Uzanto-Diskuto:Yekrats/Arkivo 1

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvenon![redakti fonton]

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Yekrats/Arkivo 1!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Arno Lagrange 17:31, 2. Mar 2004 (UTC) kaj gratulas pro la unua kontribuo kiu aspektas tute bonkvalita.


Aldonante informojn en la pritagaj paĝoj, ĉu vi bonvolos ankaŭ tie enmeti {{msg:monato}} kaj {{msg:lakoncernamonato}} ? (Vidu ekzemple 1-a de januaro. Dankas Arno Lagrange 10:11, 12. Mar 2004 (UTC)


Kara, bonvolu ne danki, ni nur kunlaboras por plibonigo de la vikipedio : vi aldonis iom da enteno, mi iom vikiigis (ligadis, konformis al vikia stilo) kaj iom lingve korektis. Aliaj kunlaborantoj certe estonte plibonigos tiun laboron kiun vi kaj mi post vi ekis. Tamen mi aprezas ke estu iom da kunlaboro. Mi foje havas la impreson ke ĉiu iom izole laboradas sen ke estu reciproka atento. Mi preferas kiam estas iom da dialogo :-) Mi do dankas vin pro via simpatia mesaĝo. Arno Lagrange 17:30, 17. Mar 2004 (UTC)


Mi gratulas vin pro via konstanta zorgado de la aktualaĵoj : vi tiel aldonas pluson al nia esperanta vikipedio en kiu tiu rubriko estis ĝis nun tute neglektata. Cetere mi permesas al mi atentigi vin pri iaj lingvaj eraroj, kiujn vi iom ofte faras precipe ĉirkaŭ vorteroj kiaj "ig" "iĝ" "it" "int" "at" kaj uzo de "per". Ekzemple ĉi matene mi korektis en la artikolo pri Mordechai VANUNU "kaptiĝis per" al "estis kaptita de". "kaptiĝis" ne estas tute erara, sed pli ĝusta tamen estas "estis kaptita" . "per" estas uzata por iloj (mi najlas per martelo) neniam por aganto. tiukaze "de" estas nepre uzenda (ankaŭ estas ebleco uzi la diskutatan "far"). Multajn korektojn faris Vikipediisto:193.229.86.41 (anonima sed bona reganto de la lingvo) en Aktualaĵoj Bonvolu atenti pri tiuj korektoj kaj el tio plibonigi vian regon de la lingvo. Mi esperas ke vi ne spitiĝos de tiuj miaj rimarkoj. Ĉiel ajn en vikio eraroj neniam gravas ĉar ili ĉiam estas korekteblaj. Tamen mi esperas ke ni ĉiuj strebu al plej bonkvalita projekto. Plej sincere Arno Lagrange 06:13, 20. Apr

2004 (UTC)

Dankon pro la helpema konsilo. Mi penos esti pli zorgema! Mi certe volas bonkvalitan vikipedion. Tamen, iufoje, la ĝusta elekto de prepozicio, participo, aŭ -ig-/-iĝi- verbo tute evitas min! Mi esperas, ke mi pliboniĝos, tiel mi kontinuos skribi kaj legi. Mia celo ankaŭ estas bonkvalita, leginda vikipedio. --Yekrats 11:21, 20. Apr 2004 (UTC)

Ĉiaokaze ĉiam, kiam mi provas varbi pliajn kulaborantoj (sensukcese  ! ...) mi diras, ke multaj manieroj helpi estas, inter ili sisteme relegi la jam faritajn artikolojn por korekti la tajp- gramatik- aŭ vortar- eraĵojn aŭ malglataĵojn. Sed - denove - ni ne estas sufiĉe multnombraj.(Eliott)

Kategorioj[redakti fonton]

Estimata ! Mi rimarkis ke vi nun enmetas {{UsonajShtatoj}} en la koncernajn paĝojn. Ĉu vi bonvolus samtempe krei Kategorion : [[Kategorio:Usonaj ŝtatoj]] vidu ekzemple : en:Category:Political_divisions_of_the_United_States kaj Vaŝingtono.

Dankas pro via kunlaboremo Arno Lagrange  15:27, 16. Jun 2004 (UTC)

Urbo (Regiono)[redakti fonton]

Malgraŭ la kutimo de la anglalingva vikipedio, ni ne skribas titolojn "Urbo, Regiono" sed "Urbo (Regiono)". Tio ebligas ke [[Urbo (Regiono)|]] aperu Urbo anstataŭ [[Urbo, Regiono|Urbo]]. Vidu Vikipedio:Nomoj_de_titoloj#Kiam_titoloj_.22kolizias.22.

