Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20090526

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monda pralingvo[redakti fonton]

Fakte mi ne esploris en kiu lingvo ĝi ĝuste estas. La apero de 'ë' ŝajnis al mi stranga. Do mi konkludis ke estas en iu romanida lingvo, kin mi nomis rumana, sed povus esti arumana au iu alia: se vi sciigas al i ke tio estas la piemeonta, mi fidas vin. Ĉiukaze, mi ŝatus trovi mondmapon sen priskribo aŭ en formato svg kun indiko de la lingvofamilioj antaŭ la 15-a jarcento. Tian mi ne jam trovis en Vikipedio. AL @ 19:09, 25. Dec 2008 (UTC)~

Monda pralingvo : mi momente preskaŭ nur tradukis el la angla artikolo (tamen la enkondukon verkis mi). Mi planas pliampleksigi ĝin laŭgrade kiam mi kapablos klare prezenti pliajn faktojn. La angla artikolo laŭ "neŭtrala vidpunkto" ne vere prezentas la debaton pri ĉu la hipotezo de pralingvo estas akceptebla aŭ ne kaj kiuj estas la argumentoj por kaj kontraŭ. Mi deziras kontroli per aliaj fontoj, sed post legado de la libro de Ruhlen, mi ne jam trovis firmajn argumentojn en unu direkton aŭ la kontraŭan. Tamen mi ŝatus kiel eble plej komplete prezenti la temon. Certe vi povas jam deiri de la nuna stato de la artikolo kiu jam estas pli ampleksa ol la anglalingva. AL @ 22:24, 25. Dec 2008 (UTC)

Dankon por forigi kontribuaĉojn de 81.184.153.136[redakti fonton]

Dankon, ke vi forigis tiujn kontribuaĉojn evidente vandalajn. Mi forbaris la IP-adreson por 3 jaroj, ĉar la aldono de tiaj ofendoj estas ĝena. Saluton DidiWeidmann 17:37, 31. Dec 2008 (UTC)

Vikipedio:Vikiprojekto:Vojoj kaj ŝoseoj‎‎[redakti fonton]

Saluton,

mi faris kelkajn klarigojn pri projekto. Mi aldonis informoj pri reguloj de nomado de artikoloj.

Mi pensas ke estus bone por transloki nian diskuton en diskuta paĝo de projekto

--Arkadiusz Zychewicz 12:45, 1. Jan 2009 (UTC)

Re: Twoja strona[redakti fonton]

Witaj! Serdecznie dziękuję :-) Pozdrawiam! Patrol110 15:44, 1. Jan 2009 (UTC)

Ŝablono Informkesto administra unuo[redakti fonton]

Kara René,

dum "mistajpo" mi ĵus mem vidis la ŝablonon "administra unuo" (sen "informkesto..."), kaj sekundon poste venis via noto: Mi simple antaŭe ne konis kaj ne trovis la ŝablonon. Domaĝe!

Nun, kiam la superflua laboro estas farita, mi tamen proponus lasi ambaŭ variaĵojn, kaj mencii pri la alternativo. Almenaŭ en la teksto de la Ŝablono Informkesto administra unuo mi tiel faros.

Cetere bonan komencon de la nova jaro!

ThomasPusch 15:35, 2. Jan 2009 (UTC)

"Mi proponas, ke ni alinomu la pli malnovan al la nomo de la nova kaj tiam okazu adaptado de la koncernataj intervikiaj ligiloj, por eviti duplikatajn ŝablonojn. Kore --Tlustulimu 15:31, 2. Jan 2009 (UTC)"

Ankaŭ pri tio mi konsentus...

Thomas


Post kvar horoj mi reensalutis, vidis viajn ŝanĝojn kaj konstatis, ke laŭ grafika dezajno la ĉi-posttagmeza versio de la ŝablono "{{informkesto administra unuo}}" tamen signife pli plaĉis al mi ol la de Mevo kreita ŝablono "administra unuo", kiu nun transprenis la nomon "informkesto...". Mi do estis iom rapida supre konsenti pri ambaŭ varioj. Despli indas substreki, ke la ŝablono "administra unuo" estas ĝis nun uzita en ekzakte du artikoloj, pri la Ĥersona kaj Nikolajeva provincoj de Ukrainio: Mi flatiĝas pri tio, ke ambaŭ artikoloj iam estis naskitaj de mi, sed necesas konstati, ke la ŝablono ne jam estas vaste aplikata.

