Vár (distrikto)
Aspekto

| Vár | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbodistrikto de Budapeŝto | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Márta V. Naszályi | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 24 031 (2025) [+] | ||||
| Loĝdenso | 7 047 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 47° 30′ N, 19° 2′ O (mapo)47.502619.0354Koordinatoj: 47° 30′ N, 19° 2′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 3,41 km² ( 341 ha) [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Vár estas la 1-a distrikto de Budapeŝto. La loknomo signifas: fortikaĵo, fakte tiu distrikto enhavas la tutan fortikaĵon en Buda, la ĉirkaŭaĵon (aparte menciitaj Tabán, Víziváros (=akva urbo), Krisztinaváros (=Kristina-urbo), Vérmezö (=sangokampo), Városmajor (=biencentro de urbo), montoj Gellért kaj Nap (=Suno).


Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Situo
[redakti | redakti fonton]Distrikto Vár situas centre de la ĉefurbo laŭ dekstra bordo de Danubo sur montoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam la prahomo vivis tie. Post la tatara invado ekde 1242 fortikaĵo konstruiĝis, kiu baldaŭ iĝis sidejo de la hungaraj reĝoj. La fortikaĵo iĝis kerno de la 1-a distrikto.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- fortikaĵo kun la Reĝa Palaco, interne Hungara Nacia Galerio kaj Historia muzeo
- citadelo
- Palaco Sándor
- Palaco Lánchíd
- Palaco Vigadó de Buda
- Telefonia Muzeo
- Fiŝista Bastiono
- Tutlanda Biblioteko Széchenyi
- Hungara Tutlanda Arkivo
Preĝejoj
[redakti | redakti fonton]

- romkatolika Preĝejo de Ĉieliro de Maria el la 13-a jarcento en la centro de la fortikaĵo
- romkatolika, parte baroka Kirko Elizabeto de Hungario (Víziváros) de 1716
- romkatolika Preĝejo de Sankta Anna (Vár) de 1762 en kvartalo Víziváros
- romkatolika baroka Kirko Vundoj de Sankta Francisko (Víziváros) de 1741 ĉe Danubo
- romkatolika baroka Kirko Katarina de Aleksandrio (Budapeŝto) de 1836
- romkatolika Preĝejo de Maria de la Neĝo (Budapeŝto)
- ruina Preĝejo de Mario Magdaleno (Vár)
- Kalvinana preĝejo (Víziváros) de 1896
- Luterana preĝejo (Vár) de 1846
- romkatolika kapelo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) en la Historia Muzeo (iam kapelo de la reĝoj)
Ĝemelkomunumoj
[redakti | redakti fonton]
1-a distrikto de Vieno, Aŭstrio
Capestrano, Italio
Carouge, Svislando
Lendava, Slovenio
Marlow, Anglio
1-a distrikto de Bratislavo, Slovakio
1-a distrikto de Prago, Ĉeĥio
Regensburg, Germanio
Székelyudvarhely, Rumanio
Senta, Serbio