Pri ligiloj mult- kaj ununombraj[redakti fonton]

Saluton, Yekrats!

Mi ĵus vidis ke vi kreis iujn artikolojn kun multnombra titolo, kiuj alidirektas al la ununombra artikolo. Ĉi-tio kutime ne necesas, ĉar oni povas facile al ili ligi jene: [[Satelito]]j. Nature, tiu ankaŭ uzeblas por akuzativo ktp. Amike, --Schuetzm 16:36, 15. Sep 2004 (UTC)

Dankon por atento ĉe gravito. vikipediisto:razilklingo

Gratulegon pro la plibonigo de la aspekto de Ŝablono:Kunprojektoj Arno Lagrange  15:21, 20. Nov 2004 (UTC)

Lastaj ŝanĝoj[redakti fonton]

Lastaj ŝanĝoj estas ja eldoneblaj Arno Lagrange  21:48, 2. Dec 2004 (UTC)

Vi povas redakti: Vikipedio:Recentchanges RK

Temas simple pri la ligilo " [redaktu ĉi tiun paĝon (http://eo.wikipedia.org/w/wiki.phtml?title=Vikipedio:Recentchanges&action=edit)]" kiu aperas fine de la kapo de la paĝo "Lastaj ŝanĝoj". Arno Lagrange  12:51, 3. Dec 2004 (UTC)

Via demando pri la helpo de roboto[redakti fonton]

  1. povas ekzisti titoloj, kiuj ne ligas al ajna lingvo;
  2. povas ekzisti aro da titoloj en Vikipediaro kun ambiguaj ligoj.
  • Tio ne estas pri kio vi demandis sed nur komenco. Se estonte ekzistas temoj kies titolojn vi ŝatas kunligi bv. mem faru la listo(j)n. Ĝis baldaŭ! Amike Gangleri | Dh | D 22:13, 19. Feb 2005 (UTC)
  • Saluton Yekrats, en:User:GangleriBot/InterWiki/ambiguities 01 enhavas pli da utiligendajn detalojn. La ĉefaj problemoj rilatas al "forkoj". fr:Tantale estas forko, fr:Tantale (chimie) estas la metalo. Oni devas ĝustigi ĉiujn ligojn, ne nur tio el eo:. Alikaze la roboto ne povas kunligi ĉion. Mi nun bezonas paŭzon. Amike! Gangleri | Dh | D 18:45, 23. Feb 2005 (UTC)

prononco[redakti fonton]

Salut, kiel mi devas elparoli vian kromnomon Yekrats? Mi ĝis nun eldiris (en mem) Jekrac! Ĉu estus pli ĝuste Jikrac? Narvalo 06:49, 28. Apr 2005 (UTC)

Jes, mi prononas ĝin kiel "Jikrac" aŭ "Jekrac". Simple, la kromnomo estas mia familia nomo literumita inverse. --Yekrats 11:03, 28. Apr 2005 (UTC)

Bone, ke vi volas plibonigi vian lingvaĵon. Sed (mia humila konsilo) prefere vi plurfoje legu viajn kontribuojn kaj/aŭ "korektojn" antaŭ ol envikiigi ilin. Tiel ne necesos, ke iu alia devu korekti ilin. Sur via propra prezentpaĝo, bv ŝanĝi "pengvina" al "pingvena". Amike*, jc (* Skribitaj rettekstoj povas pensigi pri tono aroganta aŭ skolda; tute ne temas pri tio ĉi-kaze)

Nedankinde! Kion signifas "akk"? Cetere, "kontinui" signifas "esti kontinua, sen(inter)rompa"; prefere do diru "daŭrigos plibonigi", "pluos plibonigi" aŭ, tutsimple, "plu plibonigos". Amike, jc


Rano por la sekva semajno? Ankaŭ aperigu sur la paĝo de lastaj sanĝoj, ĉar multaj plej ofte vizitas nur tion. Kial vi elektis tian fakan temon? Narvalo 16:26, 27. Maj 2005 (UTC)

Ŝablono[redakti fonton]

Mi iomete eksperimentis. Bonvolu rigardi sub AlabamoAlasko. Salutas Mo

Mi nun estas verkante kaj plibonigante la artikolon pri heliko. Tial mi tuj forviŝis vian ŝablonindikon... Nun jam estas signifanta ĝermo ;).

