Carouge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Carrouge
Carouge
Carouge-coat of arms.svg
La "place du Marché" en Carouge
Kantono Ĝenevo
Distrikto Ne estas distriktoj en la Kantono Ĝenevo
Koordinatoj  46°11′N 6°8′O  /  46.183°N, 6.133°O / 46.183; 6.133 (Carouge)
Nombro de enloĝantoj 19'114 (2008.01.01)
Areo 2,66 km²
Alteco 370 m super marnivelo
Poŝtkodo 1227
Komunumkodo 6608
Mapo de Carouge
v  d  r
Information icon.svg

Carouge (prononcu karuĵ) estas svisa urbo situanta en la kantono Ĝenevo. Pro ĝia malfrua aliĝo al Svislando, oni ofte nomas ĝin la sarda urbo, kvankam ĝi situas nun tuj apud la urbo Ĝenevo, ĉe la maldekstra flanko de la rivero Arve.

Historio[redakti | redakti fonton]

  • Ĝis la Traktato de Torino de 1754, Carouge estis loko de multaj konfliktoj inter Ĝenevo kaj Savojo.
  • Ekde 1754 ĝis 1792, la urbo apartenis al Savoja dinastio, kiu regis teritorion inter Sardio kaj Ĝenevo, ambaŭflanke de la Alpoj. Ĉi-tempe, ĝi disvolviĝis pro sia proksimeco al Ĝenevo, kaj iĝis ĉefurbo de Savojo. La centro de Carouge datumas de ĉi-epoko kaj ĝia arkitekturo kontrastas kun la ĝeneva.
  • Inter 1792 kaj 1814 Francio aneksis Carouge, kaj post la Traktato de Torino de 1816 la urbo iĝis ĝeneva, kaj, sekve, svisa.
  • Pro la disvolviĝo de ambaŭ urboj, Carouge kaj Ĝenevo aglomeriĝis komence de la 20a jarcento, kaj nun, Carouge estas unu el la ĉefaj komunumoj de la ĝeneva aglomeraĵo.
  • Ekde la 60aj jaroj, ekstere de la centro, konstruiĝis domegoj (La "tours de Carouge") kaj nun la komunumo apartigas la grandan industrian areon de "La Praille" kun Ĝenevo kaj Lancy.
  • Post kelkaj jaroj, la fervoja suda ĉirkaŭiro de Ĝenevo (CEVA) trairos la komunumon de Carouge. Tiel, ĝi estos direkte ligita al Savojo kaj al Svislando.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

  • Carouge gastigas unu el la plej ĉefaj teatrejoj de la kantono Ĝenevo: La Théâtre de Carouge.
  • En Carouge troviĝas urba muzeo kaj komunuma biblioteko.
  • La Haute École de Gestion (Altlernejo pri administrado), la Collège et École de Commerce Madame de Staël (Gimnazio kaj Komerca Lernejo Madame de Staël) kaj du meznivelaj lernejoj (Collège de Pinchat kaj Collège de Drize) troviĝas sur la komunumo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La Carougean centron indas viziti, pro ĝia kontrasto kun la ĝeneva arkitekturo (malaltaj koloraj domoj pli proksimaj al Italio ol al la ĝeneva severeco).
  • Laŭ multaj ĝenevanoj, la Carougea etoso estas iom aparta kaj multaj estas allogataj de ĝi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]