Uzanto-Diskuto:Raonisousa

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Raonisousa!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi 

Aí Raoni, tu por cá... Roberto 17:42, 3. Mar 2006 (UTC)

Pois é, basta ir pra minha página e colocar a mensagem na diskuto que eu recebo o aviso de mensagem nova. Roberto 05:56, 4. Mar 2006 (UTC)

Anstataŭ "Fortikaĵo de Saĝuloj" estus pli bona "Fortikaĵo de Tri Reĝoj".Roberto 06:28, 11. Mar 2006 (UTC)

Eble, sed Vikipedio estas kolektiva verko. Estas artikolo pri Tri Reĝoj ne pri "Saĝuloj", se vi ne volas nomi ĝin tiel, vi povas enmeti baron inter la du nomoj, aŭ vi povas ne traduki la nomon de fortikaĵo kaj meti "Fortikaĵo de Reis Magos". Alie, vi povas komenci novan diskuton en artikolo Tri Reĝoj. Roberto 06:10, 12. Mar 2006 (UTC)

Vikifontoj[redakti fonton]

Via atentigo pri vikifontoj estas prava : tamen ŝajnas ke mankas fortoj por taŭge vivteni ĉiujn wikimediajn esperantajn projektojn: la vikipedion prilaboras apenaŭ kelkdekoj da aktivuloj sed la aliajn (vikivortaro, vikifontoj, vikilibroj, ...) flegas tre malmute da kontribuantoj. Ne sufiĉas peti havi propran paĝaron, pli valorus ke kelkdeko da volontuloj serioze kontribuu. Ĉu laŭ vi ili ekzistas ? Arno Lagrange  16:13, 15. Aŭg 2006 (UTC)

Dankon por viaj korektigoj[redakti fonton]

Vi estis tre rapida! Kiel vi vidis, mi ŝatas tre la "n", do mi usas ĝin eĉ kiam mi ne devus! Saluton. L.V. 17:47, 29. Aŭg 2006 (UTC)

Leginte vian paĝon ...[redakti fonton]

... mi energie protestas: Vi ne estas fuŝulo! Rojo 16:57, 6. Sep 2006 (UTC)

Pri la dosiero[redakti fonton]

Saluton, mia kara amiko! Pri tiu dosiero, ĝi estis en Komunejo (Commons) kaj tie oni ne akceptis kelkajn dosierojn, ekzemple iujn libro-kovrojn. :-P Do, oni certe forprenis la dosieron. Mi denove redisponigos ĝin, sed nun en Vikipedio mem. Brakumon! Fernando Maia Jr. 17:38, 9. Sep 2006 (UTC)

Pistoleto kaj IBGE[redakti fonton]

Logike "Pão Francês" oni ne traduku "franca pano" en Esperanto. La nomo de tia pano en la franca estas "pistolet", sekve, "pistoleto", ĉu ne? Pri IBGE, ne estas artikolo. Se vi kreos tiun, vi devas nomi ĝin "Instituto Brasileiro de Geografia e Estatística" kaj krei alidirektilon por mallongigo.

Roberto 14:05, 11. Sep 2006 (UTC)

Sciencaj nomoj[redakti fonton]

Kiam vi uzas sciencaj nomoj, vi uzu la latinan nomon, ne la angla! Sekve American trypanosomiasis estas fuŝaĵo, oni uzu Trypanosomiasis americana en la latina! Roberto 18:41, 12. Sep 2006 (UTC)

Viçosa do Ceará[redakti fonton]

Raoni, na Vikipedio nós só esperantizamos nomes de capitais de países e metrópoles enormes como São Paulo ou Nova Iorque. Viçosa do Ceará não é nenhuma dessas coisas. Por favor, não fique redirecionando o artigo. Roberto 18:43, 15. Sep 2006 (UTC)

Miguxês[redakti fonton]

Viuh uh meu artigu sobri uh migux~eis? Uh miguXeis eh a lingua du futuru! Roberto 14:48, 29. Sep 2006 (UTC)

hei amigo, quale est la pagina giusta? "Motorhead" o "Motörhead"??? Crea una pagina di nome "Motorhead" e poi fai un REDIRECT cambiando il titolo in "Motörhead". ok?? --123 16:42, 6. Okt 2006 (UTC)

bone, yeah i'm italian, you are espanol? --123 17:11, 6. Okt 2006 (UTC)

