Uzanto:Super nabla/Santiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Super nabla/Santiano
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Santiano (IFA: /zanti:ano:/) estas germana muzikgrupo de norda Ŝlesvigo-Holstinio kiu ĉefe kantas motivojn pri maristoj kaj navigado. Ilia diskokompanio difinas ilian stilon de muziko kiel shanty rock.[1]

Miksante malsamajn muzikĝenrojn kiel ekzemple folk-, pop-, rok-muziko kaj Schlager, la grupo ankaŭ reinterpretas tradiciajn popolkantojn, kantojn de maristoj, kaj furoraĵojn de aliaj muzikistoj. Ĉe la muzikfestivalo Echo Pop, Santiano gajnis kvar premiojn kiel la plej bona grupo en la kategorio «Volkstümliche Musik» (t.e., populara/tradicia muziko).

La nomo de la grupo devenas de la samnoma kanzono (1961) de franca kantisto Hugues Aufray, kiu siavice baziĝas sur la tradicia anglalingva marista kanto O Santianna (All on the Plains of Mexico).[noto 1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La ideo por Santiano venis de Hartmut Krech, komponisto de Flensburg kaj muzikproduktanto por la firmao Elephant Music, kiu produktas ĉiujn la albumoj de la grupo. La kantoj ankaŭ kreiĝis sub la gvidado de Krech.[noto 2]

Li kunigis la kvin muzikistojn en 2011, kiuj antaŭe prizorgis malsamajn projektojn. Hans-Timm Hinrichsen ludis inter 1988 kaj 1994 kun «Jack McTiger and the New Deal Blues» kaj rok-muzikon.[2] Dum la tempo, Axel Stosberg partoprenis la ensemblon de la Teatro Ohnsorg.[3] Björn Both frontis la grupon Late September Dogs de 1990 ĝis 2003. Andreas Fahnert estis ano de la grupo Rockwork dum la 1980-aj jaroj; li skribis filmmuzikon, inkluzive por filmoj de Werner. [4] Pete Sage laboris kiel akompananto dum longa tempo, inkluzive kun Marius Müller-Westernhagen, Mike Oldfield kaj pli lastatempe kun Achim Reichel.[5]

En februaro 2012, la unuan albumon de la grupo titole Bis ans Ende der Welt eldonis We Love Music, kunlabora etikedo de Universal Music kaj ProSiebenSat.1 Media. Ĝi atingis la rangon unu en la germana diskfurorlisto. En la sama jaro, la grupo kompletigis turneon de pluraj grandurboj en germanlingvaj landoj, dum kiu ili ankaŭ elfaris ĉe Wacken Open Air. En novembro 2012, dokumentaro de ilia turneo publikiĝis kiel KD/DVD.

En majo 2013, la albumo Mit den Gezeiten eldoniĝis kun la unuopaĵo Gott muss ein Seemann sein, kaj ambaŭ atingis komercajn rezultojn. Sekvis turneo tra Germanio, Svislando kaj Aŭstrio. Ekde 2013, la grupo ankaŭ starigis subĉielan koncertserion en la somero, kun du koncertoj ĉiun majon en la Kalkberg-Stadiono en Bad Segeberg. La koncertserio ĉiam finiĝas per du koncertoj en Ralswiek sur la insulo Rügen.

Krome, Santiano ĉeestis kiel gasto dum la turneo Das Sommer-Event 2013 de Helene Fischer kaj en marto 2014 partoprenis la germanan preparan decidon por la Eŭrovido-Kantokonkurso 2014, nome Unser Song für Dänemark (trad. Nia kanto por Danio). La grupo atingis la duonfinalon kun la titoloj The Fiddler on the Deck (trad. La violinisto sur la ferdeko) kaj Wir werden niemals untergehen (trad. Ni neniam malsupreniros).[6]

Ekde 2012, Andreas Fahnert suferis pro pluraj aŭdaj problemoj, tiel ke li ne plu partoprenis ĉeestajn prezentojn laŭ kuracista konsilo. Do, liajn voĉajn partojn transprenis Axel Stosberg kaj Hans-Timm Hinrichsen ĉe la vivaj prezentoj. En la viva grupo ankaŭ troviĝas Dirk Schlag (gitaro), Arne Wiegand (klavaroj) kaj Marco Moeller (tamburoj), kiujn reprezentis Timon Fenner dum la turneo Mit den Gezeiten.

La albumo Von Liebe, Tod und Freiheit (trad. Pri vivo, morto kaj libereco) publikiĝis en majo 2015 kaj alportis la grupon reen al numero unu en la germanaj diskfurorlistoj. Turneo sekvis el novembro 2015, kiu daŭris ĝis septembro 2017. Subĉiela koncerto registriĝis en la Berlina Arbarteatro kaj eldoniĝis en KD kaj DVD en decembro 2016 sub la titolo Von Liebe, Tod und Freiheit - Live . La akustika turneo Die Ruhe vor dem Sturm[noto 3] okazis en aprilo 2017.

En oktobro 2017, publikiĝis la kvara studialbumo de la grupo, nome Im Augen des Sturms[noto 4]. La kantoj Sail Away, Könnt ihr mich hören kaj Ich bring dich heim eldoniĝis anticipe. En junio 2019, la grupo registris sesion de MTV Unplugged ĉe Kulturwerft Gollan en Lubeko. Gastoj estis Angelo Kelly, Michael Robert Rhein el In Extremo, Alexander Wesselsky el Eisbrecher, Ben Zucker, Wincent Weiss, Jennifer Haben el Beyond the Black, Oonagh kaj Alligatoah. Sur la scenejojn venis Andreas Fahnert por la kanto Die Sehnsucht ist mein Steuermann. La albumo publikiĝis en oktobro 2019.[7] Ĝi ankaŭ estis havebla kiel limigiteldona vinildisko .