Teorie eblus kompari mian version de ĉi-posttagmeze kun la versio de Mevo, por vidi kiel per la nuna sintakso ankaŭ ebligi grafikan dezajnon similan al la mia proprono, modeligita laŭ la germana vikipedio. Sed miaj laboroj de hodiaŭ ŝajne tute forviŝiĝis pro la alinomigo de la pli malnova ŝablono al la nova ŝablononomo. Ĉu tiel estas???

Mi tiom fidas je tio, ke ĉiuj versioj de artikoloj estas savitaj vikipedie, ke mi kompreneble ne savas ĉion paralele en mia privata komputilo.

Sincere, ThomasPusch 20:06, 2. Jan 2009 (UTC)

Tute alia temo...[redakti fonton]

En via babelo-projekta lingvokesto de tiu-ĉi diskutpaĝo la ligilo de la mallongigo "dsb" estas ruĝa - pro tio ke la ligo direktigas al neekzistanta paĝo "Malsupra Soraba lingvo", dum la ekzistanta paĝo ja nomiĝas "Malsuprasoraba lingvo". Konsiderante, ke vi tiom aktivas pri tiu lingvo, mi instigus vin ripari la miseton!

ThomasPusch 20:13, 2. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Thomas. Dankon pro via atentigo. Mi ĵus korektis ne nur la koncernatan ŝablonon, sed la tutan ŝablonaron. Kore --Tlustulimu 09:40, 3. Jan 2009 (UTC)

Junulara E-Semajno[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu, mi petas vin ankoraŭfoje turni atenton al la artikolo pri la Junulara E-Semajno, kie jam antaŭe vi reagis en la diskuto. Origine tiun artikolon verkis mi, kiel sperta vikipediisto petita de la organizantoj antaŭprepari ĝin kaj taŭgatempe envikipediigi. Sed post la malfeliĉa misa alinomo al Junulara Esperanto-Semajno de "WinstonSmith" nun mia aŭtoreco el la historio ne plu estas evidenta. Mi ne certas pri tio je kiuj ĉiuj teĥnikaj ebloj vi disponas, sed kiel unu eblan solvon mi vidas forigon de la nuna artikolo "Junulara E-Semajno", restarigon de la lasta valida stato de la nuntempa alidirektilos sub "Junulara Esperanto-Semajno" kaj sekvan (re)renomon de tiu artikolo al la ĝusta nomo "Junulara E-Semajno" - eĉ se tiel malaperos kelkaj poste faritaj redaktetoj far de anonimulo, kiuj tamen kompare kun la amplekso de la originala artikolo estas neglektendaj kaj povas esti refaritaj poste jam en la artikolo korektita. Nuntempa stato, kiam mia original-aŭtoreco estas kaŝata, malgajigas min. Mi antaŭdankas al vi pro ajna helpo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 19:27, 3. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Marek. Mi ĵus malfaris la superfluan unuan alinomadon. Tio estis iom truka, ĉar mi devis malfari la lastan, redirektigan redakton de la malĝuste titolita artikolo kaj poste alinomi ĝin al la ĝusta titolo. Nun viaj redaktoj reaperis ĉe "historio". Kore --Tlustulimu 21:08, 3. Jan 2009 (UTC)
(+) Ĉu mi forigu la 5 lastajn redaktojn el la "historio" de la artikolo, por eviti, ke iu denove alinomu al la malĝusta titolo trovante ĝin tie? Kore --Tlustulimu 21:12, 3. Jan 2009 (UTC)
Tlustulimu, multan dankon pro via rapida reago kaj bona laboro! La nunan situacion mi jam opinias kontentiga. Fakte, kreante la artikolon, mi planis ankaŭ krei kelkajn alidirektilojn, ia. ĝuste de Junulara Esperanto-Semajno, sed ŝajne mi dum la momento de enretigo forgesis pri tio, ĉar alie iu ne povus facile renomi la artikolon al tiu ĉi jam okuputa nomo (aŭ - eble mi tamen tiam kreis la artikolon kaj tial iu decidis translokigi la enhavon simple kopiante la tekston? - mi ne esploris tion). Ĉiukaze nun, kiam tie alidirektilo jam ekzistas, nur administranto povas laŭ ĝusta maniero (t.e. ne transkopiante la tutan tekston) alinomi la artikolon al la malĝusta nomo - kaj ni kredu, ke administrantoj tamen estas pli atentemaj kaj legas la artikolon - tiu cele mi nun aldonas en ĝin klarigon pri la nomo. Ankoraŭfoje dankon pro via asisto. Salutas Marek "Blahma" BLAHUŠ 12:50, 4. Jan 2009 (UTC)