Dankon pro via atenteco.

LaPingvino 19:27, 24. Jun 2005 (UTC)

Ĝermetoj[redakti fonton]

Kara Yekrats

La "regulo" pri ĝermoj vere estas nur persona interkonsento inter mi mem, Montanesko kaj Razilklingon vi povos vidi tion en arkivoj de Babilejo. Montanesko proponis la "leĝon" de tri frazoj kaj Razilklingo la "leĝon" pri ekstera ligo. Ni ne konsentas kun fina redaktado de l' regulo ke diras "tri frazoj KAJ unu ekstera ligo", mi pensas ke ni interkonsentis "tri frazoj AŬ unu ekstera ligo", ni interkonsentis ankaŭ prazon kaj ke kelkfoje, la cirkonstancoj povas nuligi la "regulon". Fine, kiel tiu estas persona interkonsento, nur Montanesko kaj Razilklingo povas postuli de mi plenigon de regulo, se vi volas aliĝi al nia akordo, vi estas bonvena de mia parto, sed memoru ke aliaj redaktantoj ne estas devigataj de tiu regulo. Roberto 21:37, 24. Jun 2005 (UTC)


ĉe Ken LIVINGSTONE Narvalo 7. Jul 2005 15:47 (UTC)

Saluton, ekde hodiaŭ vespere mi forestos du semajnojn. Mi petas vin - se vi laboras en la sekvaj du semajnoj - noti la vandalismojn aŭ unufrazaĵojn. Amike Narvalo

Antaŭdankon, kaj mi proponas al vi anonci sin por administrantiĝo. Kvankam ekzistas 5-6 administrantoj ĉi tie, fakte nur mi laboras el ili (tio estas kekfoje laciga). Vi ŝajnas esti same obstina vikipediemulo kiel mi.:) Narvalo 11:08, 22. Jul 2005 (UTC)

tie ĉi vi povas sin meldi

Saluton!

Mi ĵus rigardis vian redaktadon de mia Esperanta versio de la artikolo pri COBOL. Pri unu el viaj ŝanĝoj mi malkonsentas: se mi skribis "[[jaro 2000]]" kaj ne "jaro [[2000]]", tio estis por resendi al (eble ne ankoraŭ verkita) artikolo pri la problemo de la jaro 2000 (ĉe komputilaj programoj), ne al ĝenerala ĉirkaŭrigardo de ĉio okazinta en tiu jaro. Eble ni serĉu pli bonan finredakton. -- Tonymec 04:53, 30. Jul 2005 (UTC)

Subteno por malgrandaj vikioj[redakti fonton]

Saluton Yekrats! Esperante je via konsento mi kopiis vian respondon al Mister Troll al meta-wiki-diskutpaĝo kie temas pri propono de kriterioj pri forigo de vikioj. Neniu tie proponis forigi nian vikipedion, sed per nia voĉo ni povas subteni malgrandajn resp. komencantajn vikiojn, kaj samtempe iomete informi pri Esperanto. Kie mi skribis ion nekompreneblan aŭ tre stultajn erarojn, korektu mian respondon se vi volas.--Mo

Dankon! Mo


Salut, mi kreis Listo de interesaj aŭ nekutimaj loknomoj kaj mi petas tralegi la anglajn nomojn, kiuj estas fakte interesaj tie (dum redakto vi povas legi ilin) en signifo. Ekz. Accident aŭ Advance mi ne trovas tro interesa, stranga afero por aperigi en nia listo. Bonvolu kuraĝe fortsreki la superfluajn. Razilklingo 14:07, 10. Aŭg 2005 (UTC)


"Twenty million people are starving. Whatever their politics, they shall be fed!" Dudek 20 milionoj da homoj malsatmizeras. Kio ajn politiko estas, kiu (shall be fed (Kiel vi tradukus?)Narvalo 12:52, 12. Aŭg 2005 (UTC)

to feed, fed, fed: nutri. They shall be fed = ili estos/estu nutrataj/nutritaj. Cetere: "Whatever their politics" = kia ajn ilia politiko estas/estus, ... -- Tonymec 09:22, 13. Aŭg 2005 (UTC)

