Oportuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oportuno estas brazila eldonejo de San-Paŭlo fondita en januaro 2004, publikiganta librojn kaj en la portugala kaj en Esperanto per sistemo de preso laŭ demando. Ĝi jam publikigis el pluraj libroj gravajn verkojn por la esperanta kulturo, kiaj Postmortaj rememoroj de Brás Cubas kaj Dom Casmurro, ambaŭ de la elstara brazila verkisto Machado de Assis (1859-1908), modele tradukitaj de Paulo Sérgio Viana.

La eldonejo[redakti | redakti fonton]

Eldonejo Oportuno aperis en januaro 2004 atenta al tendenco de la eldona merkato, kiu estas la cifera sistemo de presado por malgrandaj eldonkvantoj. La fondintoj de tiu entrepreno tiel nomis ĝin, ĉar la cifera sistemo ekestigas oportunon por multaj aŭtoroj, tial ke la aŭtoroj mem povas plani eldonadon de siaj verkoj laŭ disponebla kapitalo kaj kontroli represadon laŭ bezono aŭ demando, kio ŝparas grandajn investojn kaj evitas nedeziratajn stokojn.

Rilate al tiu kontrolo de la aŭtoroj ĉe la eldonado, Oportuno jam sin prezentis per la jenaj vortoj: "kun via [de la aŭtoroj] partopreno, ni kunskribas gravan paĝon en la historio de la homa progreso, nome de la demokratio de sciado. Temas pri paŝo tiel signifoplena, kiel la popularigo mem de presado iniciatita de Gutenbergo en Mezepoko. Ni kredas je revoj. Ni prilaboras revojn. Inkluzive dekomence nin nutras la jena revo: helpi aliajn aŭtorojn realigi siajn revojn".

La eldonejo laboras kun poeziaĵojn, rakontojn, kronikojn, eseojn, romanojn, antologiojn, didaktikajn kajerojn kaj represojn de aliaj elĉerpitaj verkoj.

Teknikaĵoj[redakti | redakti fonton]

La teknikaj karakterizaĵoj de la eldonitaj produktoj de Oportuno kutime estas tiel, kiel sekvas jene:

Formatoj 14 x 21 cm, 10 x 20 cm, 10 x 15 cm aŭ 20 x 20 cm
Kovriloj kolorigitaj, kun brila lameno, kun aŭ sen klapoj
Interno nigra kaj blanka
Bindo kudre, glue aŭ vinkte broŝurita
Eldonkvanto po 25, 50 aŭ 100 ekzempleroj por presado

Kontribuoj[redakti | redakti fonton]

Oportuno tenas katalogon da verkoj publikigitaj kaj en la portugala kaj en Esperanto. Por la esperanta kulturo, la eldonejo kontribuis per la jenajn librojn, enordigitaj alfabete:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]