Bonvolu alikategoriigi la ŝlositajn ŝablonojn {{Ŝablona dokumentada komenco}} kaj {{Ŝablona dokumentada fino}} el Kategorio:Vikipedio:Ŝablono por ŝablonoj per {{Porŝablona ŝablono}} al Kategorio:Vikipedio:Porŝablonaj ŝablonoj kaj poste la kategorion Kategorio:Vikipedio:Ŝablono por ŝablonoj forigi. --PAD 19:39, 3. Jan 2009 (UTC)

Saluton, PAD. Mi ĵus faris laŭ via peto, sed krome ankaŭ transmetis la intervikiajn ligilojn. Mi aldonis la ŝablonon {{Forigu}} al la malnova kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablono por ŝablonoj kaj aldonis ĝin al Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Kore --Tlustulimu 21:00, 3. Jan 2009 (UTC)

ŝ : Verkisto[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu, dankon por la plibeligo de tiu ĉi ŝablono kaj alia ŝablono kun la nomo Ŝanĝu ŝablonon. Kerio 15:11, 4. Jan 2009 (UTC)

Saluton Tlustulimu, ĉu vi hazarde ne scias pri ia libera ikono de konstruaĵo (eble domo, ruino, burgo, kastelo ks.), kiu estus adaptebla en supran strion de ŝablono {{Informkesto religia konstruaĵo}}? Se jes kaj se ĝi estus travidebla, ke ĝia uzo estu "universala" por "ĉiuj koloroj" aperantaj en la ŝablono, tio estus ankoraŭ pli bela. Kerio 16:25, 4. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Kerio. Bedaŭrinde mi ne konas tian bildeton. Kaj mi jam serĉis antaŭ kelkaj monatoj en la Komunejo bildeton por konstruaĵoj, sed ne trovis ion taŭgan. Kore --Tlustulimu 19:13, 4. Jan 2009 (UTC)

wysokosć=3.2em[redakti fonton]

Ĉe hsb:Předłoha:Rodoštom_čłowjestwa, mi provis ŝanĝi la altecon. La linio ne plu estas rompita en iu ekrangrandeco, sed se vi zomas/malzomas la linio povas aperi en du nesinsekvaj pecoj. Fakte la branĉoj de la arvo estas vidigitaj tabelĉelrandoj. En tiu kazo la du strekeroj apartenas al du sendependaj tabeloj: estas do ne certe ke ili estu sinsekvaj. AL @ 16:43, 5. Jan 2009 (UTC)

vikiprojekto:aŭtovojo kaj ŝoseoj[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi povus rilati al miaj proponoj en diskuta paĝo de vikiprojekto:aŭtovojo kaj ŝoseoj. La proponoj kaŭzas efikajn modifojn, do mi ne volus mem decidi kaj poste reveni al malnovaj versioj de paĝoj se modifoj ne estus tro bone farita aŭ ial alia. --Arkadiusz Zychewicz 22:48, 5. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Arkadiusz. Mi posttagmeze okupiĝos pri tio, ĉar nun jam estas tre nokta tempo. Bonan nokton. --Tlustulimu 23:40, 5. Jan 2009 (UTC)