Nova aspekto de "lastaj ŝanĝoj"[redakti fonton]

Mi restarigis ambaŭ ŝablonojn, ĉar mi eksciis nur poste, kio okazis. Mi ne scias, kie mi devus korekti la ŝanĝojn, por ke la ceteraj informoj estu en ordo. Kion vi opinias, ĉu ni povus havi novan aspekton de la ŝablonoj en paĝo "Lastaj ŝanĝoj"? --Petr Tomasovsky 07:49, 2. Mar 2007 (UTC)

La aspekton de la paĝo "Lastaj ŝanĝoj" fakte ŝanĝis Arno. --Petr Tomasovsky 20:48, 2. Mar 2007 (UTC)

Ĉu vere?[redakti fonton]

Bone, dankon. Sed ni devas antaŭ kunigi artikolojn, ĉu ne?Roberto 17:09, 14. Mar 2007 (UTC)

Dankon pro korektoj ĉe Besto-Bieno[redakti fonton]

Saluton! Dankon pro viaj ĵusaj korektoj ĉe Besto-Bieno. Mi trovas ilin tre bonaj. Nur pri rolulo mi havas ian dubeton: Laŭ PIV 1970 rolulo estas aktoro, ludantan ian rolon. Mi ne scias, ĉu tio ŝanĝiĝis en pli ĝisdataj PIVoj? O'RyanW ( ) 20:07, 14. Mar 2007 (UTC)

Kaj dankon pro la atentigo pri la utila distingo rolulo-rolisto en ReVo. Ĝi plaĉas. Kvankam mi ĝenerale emas pli fidi PIVon, mi rimakas, ke por "rolulo" PIV ne donis citaĵon, kaj ke ĝi verŝajne nenie klare diras kiun vorton ĝi prefers por la nuna nocio, fikcia persono en romano, ktp. Denove dankon. O'RyanW ( ) 02:34, 15. Mar 2007 (UTC)

Saluton, samideano! Ankaŭ mi dezirus partopreni en la IJK de Hanojo, sed mi ne jam scias ĉu la afero estos farebla por mi. Mi neniam partoprenis ian ajn junularan renkontiĝon. Ĉu vi opinias ĝin spertinda? --Internaciulo 15:33, 31. Mar 2007 (UTC)

Mi volas danki vin pro tutaj la redaktoj ĉe Universitato Kentukio. Kiel vi rapide povas vidi, mi jam lernas Esperanton. Mi legas kaj mi studas tutajn korektojn por pliboniĝi mian Esperantokapablon.  :-)

Sonpraises E-o 20:16, 3. Apr 2007 (UTC)

Pri basketbalo kaj korbopilk(ad)o[redakti fonton]

Estimata Raonisousa,

Dankon pro la mesaĝo! Pardonon ke mi bedaŭrinde neglektis kontroli la historion. Se mi estus kontrolinta, mi ne tiel facilanime estus farinta tiun ŝanĝon. Laŭ PIV korbopilko ja estas "Ludi, en kiu ...", sed bedaŭrinde PIV denove ne donas citaĵon, kaj ankaŭ bedaŭrinde ReVo ne listas la anglan basketball. Pri la demando mem mi tute ne havas fortan opinion; mi simple kutimas obei PIVon kiam mi ne sentas bonan kialon fari alie. Tiajn kialojn vi ja sugestas. Fakte, kiam mi entajpis korbopilko mi ja sentis ĝeneton pro tiu manko de ad, sed pretis akcepti ĝin.

Do mi faris guglan esploron kaj trovis:

  • por "korbopilko kaj" 789 trafojn,
  • por "korbopilkado kaj" 73 trafojn,
  • por "basketbalo kaj" 163 trafojn,
  • por "baskbalado kaj" 1 trafon.

Mi ankaŭ trovis la jenan interesan ligon al sporta lingvo en Esperanto

Mi poste rigardis la inter-vikiajn ligojn ĉe korbopilkado kaj trovis pli ol dudek "voĉdonojn" por la radiko basket kontraŭ nur ĉ. kvar por kor(b)- (unu el kiuj estis de Ido).

