Chancy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chancy
Blazono de Chancy
Ponto de Chancy
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 9′ 0″ N 5° 58′ 0″ O / 46.15000 °N, 5.96667 °O / 46.15000; 5.96667 (mapo)Koordinatoj: 46° 9′ 0″ N 5° 58′ 0″ O / 46.15000 °N, 5.96667 °O / 46.15000; 5.96667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1121
Areo 5,37 km²
Alteco 360 m super marnivelo
Poŝtkodo 1284
Komunumkodo 6611
Mapo de Chancy
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Chancy estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 1121 loĝantojn je la 30-a de aprilo 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Chancy estas la plej okcidenta komunumo de Svislando. Ĝi situas ĉe la sudorienta bordo de Rodano, kiu formas ĉe Chancy la limon inter Francio kaj Svislando. Tra la komunumo fluas la rivereto Laire, kiu alfluas en la vilaĝo al Rodano. La komunumo apartenas al la regiono de la Ĝeneva Ĉampanio. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Chancy mem Passeiry kaj Le Cannelet. Supre de la ponto situas la riverakvoelektrejo Chancy-Pougny.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,37 km², de kiuj 32,6% estas kovritaj de arbaro, 52,1% servas por agrikulturo kaj 10,10% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chancy limas en nordo al Avully, en nordoriento al Avusy, en sudoriento Viry (Francio), en sudo al Valleiry (Francio), en sudokcidento al Vulbens (Francio), en okcidento al Pougny (Francio), kaj en nordokcidento al Challex (Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Ĝenevo al Liono, kiu traversas apud Chancy Rodanon per impona ponto. La stacidomo de Chancy ĉe la trajnlino de la Francaj Fervojoj de Ĝenevo al Liono situas sur franca teritorio aliflanke de Rodano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Chancy datiĝas el la jaro 1240 kiel Chancie.[1]

Jam dum mezepoko la Grafoj de Ĝenevo posedis rajtojn en Chancy. Ek de la jaro 1536 la suvereneco pri Chancy apartenas al la urbo Ĝenevo, kaj ĝi akceptis la reformacion. Chancy estis strategie grava loko pro la transirejo tra Rodano. Ĝis la malfermo de la unua ponto enla jaro 1424 en Chancy funkciis pramo. Post la malkonstruo de la ponto en la jaro 1589 ĝis ties novkonstruo en la jaro 1874 denove ekzistis pramo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]