Troinex

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Troinex
Blazono de Troinex
Armenia preĝejo en Troinex
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 9′ 54″ N 6° 8′ 48″ O / 46.16500 °N, 6.14667 °O / 46.16500; 6.14667 (mapo)Koordinatoj: 46° 9′ 54″ N 6° 8′ 48″ O / 46.16500 °N, 6.14667 °O / 46.16500; 6.14667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2195
Areo 3,39 km²
Alteco 425 m super marnivelo
Poŝtkodo 1256
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Troinex
vdr

Troinex estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 2195 loĝantojn je la 30-a de aprilo 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Troinex situas 5 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Ĝenevo, ĉe la limo al Francio. Tra la komunumo fluas la rivereto Drize.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,44 km², de kiuj 7,3% estas kovritaj de arbaro, 66,6% servas por agrikulturo kaj 26,2% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en nordo al Veyrier, en sudoriento al Bossey (Francio), en sudokcidento al Bardonnex kaj en nordokcidento al Plan-les-Ouates.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konektita al al loka transportreto de Ĝenevo per la buslinio n-ro 45.

La plej proksima aŭtovojalveturejo situas 3 kilometrojn nordokcidente en Plan-les-Ouates al la brako A1a de la svisa aŭtovojo A1.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Troinex situas la preĝejo de la Armena Apostola Eklezio por okcidenta Svislando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Troinex okazis sub la nomo Triuniscum. Dum mezepoko Troinex apartenis al la paroĥaro Saint-Victor. En la jaro 1754 Troinex estis atribuita al Savojo. Per la kontrakto de Torino en la jaro 1815 Troinex refariĝis ĝeneva kaj kun la Respubliko Ĝenevo en la jaro 1816 fariĝis parto de Svislando. Troinex fariĝis memstara komunumo per kontrakto de la 30-a de majo 1817.[1]

Ĝis la 1920-aj jaroj la loĝantaro de la komunumo nur modeste kreskis. En la 1930-aj jaroj estis unua kreskoperiodo. Tiam sekvis relativa stagno ĝis la 1950-aj jaroj kaj en dua kreskoperiodo la komunumo ĝis 1970 superis 1000 loĝantojn. Inter 1990 kaj 2000 la loĝantaro de la komunumo kreskis je pli ol triono de 1383 al 2030 loĝantoj. Post la jarmilŝanĝo la kresko daŭris sed je malpli alta nivelo. Nuntemple la komunumo formas integritan parton de la aglomeraĵo de la urbo Ĝenevo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]