Mi sendas al vi dankojn por [1] Petro 13. Sep. 2005 12:54 (UTC)


Ĉu ankaŭ ĉe vi estas tre malrapida la sistemo? Narvalo 13:31, 20. Sep 2005 (UTC)

Vi ŝanĝis bildo en Sitedoj. Unu texto en kadro estas Sitta canadensis (en: Red brested Nuthatch) kaj alia estas Korsika sito (Sitta whiteheadi). ie estas eraro. Bonvolu korekti. Bildo estas belega. Dankon Erinaceto


Mi volas krei artikoleton pri marĉa herbotufo (mia elpensaĵo por en:Tussock). Ĉu estas Tussock kunmetita vorto? Ĉu ĝi signifas ion? Narvalo 13:30, 26. Sep 2005 (UTC)

Jetio kaj neĝhomo[redakti fonton]

Saluton Yekrats, ĉu ne estus pli bone fari mallongan artikolon pri neĝviro, tien meti apartigilon al neĝhomo kaj jetio? Ankaŭ jetio estas nomata neĝviro. Mi volis fari tion, sed mi rimarkis, ke vi jam movis tien la nomon pri abomena neĝhomo. Vikipedie restas Petro 30. Sep. 2005 07:18 (UTC)

Esperantigo[redakti fonton]

Vikipediistoj Slavik, Roberto, Narvalo,Vik Reykja, Bab, Lingvano, Petro kaj Le Hibou, post diskuto, REKOMENDAS:

a) Ne ŝanĝi regulojn pri nomoj de titoloj kiuj aperas en Vikipedio:Nomoj de titoloj, malgraŭ rekomendi ĝian pliprecizigadon, ĉefe pri prononchelpo kaj transalfabetigaj sistemoj; tio signifas, inter alie:

  1. Kiel ĝenerala regulo ne esperantigi proprajn nomojn; ĉiuj nomoj troviĝu je la originala formo, kun alidirektiloj el la eventualaj esperantigoj;
  2. Escepte al antaŭa regulo, esperantigu nomojn de landoj, subŝtatoj, historiaj regionoj kaj metropoloj (grandaj urboj) kiuj kutime estas esperantigataj. Ili troviĝu je la koncernaj titoloj, kun alidirektilo el la originala nomo.
  3. Nepre klopodi klarigi per esperanta alfabeto (aŭ ankaŭ IFA-alfabeto) la prononcon de nomoj kiuj aperas nacilingve;

b) Se iam nomo estis esperantigita, ĉefe en publikaĵoj, dum kongresoj aŭ de especifaj grupoj:

  1. Klarigi tion per noto kiel ekzemple en artikolo pri Braziljo.


Kara Yekrats,[redakti fonton]

Kion signifas la slango ghey, rilate al Eo? Narvalo 08:34, 20. Nov 2005 (UTC)

Yekrats, dankon ankaŭ al vi por la forigo de artikolo pri la konflikto. Miaopinie tiaj artikoloj apartenas ien en ĵurnalan presaron vendata surstrate kaj ne en enciklopedion. Salutas vin kaj vikie restas Petro 23. Nov. 2005 07:03 (UTC)

Interwiki Link Checker[redakti fonton]

Hi ! I added esperato to my tool. Now i need to find a page in the esperanto-Wiki where i can announce my Bot for votting the interwiki. I dont speek the langauges but perhaps you can tell me the page to announce and make the request. Or you can ask teh communty. de:Benutzer:Flacus

La 30.000 artikolo[redakti fonton]

Yekrats, mi iomete korektis la anoncon pri la 30.000-a artikolo. Bonvolu rigardi ĝin kaj eventuale plu korekti ĝin. Vikie restas Petro 28. Nov. 2005 17:05 (UTC)

Kelkaj gramatikaj atentigoj[redakti fonton]

Kara Yekrats, mi volas atentigi vin pri kelkaj viaj oftaj eraroj, kiujn mi rimarkis sur la paĝoj de Diskutejo kaj Konkurso. Ĉefe temas pri la vorto komenciĝi, kiun vi neniam uzas sed mise uzas la vorton komenci. Krome, oni same (iĝ-forme) uzu la vorton "ŝanĝiĝi" en viaj verkoj -- ambaŭ verboj estas ja transitivaj. Alauxdo 22:55, 30. Nov 2005 (UTC)

