Uzanto-Diskuto:TwizPlots

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, TwizPlots!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  RG72 (diskuto) 03:44, 8 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Mequinenza[redakti fonton]

Saluton kaj gratulon. Vi kuraĝis prilabori longajn artikolojn kiel Kastelo de Mequinenza. Tamen mi rekomendus mallongigi la artikolojn ĝis vi povos certigi pli ĝustan lingvonivelon. Mi korektis tiun artikolon kaj mi devis uzi tro multan tempon por korekti tion. Ekzemple restis multaj vortoj rekte en la hispana (confluencia, diezmo, polvorines ktp.). Mi rekomendus simple forigi partojn kiujn vi ne scias traduki. Krome vi restas iom gluita al la hispana lingvo aŭ kulturo. Foje ne sufiĉas ŝanĝi vortojn: derechos ne estas dekstraj, sed rajtoj, real en tiu kunteksto ne estas reala, sed reĝa ktp. Nun mi devos rezervi tempon por la artikolo Mequinenza. Mi pardonpetas pro indiki tiom da eraroj, sed la bona afero estas la lernaĵo: ju malpli da etendo, des pli bone. Amike kaj je via helpo kaj je via dispono.--kani (diskuto) 21:24, 14 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Mekinenza[redakti fonton]

Kiel mi jam diris, korekti viajn nepoluritajn artikolojn estas tro peniga laboro. Tiel mi kaŝis, ne forviŝis, la parton de la artikolo Mequinenza nekorektita de mi. Vi povas iom post iom klopodi fari ties korekton. Estas tio aŭ peti la forbaron. Korekti tiom longan artikolon estas troa laboro por mi.--kani (diskuto) 23:45, 14 dec. 2020 (UTC)[Respondi]