Saltu al enhavo

Lamia Makaddam

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lamia Makaddam (naskiĝis en 1971 en Sousse) estas tunizia-nederlanda poetino kaj tradukistino.

Makaddam studis la araban lingvon kaj literaturon en la Universitato de Sousse. Post siaj studoj ŝi migris al Nederlando. Ŝi publikigis tri volumojn de poezio en la araba. Ŝia laboro estis tradukita en la nederlandan, la anglan, la francan kaj la kurdan. En 2000 Makaddam gajnis la Literaturan Premion El Hizjra[1].

Ŝi tradukis la nederlandlingvajn romanojn Jij Zeg het de Connie Palmen kaj Malva de Hagar Peeters en la araban.

Poemkolekto[redakti | redakti fonton]

  • Je zult me vinden in elk woord dat ik schrijf (Vi trovos min en ĉiu vorto, kiun mi skribas), tradukita el la araba de Abdelkader Benali kaj Lamia Makaddam. Amsterdamo: eldonejo Jurgen Maas (2020)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Araba traduko de Jij zegt het de Connie Palmen (2016)
  • Araba traduko de Malva de Hagar Peeters (2018)

Referencoj[redakti | redakti fonton]