Saluton, vi jam rimarkis la enkondukon de la ŝablono, antaŭ ol mi sciigis al vi pri tio. ;) Ĉiukaze ne temis pri malfacila tasko, {{ŝanĝu ŝablonon}} ŝajnas esti sufiĉe bone verkita kaj adaptebla! Ĝis, --WinstonSmith 21:41, 9. Jan 2009 (UTC)

Strange ke vi anstataŭis la lingvan redakteblan (SVG) mapon kiun mi kreis per iu miksa politika/lingva neredaktebla (PNG), kie eltrovo de lingvoj postulas klopodon rekoni kolorojn (ĉu vi bone vidas kie estas la kaŝuba ? ). Kiam temas pri lingvoj nomo de ŝtatoj ŝajnas al mi superflua kaj konfuziga: mi opinias pli trafe fokusiĝi sur la lingvoj. AL @ 23:45, 13. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Arno. Vi ja povas malfari mian ŝanĝon, se vi pensas, ke la antaŭa bildo estas pli bona. Kore --Tlustulimu 13:55, 17. Jan 2009 (UTC)

Situo sur mapo Usono[redakti fonton]

Kara René,

mi hodiaŭ volis unuafoje uzi la ŝablonon "Situo sur mapo Usono", sed faras iun eraron, kaj ne scias kiun. Tial mi ne savis la koncernan paĝon en la "vera" vikipedio, sed sub la adreso vikipediisto:ThomasPusch/Nacia Parko Kanjono Bryce. Ĉu vi povus rigardi ĝin kaj eble havi saĝan ideon, kie situas la miso?

ThomasPusch 21:26, 14. Jan 2009 (UTC)

PS: La informkesto dekstra estas iom improvizita, sed mi ne volis konstrui respektive adapti gigantan ĝeneralan informkeston "nacia parko" nur por unu sola artikolo. Ankaŭ pri tiu kesto mi tamen ĝis nun ne plene kontentas. Aparte interesus min, ĉu vi havus ideon, kiel sen granda laboro malgrasigi la bildosubskribojn al normala teksta dezajno. Pardonu se mi ĝenas per ne-mem-finpripensita paĝo, sed mi ĵus havas malmultan tempon ĉe la hejma komputilo, sed ŝatus havi pli-malpli kontentigan artikolon pri la temo, antaŭ ol la vikipedia komunejo aperigas "bildon de la tago" pri la nacia parko la 17-an de januaro, kaj bonus tiam havi esperantlingvan artikolon pri ĝi.

Saluton, Thomas. Mi ĵus korektis eraron en {{Situo sur mapo Usono}}, kiu kaŭzis la fuŝon en vikipediisto:ThomasPusch/Nacia Parko Kanjono Bryce. Krome mi ŝanĝis la formatigon de la informkesto en via artikolo, tiel ke ĝi nun uzas la CSS-klasojn por informkestoj. Mi ankaŭ cerbumas pri la aspekto de la bildaj subtekstoj. Kore --Tlustulimu 11:09, 15. Jan 2009 (UTC)

Ŝablono:Ekzistas kategorio[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu, mi ne volas ĝeni vin kaj ŝteli vian raran liberan tempon por Vikipedio en Esperanto, sed ĉu vi povus iom rigardi kaj korekti la ŝablonon {{Ekzistas kategorio}}. Mi vidis ĝin ie, sed mi ne povas rememori kie kaj kiel ĝi nomiĝas. Se vi opinias ĝin senutila, trankvile forigu ĝin. Kerio 17:53, 15. Jan 2009 (UTC)

Bildo de la tago laŭ monato/dokumentado[redakti fonton]

