Malordoj de lipoproteina metabolo aŭ certaj specifikitaj lipidemioj (5C80-5C8Z) iu povus klopodi krei 5.3.4 Malordoj de la lipoproteina metabolo aŭ certaj specifikitaj lipidemioj (5C80-5C8Z), kaj tiel estus duoblaĵoj, kio utilass al nenio.. Krome mi supozas, ke tiuj titoloj korespondas al ĉapitroj de iu tabelenhavo, do iam oni devos koncentri tiujn artikolerojn (falsaj artikoloj) en unusola artikolo. Vidu, ke ne nepre la esperanta Vikipedio bezonas altan nombron de artikoloj, kion ni jam havas, sed pli organizitan enciklopedion. —La komenton aldonis, sen subskribo, Kani (diskuto • kontribuoj)

Minoru Matsuzawa, Mi ĵus skribas por konigi vin ke via kreado de artikoloj havas seriozajn problemojn. Ĉiuj artikoloj ne havas referencon, nek taŭgan titolon, nek kategorion, nek menciindecon. Se vi ne respondas al ni, ĉiuj artikoloj de vi estos forigataj kaj vi estos forbarata. Dankon (Konnichiwa, Matsuzawa-san, moshi arashi deshitara, anata o Block shimasu. Dozo yoroshiku).--Salatonbv (diskuto) 04:22, 13 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankon Minoru pro via kora respondo al mi. Bone, mi forigos viajn artikolojn sed mi ne forbaros vin. Vi estas pli ol bonvena al ĉi tiu enciklopedia projekto, se vi konos la regulojn ekz tra vp:Bonvenon al Vikipedio. Se vi bezonas helpon, mi kaj aliaj redaktantoj respondos al vi ĉe vp:Diskutejo. Kore,--Salatonbv (diskuto) 04:01, 14 jan. 2019 (UTC)[Respondi]