En 2021, Santiano publikigis la studialbumon Wenn die Kälte kommt. Ĝi estas konceptalbumo pri ekspedicio al la polusaj regionoj . La kanto Wenn die Kälte kommt eldoniĝis en septembro. Ankaŭ inkluzivita kiel ekstra numero estas la registrado de Wellerman de februaro 2021 kun Nathan Evans. Planita turneo estis prokrastita al aprilo kaj majo 2022 pro la malfacilaĵoj por gravaj eventoj dum la kronvirusa pandemio. Post ke kelkaj koncertoj okazis, la 15-an de majo la turneo estis nuligita ĉar Björn Both rezultis pozitiva pri SARS-CoV-2. Post kelkaj subĉielaj koncertoj en somero, la nuligitaj koncertoj de la endoma turneo refariĝis en septembro.

En oktobro 2022, eldoniĝis albumo titole Die Sehnsucht ist mein Steuermann kun siaj plej gravaj kantoj por marki la dekan datrevenon de la grupo. La anglalingva versio de Santiano kun Nathan Evans jam publikiĝis en aŭgusto, kaj Die Antwort weiß der Wind en septembro. En aprilo 2023, la grupo sciigis la publikigon de nova albumo titole Doggerland en oktobro.[8]

Socia engaĝiĝo[redakti | redakti fonton]

La muzikgrupo eldonis T-ĉemizon kunlabore kun la organizaĵo pri mara konservado Sea Shepherd. Por ĉiu vendata ĉemizo, Santiano donacas po 3 € al ĉi tiu organizo.[9] Krome, la grupo akiris financon por la Leŭkemia Fondaĵo José Carreras.[10] Santiano ankaŭ subtenis operaciojn de maraj savantoj.

Kadre de sia engaĝiĝo en la kampanjo «Ocean Change», la grupo deklaris kiom da karbono estis konsumata por la turneo Wenn die Kälte kommt de 2022.[11] Oni registris la karbonajn emisiojn de la turneo (en terminoj de loĝistiko, samkiel de energikonsumo kaj gastronomia oferto de la etapoj) kaj oni taksis per reta enketo la emisiojn de la partoprenontoj de la koncertoj. La rezultoj publikiĝis en majo 2023.[12] Entute, la turneo kaŭzis proksimume 9,300 tunojn da emisioj de CO2, kiu proksimume egalas al la ĉiujaraj emisioj de 1,000 mezaj germanaj civitanoj. 98 % de la emisioj kaŭzis la spektintoj mem (alveno kaj foriro kaj konsumado surloke). La situo de la koncertoj kaj la logistiko de la tunreo kaŭzis nur po 1 % de la emisioj. La grupo sciigis, ke ili kompensu la emisiojn per donacado al la projekto Ocean Change.[11]

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Die Eins der Besten
    • 2016
    • 2019: Platin eins der Besten (Im Auge des Sturms)
  • Echo Pop
    • 2013: Beste Gruppe: Volkstümliche Musik
    • 2014: Beste Gruppe: Volkstümliche Musik
    • 2016: Beste Gruppe: Volkstümliche Musik
    • 2018: Beste Gruppe: Volkstümliche Musik
  • Mein Star des Jahres
    • 2013: Erfolgreichstes Album des Jahres[13]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. trad. O Santianna (Ĉiuj ebenaĵoj de Meksiko)
  2. GEMA Datenbank Tonträger Booklets
  3. trad. La trankvilo de la ŝtormo
  4. trad. En la okulo de la ŝtormo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lorenz, Julia, "Von Nathan Evans bis Santiano: Warum Shanty-Rock Deutschlands Chartsspitze blockiert", Musikexpress, 2021-05-08. Kontrolita 2023-07-16. (germane)
  2. Biografie bei timsen-un-lui.de (germane). Arkivita el la originalo je 2016-01-09., abgerufen am 8. Januar 2016
  3. Porträt bei kultiversum.de (germane). Alirita 2016-01-08.
  4. Andreas Fahnert (angle). Discogs. Alirita 2023-07-16.
  5. "Seemannslieder für alle.", Badische Zeitung, 2012-09-26. Kontrolita 2016-01-08. (germane)
  6. "Unser Song für Dänemark", Kölner Stadt-Anzeiger. (germane)
  7. "Santiano haben Alligatoah und Wincent Weiss für ihr MTV Unplugged auf die Bühne geholt", mtv.de, 2019-10-25. (germane)
    "Das MTV Unplugged Album von Santiano erscheint am 18. Oktober", universal-music.de, 2019-10-25. (germane)
    "SANTIANO im Interview zum „MTV Unplugged“ Album und der großen 2020-Tour", eventim.de, 2019-10-25. (germane)
  8. Drewes, Kevin, "Santiano: Neues Album "Doggerland" angekündigt", schlagerpuls.com, 19-a de aprilo 2023. (germane)
  9. Damen T-Shirt Santiano / Sea Shepherd (germane) (2019-02-07). Arkivita el la originalo je 2019-02-09.
  10. Ahoi! Santiano sammeln über 5000 Euro | José Carreras Gala (germane) (2019-02-07).
  11. 11,0 11,1 CO2 Bilanz – Santiano Leuchtfeuer (de-DE). Alirita 2023-06-30.
  12. SCS Hohmeyer|Partner GmbH. (2023-05-07) Tourneebilanz "Wenn die Kälte kommt" (PDF) (germane), p. 44.
  13. "Die Stars des Jahres 2013", 2013-02-14. Kontrolita 2020-10-24. (germane)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]