Corsier GE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corsier
Blazono de Corsier
Preĝejo de Corsier
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto nenia distrikto en Kantono Ĝenevo
Koordinatoj  46° 15′ 00″ N 6° 13′ 00″ O / 46.25000 °N, 6.21667 °O / 46.25000; 6.21667 (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ 00″ N 6° 13′ 00″ O / 46.25000 °N, 6.21667 °O / 46.25000; 6.21667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1795
Areo 2,78 km²
Alteco 426 m super marnivelo
Poŝtkodo 1246
Komunumkodo 6619
Mapo de Corsier
vdr

Corsier estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 2 108 loĝantoj sur areo de 2,74 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 769 loĝantoj/km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Corsier siutas ĉe la suda bordo de la lago Lemano, kaj ĝin trafluas la rojo Le Nant d'Aisy.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Corsier limas en nordo al Anières, en oriento al Gy, en sudo al Meinier, en sudokcidento al Collonge-Bellerive, kaj en nordokcidento aliflanke de la lago Lemano al Versoix.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Corsier estas konektita per la buslinio E al la urba transportreto de Ĝenevo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj restoj trovitaj laŭlonge de la bordoj de Lemano atestas la ekziston de pluraj vilaĝoj kaj datiĝas de antaŭ 3 000 a.K.

La unua dokumenta mencio de Corsier datiĝas el la jaro 1297 kiel Corsiacum.[1]

Jam en la jaro 1858 Hippolyte-Jean Gosse kaj en 1930 David Viollier atentigis pri droniĝinta prahistoria surfosta setlejo ĉe la bordo de la lago. En malnovaj dokumentoj oni nomis la setlejon La Gabiule sed efektive ĝi troviĝas apud Corsier-Port. Temas pri la ununura arkeologia trovejo apud Lemano, kie kunekzistas ĉiuj prahistoriaj periodoj.[2]

Iĝinte protestanta post la Reformacio, Corsier reiĝis katolika sub la influo de Francisko el Sales, kiu estis ties paroĥestro inter 1595 et 1601.

De mezepoko ĝis 1816 Anières kun la interrompo dum la berna okupado inter 1536 kaj 1567 apartenis al Savojo. Tiam ĝi estis kunigita kun Corsier kaj fariĝis parto de Kantono Ĝenevo kaj Svislando. En la jaro 1858 Corsier kaj Anières denove estis disigitaj al du memstaraj komunumoj, ĉar ili ne sukcesis interkonsenti pri la divido de la financoj.

La neolitika palafitsituo de Corsier-Port ĉe Lemano estas registrita Monda heredaĵo de Unesko ekde 2011[3].

En 2012, pelvo-kaj-ringo-markado estis trovita sub la preĝejo[4].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]