Václav Špála

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Václav Špála
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1885 (1885-08-24)
en Žlunice
Morto 12-an de majo 1946 (1946-05-12) (60-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejo de Vyšehrad
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Academy of Arts, Architecture and Design in Prague • Academy of Fine Arts, Prague
Familio
Infano Jan Špála
Parencoj Milada Špálová
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • grafikartisto • instruisto
vdr

Václav Špála (1885-1946) estis ĉeĥa pentristo, grafikisto kaj ilustristo.

Inter kolektantoj li estas unu el la plej elserĉataj ĉeĥaj artistoj de la moderna arto.

Li studis artmetian lernejon en Hradec Králové kaj Figurartan akademion en Prago. Li apartenas al arta generacio Osma (Oko), influita de ekspresionismo de Munch, pli poste ankaŭ de faŭvismo kaj kubismo, de kiu li dekliniĝis post la jaro 1923. Tiam li komencis pentri pejzaĝojn, tipajn per alternado de plejparte verda aŭ blua koloro. Li mem kreis propran specifan stilon bazitan sur ritmo de simpligitaj formoj kaj kolora gamo.

Špála prezenzis siajn verkojn kune kun la artgrupo Tvrdošíjní (Durkapuloj). En 1945 li akiris honoran titolon nacia artisto.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]