{{Bildo de la tago laŭ monato/dokumentado}} estis pretigata por esti uzata en subpaĝoj. Mi ne rimarkis ke ĝi fuŝiĝis kiam rigardata el {{Bildo de la tago laŭ monato}}. Mi faris aranĝeton por ripari tion. cetere vi ne respondis main antaŭ komenton #Slava lingvaro AL @ 12:51, 17. Jan 2009 (UTC)

Viaj proponoj en {{Ŝablona dokumentada fino/provejo}} kaj {{Dok/provejo}} ŝajnas al mi bonaj. Vi povas kuraĝe enmeti ilin en la uzatajn ŝablonojn. Nur estu bone antaŭe krei Vikipedio:Provejo_de_Ŝablono, kaj sindevigi atenti pri Vikipedia diskuto:Vikiprojekto Ŝablono por kontroli ĉu iuj tie faras demandojn kaj rapide respondi ilin. AL @ 16:56, 18. Jan 2009 (UTC)AL @ 16:56, 18. Jan 2009 (UTC)

Refoje tre interesan plibonigon vi proponas. Mi plurfoje verkis unu dokumentadon por aro da ŝablonoj kaj pli malpli lerte elturniĝis por ke tio bone kunfunkciu. Mi scivolas pri via solvo. AL @ 21:14, 20. Jan 2009 (UTC)

alia koloro[redakti fonton]

Ĉu eblus elekti alian koloron por {{Informkesto politikisto}} en la supran strion kun la nomo de politikisto, ke tiu koloro estu alia ol la sekcioj kun la funkcioj de politikisto? Kerio 18:57, 21. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Kerio. Kiun koloron vi proponas? Mi ja metis ĝin, por ke la fona bildeto estu iom videbla, ĉar sen fona koloro la bildeto restas nevidebla. Kore --Tlustulimu 19:01, 21. Jan 2009 (UTC)

Mi scivolas pri praktikaj utiligoj de {{Pluraj bildoj}}. Estus bone pliesperantigi la parametrojn (horizontala, vertikala). AL @ 21:57, 21. Jan 2009 (UTC)

Argadora kalendaro[redakti fonton]

La redaktinto estas Argador mem. Li retmesaĝis al mi private klarigante ke li evoluigis sian kalendaroprojekton. Cetere lia lingvaĵo estas kontrolenda, ĉar inventinto de nova planlingvo, li ne perfekte regas Esperanton. Mi tuje respondas al vi, sed ne jam kontrolis la artikolon nek finlegis la longan retmesaĝon. AL @ 19:44, 30. Jan 2009 (UTC)

Dankon pro via helpo. Mi ankoraŭ iras iomete blinde.--Iksosorbo 17:14, 1. Feb 2009 (UTC)

Ŝablono:Dialogoj de Platono[redakti fonton]

Saluton. Tlustulimu. Jes, helpu min. Mi ne scias se mi povas respondi vin tie ĉi aŭ en mia paĝo. Kore.--Iksosorbo 17:59, 1. Feb 2009 (UTC)

Universala informkesto[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu, mi komencis krei specialan ŝablonon por pluraj profesioj, kie la indikoj estus aperataj nur tiam, kiam ili estus skribitaj. Ĉiuj devas esti kaŝeblaj krom kelkaj bazaj parametroj kaj eĉ tiuj estas kaŝeblaj, se ili ne estas konataj aŭ skribitaj. Bedaŭrinde mi havas kelkajn problemojn. Unue, mi ne scias, ĉu mi ie eraras aŭ ĉu oni devas redakti ie alie ekster vikipedia spaco, ĉar kiam mi enmetos duan kaj pluan ŝablonon, tiu saltos aŭ ekster la ĉefa ŝablono aŭ ĝi faros ian alian nedeziratan ŝanĝon kaj aspekton (ŝanĝiĝas larĝecoj, unu ŝablono estas "enŝablonigita" en la alian ks.). Pri kio temas, vi povas vidi en ŝablono {{Informkesto universala}}. Mi lasis tie ambaŭ versiojn. La supra povus esti fina aspekto kun funkciantaj kaŝeblaj ŝablonoj kaj eĉ iuj enhavas kaŝeblajn elementojn en si - ĉe politikisto, kiam ĉiu politika oficejo estas kaŝebla kaj ĉe aktoro, kie kaŝeblaj estas la premioj. Due, aperas kelkfoje ŝablono {{redaktata}}, eĉ kiam ĝi ne estas tiomfoje skribita. Ĉu vi povus helpi? Se jes, ignoru la ŝablonon Redaktata. Simple, kiu parametro estos skribita, tiu montriĝos en la ŝablono eĉ kun la kolora aspekto. Kerio 11:12, 5. Feb 2009 (UTC)

