Uzanto:Dynas Dzie/Kinejo Mikro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo
Ĉambro Mikro (123 sidlokoj)
Ĉambro Mikroffala (14 sidlokoj)

Kinejo Mikro - arta kinejo en Krakovo, ĉe str. Lea 5, funkcianta ekde 1959. Ekde la 7a de aprilo 1984 kiel Kinartklubo "Mikro&Mikroffala", parto de la firmao Apollo Film.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kinejo Mikre estis funkcianta jam en la 50aj jaroj de la 20a jarcento ĉe la strato Dzerĵinskij (nuntempe str. Leo)[1] kiel milicana kinejo. Dum tiu tempo la kinejon vizitadis la juna Roman Polański[2].

La 7an de aprilo 1984 komencis sian funkciadon Kinartklubo "Mikro&Mikroffala"[3], kies unua estro estis Krzysztof Gierat. En la kinejo regule okazadis kinartaj eventoj: konkursoj, spektadoj kaj festivaloj kaj aliaj kulturaj okazaĵoj. Dum siaj prezentadoj, Mikro gastigis i.a. Roman Polański, Andrzej Wajda, Malcolm McDowell, Kazimierz Kutz, Jerzy Hoffman kaj Marcin Koszałka. Okazadis tie ankaŭ spektadoj kunigitaj kun popularsciencaj forumoj, i.a. kun Jerzy Vetulani[4][5], ofta gasto de Kinejo Mikro.

Ekde februaro 2009 ĝis 2011 en Mikro funkciis la diskuta filmklubo DKF Mikro-Odeon, kies estro estis Maciej Gil. DKF estis distingita per premio de Pola Instituto de Kinarto[6]. La premion oni enmanigis dum la Festivalo de Polaj Filmoj en Gdynia.

Ekde 1992, la kinejo estas administrita fare de Iwona Nowak[7].

Kinejo Mikro estas asociigita en Reto de Artaj kaj Lokaj Kinejoj kaj en la kinejreto Europa Cinemas[7]. En aprilo 2010, en la kinejo estis instalita cifereca projekciilo, kiu permesas la projekciadon de 3-dimensiaj filmoj. En 2013, estis lanĉita branĉo de la kinejo Galerio Bronowice.

En Kinejo Mikro okazadas projekciojn kadre de Krakova Filmfestivalo, Off Camera kaj Copernicus Festival. Ĉiujare en Mikro okazadas ankaŭ Spektado de Filmoj pri Aŭtismo kaj Sindromo de Asperger. En septembro 2019, Kinejo Mikro iniciatis la projekciciklon Pora dla seniora (Tempo por plejaĝulo), dum kiu la projekcioj estas antaŭitadaj de prelegoj de kinofakuloj: Janusz Korosadowicz kaj Bogusław Skowronek, kaj post la projekcioj okazadas regalado kaj diskutoj inter la spektantoj. En 2021, en Mikro okazis ekspozicio kadre de Monato de Fotografio en Krakovo[8].

Kino Mikro suspendis sian funkciadon pro la Kovim-19-pandemio por la periodoj marto–junio 2020 kaj oktobro 2020–majo 2021 (kun kelksemajna malfermo en marto 2021). Krome, per la platformo mojekino.pl estis organizitaj interretaj kinaj projekcioj.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kalendarzyk – Kina. Dziennik Polski, n-ro 27 (4648), 1/2a de februaro1959. [2012-07-11]. (pole).
  2. Kika, Kino 18, Mikro czyli totalnie wkręceni w kino. „Gazeta Krakowska”, 28 stycznia 2012. (pole).
  3. Jerzy Armata: Jak Mikro stało się Makro. Gazeta Wyborcza Kraków, 17a de aprilo 2009. [2017-10-30]. (pole)
  4. Jerzy Vetulani. Neurobiologia seksu w Kinie Mikro. YouTube, 26 stycznia 2012. [2018-10-04]. (pol.).
  5. Jerzy Vetulani o pięknie i przemocy. YouTube, 29a de julio 2016. [2018-10-04]. (pole).
  6. Laureaci nagród PISF. pisf.pl. [2012-05-24]. (pole).
  7. 7,0 7,1 Franciszek Vetulani: Kino wolne od popcornu. nowepogloski.wordpress.com, 8a de aprilo 2011. [2012-05-24]. (pole).
  8. The Fading Companion Guide to Memory. krakowfringe.com, 27 maja 2021. [2021-06-10].