Aire-la-Ville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aire-la-Ville
Blazono de Aire-la-Ville
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 11′ 0″ N 6° 2′ 0″ O / 46.18333 °N, 6.03333 °O / 46.18333; 6.03333 (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 0″ N 6° 2′ 0″ O / 46.18333 °N, 6.03333 °O / 46.18333; 6.03333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1145
Areo 2,89 km²
Alteco 375 m super marnivelo
Poŝtkodo 1288
Komunumkodo 6601
Mapo de Aire-la-Ville
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Aire-la-Ville estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 1145 loĝantojn je la 31-a de januaro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Aire-la-Ville situas ĉe la suda flanko de la rivero Rodano en rivera kurbiĝo proksimume 10 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Ĝenevo. En la Rodano ĉe la ponto nordokcidente de la vilaĝo situas baraĵo kun elektra centralo, kiu kaŭzas, ke la rivero en la kurbiĝo formas baraĵlagon.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,88 km², de kiuj 23,3% estas kovritaj de arbaro, 42,0% servas por agrikulturo kaj 20,1% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Aire-la-Ville limas en nordo al Satigny, en oriento al Bernex, en sudo al Cartigny kaj en okcidento al Russin.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Aire-la-Ville estas konektita al la publika transportreto per la lokaj busoj de Ĝenevo. Veturado al la urbocentro de Ĝenevo buse daŭras proksimume duonan horon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Aire-la-Ville datiĝas el la jaro 1429 kiel Aeria Villa.[2]

En la komunumo estis trovita la restaĵoj de romia bieno kaj tombejoj el la frua mezepoko. Inter la jaroj 1536 ĝis 1564 Aire-la-Ville troviĝis sub berna regado. De 1601 ĝis 1760 la komunumo apartenis al Francio kaj poste ĝis 1816 al Savojo. Tiam ĝi estis aligita al Kantono Ĝenevo kaj fariĝis svisa.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]