Saluton, Kerio. Mi jam vidis, ke la ŝablono {{Informkesto universala}} ankoraŭ havas iujn problemojn. Sed mi povos nur okupiĝi pri tio morgaŭ posttagmeze. Mi jam korektis la problemeton pri {{Redaktata}}. Kore --Tlustulimu 11:44, 5. Feb 2009 (UTC)
Por pli bone kompreni, kion mi celis: Mi ĉerpis indikojn el kvin ŝablonoj, kiuj estas indikitaj en la universala ŝablono kaj poste mia ideo estis unuecigi ilin en unu ŝablono, sed tiel, ke ĉio estu kaŝebla. Nekaŝeblaj estus nur bazaj indikoj viditaj sub bildo de persono. Ĉar povas ekzisti liberaj dosieroj de unu kaj la sama persono el diversaj tempoj (civila, soldata, filma, kantista ktp.), necesus distingi inter ili en la parametroj -vd. uzon en la ŝablono. Parte mi ĉerpis el {{Informkesto reganto}}, kien mi aldonis nunajn kaŝeblajn elementojn, parte el {{Informkesto ĉeĥaj intermilitaj fortikaĵoj}} ankaŭ farita de mi kaj enhavanta kaŝeblajn parametrojn. Sed bedaŭrinde nun haltigis min neebleco funkciigi kelkajn ŝablonojn en unu ĉefa ŝablono aŭ pro mia eraro aŭ pro nekapableco de sistemo montri senerare ilin tiel. Dankon por via laboro. Kerio 12:49, 5. Feb 2009 (UTC)
Mi aldonis unu parametron al la bazaj informoj kaj la larĝeco de ĉiuj kaŝeblaj strioj tuj ŝanĝiĝis. Komparu la paĝon de ŝablono kun mia paĝo, kie mi dumtempe enmetis la ŝablonon kun unu aldonita parametro. Bonvolu kompari ankaŭ kun tiu ĉi paĝo. Ĉu la larĝeco de ŝablonoj estas korektenda ie alie? Dankon. Kerio 16:12, 5. Feb 2009 (UTC)
Saluton Tlustulimu, mi iel tiel preparis la ŝablonon por enmeti ĝin en paĝojn. Necesas ankoraŭ fari jenon: ĉu eblus kaŝi la kolorajn kaŝeblajn striojn, ke ili aperus nur tiam, kiam estus aldonita profesio? Ĉiokaze do profesioj politikisto, aktoro, kantisto, soldato aŭ modelo (modelino). Io simila kiel {{#if: . Per aliaj vortoj: Se estos skribita profesio politikisto, poste aperos la kaŝebla strio pri la politikisto, se estos skribita profesio aktoro, poste aperos la kaŝebla strio kun la ceteraj informoj pri la aktoro kaj tiel plu. Necesus do kaŝebligi ĉiujn striojn, kiuj aperus nur en certaj kazoj. Bv vidi Kemal Atatürk. Se tio eblus fari, ĉu vi trovus iom da tempo kaj povus fari tion? Kerio 20:57, 8. Feb 2009 (UTC)
Saluton, Kerio. Ĉu vi povus por ĉiu unuopa profesio eble krei subŝablonojn, se eblas? Sed mi momente ne povas multe helpi, ĉar mi baldaŭ devas elretiĝi pro naskiĝtago de unu el miaj nevoj. Kore --Tlustulimu 14:00, 9. Feb 2009 (UTC)

Situo sur mapo[redakti fonton]

Kara René,

ĉu vi povus klarigi, kion mi misfaras en la uzo de la ŝablono "Situo sur mapo Orienta Timoro" en la artikolo Tasitolu?