Konklude, la argumentad por basketbalo estas nemalforta, eĉ eble sufice forta.

Persone, ĝis kiam ni decidos ŝanĝi la nomon de la artikolo korbopilkado al basketbalo, pro manko de forta prefero mi emus resti ĉe korbopilkado. Tamen mi certe ne ĉiam sekvas tian filozofion en diversaj aliaj kazoj. Do mi ĵus malfaris mian redakton koncerne tiun vorton, ke denove aperu la vorto basketbalo. Aliaj decidu la aferon. Kaj mi restos kontenta. O'RyanW ( ) 00:18, 4. Apr 2007 (UTC)

Estimata! Vi tute pravas, mi estas tute nova vikiisto, tamen malnova esperantisto. Mi ĝojas, ke mi povas fari artikolojn pri mia fako, dume mi multon ne komprenas pri Vikipedio. Mi parolas hungare, mi ne entreprenas fari ion ajn, nur Esperantajn paĝojn. Sincere:--Crosstor 10:51, 27. Jun 2007 (UTC)

Mi komencis fari kelkajn artikolojn, kiuj ne estas pretaj. Poste mi provos fari ligojn al aliaj lingvoj.--Crosstor 05:21, 28. Jun 2007 (UTC)

Nun mi scios se ja funkcias, hehe.

Aŭgustaj kontribuoj[redakti fonton]

Saluton, kara Rao! :-) Nuntempe mi ne povas orkutumi, ĉar mi estas sen interreto hejme kaj el Petrobras ni ne povas atingi orkuton. Ĉu vi povas registri ĉe nia komunumo "Projekto Vikipedio" miajn du aŭgustajn kontribuojn? Mi petas fari tion nur por prezenti du pliajn kontribuojn al niaj geamikoj. Antaŭdankon, Rao!

Jen:

Fernando Maia Jr. 13:56, 31. Aŭg 2007 (UTC)

Saluton, Rao! Mi ankoraŭ estas sen interreto hejme! Kaj denove mi venas al vi por nutri Projekton Vikipedion ĉe Orkuto! :-P Bonvole montru al niaj amikoj la jenajn septembrajn kontribuojn:
Brakumegojn, Rao! Fernando Maia Jr. 20:03, 12. Sep 2007 (UTC)

Kvanto kaj kvalito[redakti fonton]

Rao, mi legis viajn vortojn en Diskutejo. Perfektaj! --- Fernando Maia Jr. 17:35, 24. Okt 2007 (UTC)

Serĝipo[redakti fonton]

Rao, mi ne sukcesas skribi sergipe laŭ IFA (Internacia Fonetika Alfabeto) en la artikolo Serĝipo. Ĉu vi povas iri en la anglan vikipedion, kopii kaj meti la vorton laŭ IFA-sistemo en la artikolo? Dankon! =) Fernando Maia Jr. 01:25, 26. Okt 2007 (UTC)

Bone! Do certe estas la komputilo, kiun mi uzas nune. Mi estas en petrola sondo, ne hejme. De ĉi tie mi ne povas orkutumi... =( Do mi nur vikipediumas! =D Cetere, niaj subŝtatoj havas nur kompletigendaj paĝoj ĉi tie... =/ Ni devas pli labori sur ili. Brakumojn! =) Fernando Maia Jr. 12:01, 27. Okt 2007 (UTC)

Atentu: dosiero alŝutita de vi eble estos forigita![redakti fonton]

Vi iam alŝutis la dosieron Dosiero:Raoni Sousa.JPG. Al ĉi tiu dosiero mankas informoj pri la permesilo, do ĝi eble estos forigita. Vi havas du eblojn: akcepti la baldaŭan forigon aŭ aldoni taŭgan liberan permesilon al la dosiero. Vi havas du semajnojn por plenumi ĉi tiun peton. Je la 6-a de oktobro 2018 mi petos al la administrantoj de Vikipedio forigi la dosieron. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:04, 22 sep. 2018 (UTC)[Respondi]