Saluton Vi helpos al mi kun artikolo pri sitedoj. Mi havas preparitan artikolon pri roka sito (sitta neumayeri) sed mi ne scias trapreni foto el angla vikipedio. Ĉu mi povos helpi al mi kun tio?. Mi havas kelkaj fotoj de miaj amikoj pri naturo kaj rubo. Ĉu vi povos helpi al mi kiel doni en komons kaj poste en artikolon? Dankon Erinaceto

Saluton Yekrats, vi kontribuis en diskutpaĝo de ankoraŭ neekzistanta artikolo pri Erinateco. Mi konjektas, ke vi intencis konsili al Vikipediisto:Erinaceto, kiu ĉi tie malĝuste skribis sian vikipediistan paĝon. Se jes, ĉu mi aŭ vi forviŝu la diskuterojn? Al mi ŝajnis stranga tiu diskuto kaj poste mi ekmemoris pri vikipediisto, kies nomo estas Erinaceto. Vikie Petro 6. Dec. 2005 15:30 (UTC)

Portaloj[redakti fonton]

Saluton! Dankon por via mesaĝo. Mi estas iom nova ano de la e-a Vikipedio, sed delonga kontribuanto al kaj ankaŭ administranto de la angla Vikipedio. Mi tre interesas pri la kreado de legantaj portaloj en la e-a Vikipedio. Eble, ni povas kunlabori por krei pluaj portaloj. Kiajn suĝestojn vi volas pri la ŝablono? Sroterpomkapo 04:31, 7. Dec 2005 (UTC)

Jes, la instruaĵo estis facila, SED, mi antaŭ ankaŭ kreis portalojn en la angla Vikipedio, tiel mi scias kiel krei tiujn. Sroterpomkapo 18:21, 7. Dec 2005 (UTC)

Ho, mi ankaŭ ekkreis Portalo:Nord-Ameriko, se vi volas helpi. Sroterpomkapo 21:41, 7. Dec 2005 (UTC)

Mi ankaŭ kreis Portalon al la portaloj: Portalo:Portalejo, simila al en:Portal:Browsefr:Portail:Accueil. Ni povas enplenigi ĝin kun novaj portaloj kiam ili estos farata. Mi havas tro tempon... Sroterpomkapo 04:39, 8. Dec 2005 (UTC)
Saluton Yekrats, ĉu ne estus utile havi ligilon al Portaloj el navigado, kie estas ligiloj al ekz. Diskutejo, Lastaj ŝanĝoj, Ĉefpaĝo ktp. por ke oni povu iri al ili el kia ajn artikolo? Kion opinias vi? Petro 8. Dec 2005 18:57 (UTC)
Tie (en la ligilo) devus esti "ia enhavo" kun ĉiuj Portaloj. Petro 8. Dec 2005 19:05 (UTC)
Yekrats, ĉu vi ŝanĝos bildojn en portaloj, kiuj estas indikitaj kiel "monataj bildoj"? Kiam ĉiuj alternos, ĉu ni komencos denove? Petro 10. Dec 2005 11:04 (UTC)
Mia demando celis al la enkrampigita vorto CURRENTMONTHNAME. Iu, kiu legos regule portalojn, vidos ĉiun monaton la samajn bildojn, artikolojn, ĉe kiuj estas tiu ĉi indiko. Tial mi demandis, ĉu vi (aŭ iu alia) ŝanĝos la bildojn aŭ artikolojn en la sekcioj. Aŭ ĉu ni lasos ilin tiel kaj ili estos "monataj" bildoj aŭ artikoloj daŭre kaj de tempo al tempo ni ŝanĝos ilin? Alie, dankon por viaj ŝanĝoj. Vikie Petro 10. Dec 2005 11:44 (UTC)
Mi iomete plikolorigis portalojn pri Afriko, Astronomio kaj Ĉeĥio. Se ili plaĉas al vi, bonvolu uzi ion similan ankaŭ en ceteraj portaloj. Mi ne scias, ĉu vi intencas kompletigi ilin tiel. Petro 10. Dec 2005 23:27 (UTC)

Vi metis en artikolo The Flowers of Romance neekzistantan kategorion "punko", aŭ kreu kategorion aŭ forigu la indikon. Roberto 03:48, 9. Dec 2005 (UTC)

Saluton Yekrats, bonvolu legi diskutan paĝon de Ĉeĥio. Vikie Petro 11. Dec 2005 14:12 (UTC)