Sincere,

ThomasPusch 20:13, 6. Feb 2009 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi ĵus korektis tion. Kelkaj parametroj estis malĝustaj. Krome mi ŝanĝis la koordinatojn en {{Situo sur mapo Orienta Timoro}} laŭ la angla ŝablono, ĉar ĝi enhavas la saman mapon. Kore --Tlustulimu 13:07, 7. Feb 2009 (UTC)

Dosiero:Yıldız İbrahimova.jpg[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu, mi ricevis vian mesaĝon, mi aldonis ŝablonon kaj fonton, sed kie estas la dosiero? Zuazua 14:49, 21. Feb 2009 (UTC)

Saluton, Zuazua. Alia administranto intertempe forigis la bildon pro mankanta licencinformo. Vi ja povas demandi Vikipediisto:Yekrats, ĉu li eble povus malfari la forigon. Tiam vi povus realdoni viajn informojn. Kore --Tlustulimu 15:20, 21. Feb 2009 (UTC)

Situo sur mapo/+[redakti fonton]

Ĉe {{Situo sur mapo/+}} estas kelkaj plibonigendaĵoj : ĉe LAMA la marko parte kaŝas la vorton Neubrandenburg (kiam pozicio estas left kaj la vorto iom longa ). Iuj subŝablonoj havas anglajn nomojn. Ie aperas ligilo al soraba paĝo : DMS. Cetere gratulojn pro la antaŭvideble utila nova ŝablono. AL @ 20:52, 21. Feb 2009 (UTC)

  1. Ŝablono:Coordinate to DMS for maps
  2. Ŝablono:CoordinateLAT
  3. Ŝablono:CoordinateLINK
  4. Ŝablono:CoordinateLONG
  5. Ŝablono:CoordinateRR DEFAULT
  6. Ŝablono:ParmPart
Saluton, Arno. Mi ne esperantigis la helpajn ŝablonojn, ĉar ili ne rekte estas uzeblaj kaj uzataj. Krome mi iom korektis la pozicion en la artikoleto LAMA kaj la soraban strangaĵon kun DMS. Kaj mi jam aldonis la ŝablonon {{Situo sur mapo/+}} al plia artikolo, nome Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo. Kore --Tlustulimu 21:10, 21. Feb 2009 (UTC)

Vikifontaro[redakti fonton]

Kopiita parto de mia kontribuo al Vikipediista diskuto:ArnoLagrange#Expansion depth limit exceeded (mi volas demandi ankaŭ pri via opinio tiukoncerne):

Mi volis aludi ankoraŭ la problemon kun la Esperanta Vikifontaro, ĉar estus bone povi en la ŝablono krei ligilojn en Vikifontaron. Ĉu vi konsideras la ideon krei apartan Esperantan projekton nereala? Mi ja bone scias, ke la paĝaro estus preskaŭ morta, same kiel Vikivortaro, ĉar ni estas malmultaj kaj ne havas tempon. Tamen fojfoje iu kontribuas en la Esperantan sekcion de la nuna komuna Vikifontaro kaj ju malpli frue oni la apartan projekton kreos, des pli multe da laboro bezonatos por transŝovi la tekstojn. Krome, iuj kontribuaĵoj sence apartenantaj tien troviĝas nun en la Vikilibroj. Al la ligiloj, estas nun neeble en ŝablono krei ligilojn ne nur al la Esperanta, sed ĝenerale al ĉiuj Vikifontaroj, ĉar necesas eluzi la formon [[:s:eo:Artikolonomo]], por ke uzantoj kiel parametron povu uzi parametro=eo:Artikolonomo, parametro=cs:Jméno_článku ktp. Mi konsideras malfeliĉa, se oni devus tien skribi ekz. parametro=:eo:s:Artikolonomo ks. Kion vi pensas pri tio? Danke ekz. nian nunan mortan Vikivortaron eblas tiutipajn ligilojn al Vikivortaroj krei. --Petrus Adamus 14:43, 1. Mar 2009 (UTC) --Petrus Adamus 20:24, 2. Mar 2009 (UTC)
Saluton, Petrus. Mi okupiĝos pri tio post la 6-a de marto, ĉar mi momente ne estas hejme kaj malpli ofte estos ĉi tie. Kore --Tlustulimu 17:47, 3. Mar 2009 (UTC)

