Cologny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cologny
Blazono de Cologny
Centro de Cologny
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto Ne estas distriktoj en
Kantono Ĝenevo
Koordinatoj  46° 13′ 00″ N 6° 12′ 00″ O / 46.21667 °N, 6.20000 °O / 46.21667; 6.20000 (mapo)Koordinatoj: 46° 13′ 00″ N 6° 12′ 00″ O / 46.21667 °N, 6.20000 °O / 46.21667; 6.20000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4872
Areo 3,69 km²
Alteco 431 m super marnivelo
Poŝtkodo 1223
Komunumkodo 6617
Mapo de Cologny
vdr

Cologny estas komunumo de Kantono Ĝenevo en Svislando. Ĝi havis 4872 loĝantojn je la 30-a de novembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cologny estas antaŭurba komunumo de Ĝenevo, kiu situas ĉe la suda bordo de Lago Lemano oriente de la urbo Ĝenevo.

La komunumo konsistas el la vilaĝoj La Belotte, Frontenex, Grange-Canal, La Gradelle kaj Ruth.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,69 km², de kiuj 4,1% estas kovritaj de arbaro, 17,6% servas por agrikulturo kaj pli ol tri kvaronoj, nome 78% por setlado kaj infrastrukturo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Cologny limas al Collonge-Bellerive, Vandœuvres, Chêne-Bougeries kaj Ĝenevo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Cologny datiĝas el la jaro 1208 kiel Colognier. En La Belotte estis trovitaj apud la lagobordo setlejoj el la neolitiko.

Ek de 1208 Cologny apartenis al la Paroĥo Saint-Pierre de Ĝenevo. Okazis konfliktoj inter la paroĥo kaj la Grafoj de Ĝenevo pro la jurisdikcio, ĝi en la jaro 1366 la privilegioj estis fiksitaj en konvencio. Per la reformacio Cologny fariĝis parto de la urbo Ĝenevo. En la kontrakto de majo 1538 Cologny estis atribuita al la teritorio de la malnovaj urbaj liberecoj de Ĝenevo. Per la kontrakto de Torino de 1754 inter Ĝenevo kaj la Duko de Savojo rilate la bienoj de la paroĥo Saint-Victor la duko rezignis favore al Ĝenevo pri siaj privilegioj pri Ruth kaj La Belotte. Post la anekso de Ĝenevo fare de Francio en la jaro 1798, la 9-an de decembro 1800 kunvenis la unuan fojon la komunuma konsilio de Cologny, kio povas esti konsiderata kiel oficiala fondodato de la komunumo. En la jaro 1814 albordiĝis svisaj federaciaj truboj en la haveno Port Noir, kiu hodiaŭ estas jaĥtohaveno. [1]

Famaj personecoj[redakti | redakti fonton]

Mary Shelley verkis sian faman sciencfikcian romanon Frankenstein, or The Modern Prometheus (Frankenŝtejno aŭ la moderna Prometeo) en la Villa Diodati, en Cologny.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]