Uzanto-Diskuto:Thyrolf

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos (malfari) ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro !

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomigi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu pli spertan uzanton fari tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu (diskuto) 12:37, 18 Nov. 2015 (UTC)

@Tlustulimu: Mi estas sufiĉe senhelpa pri la supersignoj: Mi redaktas la paĝon kun supersignitaj literoj kaj tuj, kiam mi redaktis fonton, la teksto estas ŝanĝata al la x-sistemo. Estas vere freneziga. Sub la preferoj "pliaj lingvaj agordoj" mi tamen elektis "uzu indiĝenan klavaron". Sed tio ne helpas: la sistemo ĉiam ŝanĝas la tekston al la x-sistmo. Ĉu tio signifas, ke mi neniam povas uzi "redakti fonton"?



Liberareligia Movado[redakti fonton]

Saluton, Thyrolf. Dankon pro la artikolo Liberareligia Movado. Sed kial enestis troaj x-oj en la artikola fontokodo, kiuj fakte difektis la esperantajn supersignojn? Kiun foliumilon vi uzas? --Tlustulimu (diskuto) 12:39, 18 Nov. 2015 (UTC)

@Tlustulimu:

Saluton Tluĉjo,

unue dankon por via bonvenigo, estas ĉiam agrabala afero esti salutata en tute nova medio.

Mi estas tuta komencanto, kaj fakte ne tre bone komprenas tion, kio faras la editilo al miaj skriboj. En la normala aspektejo mi povas bone verki, sed kiam mi ŝanĝas al la "redakti-fonton"-aspektejo, la maŝino iel subtituigas miajn ĉ ŝ ktp. signojn al ĉ aŭ eĉ cx. Mi kelkfoje revizias miajn tekstojn ĉion ŝanĝanta al la supersignita aspekto, sed iam eĉ mi rezignas.

Cetere, iu donis al mi pelilon por ke mi povu ŝanĝi inter du klavaroj, el kiu unu estas iu kun supersignaj literoj. Mi renkontis iam la vikipedio-menuo, per kiu oni povas elekti iun skribsistemon, sed fakte mi ne vere komprenas ĝin. Cetere mi uzas fajrfokson kiel foliumilon.

Mi ŝatus enmeti iun informkestan ŝablonon por "organizo" a.s., sed ne trovis ĝin.

Do bonan vesperon.

Saluton. Mi eĉ ne uzas tiun strangan bonŝance malŝalteblan redaktilon, sed la tute normalan. Krome mi uzas tre kompleksan klavarpelilon, kiu subtenas multegajn lingvojn, kiuj uzas varianton de la latina alfabeto. Mi ja ne nur aktivas en la esperanta vikipedio, sed ankaŭ en kelkaj aliaj kaj ne emas daŭre ŝaltadi inter la malsamaj klavaroj. La serĉita informkesto nomiĝas {{Informkesto organizaĵo}}. Vi nur devus iri al ĝia paĝo kaj transpreni el unu de la grize markitaj kampoj la kodon kaj meti tion kun aldonotaj valoroj en la artikolan fontotekston. Se vi havos demandon poste, vi povus denove demandi min. --~~~~ povas esti uzata je la fino de diskuto, por ke tie aperu la nomo de la diskutanto kaj la tempo. Do, bonan vesperon ankaŭ al vi. :-) --Tlustulimu (diskuto) 16:09, 18 Nov. 2015 (UTC)