Ŝablono:Painting[redakti fonton]

La kialo estas simpla: se povas ekzisti ĉi tie anglaj parametroj en {{Taksonomio}}, povas trankvile ekzisti ĉi tie ankaŭ {{Painting}}, kiu estas farita laŭ tiu ĉi paĝo. Pri alia ŝablono {{Informkesto pentraĵo}} mi ne sciis, kaj kiam mi rigardis ĝin, ĉu ĝi ne estas kreita por pentraĵoj lokigitaj en artikoloj (same kiel ceteraj informkestoj) kaj ne por licenco? Kerio 20:52, 11. Mar 2009 (UTC)

Vidu ekz. al Dosiero:Henri de Toulouse-Lautrec 064.jpg. Tie ĝi estas lokigita. Kerio 20:55, 11. Mar 2009 (UTC)

Ne pardoninde ;-)[redakti fonton]

Ne pardoninde, kara. Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras! --PaulP - Disk. 10:23, 22. Mar 2009 (UTC)

Via rapideco estas admirinda[redakti fonton]

Via rapideco redakti ĵus alŝutitajn dosierojn kun mankantaj ŝablonoj pri licenco estas admirinda. Eble vi kapablus redakti alŝutotajn dosierojn de aliaj vikipediistoj! Kerio 18:20, 22. Mar 2009 (UTC)

Navigejo[redakti fonton]

Saluton kolego! Jes, ankaŭ mi sentas la bezonon krei propran superrigardon pri regularoj, ŝablonoj kiujn mi ofte uzas (sed kies sintakso mi ĉiam forgesas) ktp ktp. Via navigilo ŝajne estas praktika kaj bela kaj mi volonte uzos ĝin. Spertulon pri kreado de ŝablonoj mi tamen ankoraŭ ne estas, kaj do mi ne povas proponi helpon ĉi-rilate. Amike. --PaulP - Disk. 18:05, 29. Mar 2009 (UTC)

Jes, tiu ŝablono {{Nawigacija za wužiwarja2}} ŝajnas al mi aparte bela kaj praktika. Estus bele, se vi povus krei similan kaj publikigi ĝin en nia Vikipedio!

Dankon por la rimarko, mi interrompis la fotadon ĉ. 1 jaron, ĉar ĉe la elŝutado okazis problemoj. Ĵus mi faris denove, kaj mi petis helpon de Yeakrits. Vi tute pravas, miaj malnovaj fotoj estas sen indikoj de gravaĵoj, nun mi ne scias, kion fari. --Crosstor 10:23, 6. Apr 2009 (UTC)

Salut! Mia hieraŭa foto jam videblas ĉe Tibor Sekelj eble tio estas bona. Nun mi volas elŝuti similan pri Winnie-La-Pu. Ĵus mi faris "informo por dosiero" poste mi serĉas vojon al "koverto de libro". Do mi volas ŝuti mian foton, se sukcesos. Sinc. Crosstor.

Pri ŝablonoj kaj dosieroj[redakti fonton]

Saluton, Tlustulimu kaj dankon. Mi estas mallerta por uzado de ŝablonoj kaj uzas ilin rekte el la angla vikipedio. Mi komprenas ke ne estas samaj. Tamen mi ne komprenas kiam mi devas uzi kiun. Ekzemple de la listo ĉe mi komprenas nur tiun de Bildo malnova kaj tiun de Propra verko, kiun mi foje uzas. Ĉu oni povas legi ie kion signifas tiuj ŝablonoj kaj kial uzi ilin?--kani 17:53, 7. Apr 2009 (UTC)