Uzanto:Tomamokan/Infansoldatoj en la Demokratia Respubliko Kongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dum la unua kaj dua enlandaj konfliktoj okazintaj en la Demokratia Respubliko Kongo (DRK), ĉiuj flankoj partoprenantaj la militon aktive varbadis aŭ konskripciadis infansoldatojn, tie nomatajn kadogos (tio estas svahila termino signifanta "malgranduloj"). Taksiĝis, ke la milicion gviditan de Thomas Lubanga Dyilo konsistigis 30-elcente infanoj. En 2011 taksiĝis, ke 30.000 infanoj ankoraŭ operaciadas en armitaj grupoj. La Misio de la Unuiĝintaj Nacioj por la Stabilizigo de la Demokratia Respubliko Kongo (MONUSCO), eldonis raporton en 2013, kiu deklaris, ke inter la 1-a de januaro 2012 kaj la 31-a de aŭgusto 2013, ĝis 1.000 infanojn varbis armitaj grupoj, kaj la raporto priskribis la varbadon de infansoldatoj kiel "endemia".

La tiama prezidento Laurent Kabila uzadis infanojn en la konflikto ekde 1996. Taksiĝis, ke ĝis 10.000 infanoj, el kiuj kelkaj estis nur sepjaraĝaj, deĵoris sub li.

La Internacia Puna Kortumo (ICC), en la unuaj juĝfaradoj pri malobservoj de homaj rajtoj en la DRK, faris la unuajn kulpigojn, la unuajn juĝfaradojn, kaj la unuajn kondamnojn en nacia jurisprudenco pro la uzado de infanoj en batalo. [[Kategorio:Armitaj fortoj de la Demokratia Respubliko Kongo]] [[Kategorio:Homaj rajtoj en Demokratia Respubliko Kongo]]