Satigny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Satigny (stacidomo).
Satigny
Blazono de Satigny
Satigny
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 12′ 54″ N 6° 2′ 0″ O / 46.21500 °N, 6.03333 °O / 46.21500; 6.03333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3369
Areo 19,08 km²
Alteco 431 m super marnivelo
Poŝtkodo 1242
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Satigny
vdr

Satigny estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 3369 loĝantojn je la 30-a de aprilo 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Satigny situas ĉe la suda bordo de la rivero Rodano proksimume 5 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Ĝenevo. La kampara komunumo estas riĉa je vitejoj, kiuj kovras grandan parton de la komunuma teritorio. Al komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Satigny mem la vilaĝetoj Bourdigny, Choully, Peissy, Peney, Château des Bois kaj Moulin-Fabry.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 18,91 km², de kiuj 18,6% estas kovritaj de arbaro, 59,5% servas por agrikulturo, ĉefe vitejoj, kaj 19,5% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Satigny limas en nordo al Prévessin-Moëns (Francio), en nordoriento al Meyrin, en oriento al Vernier, en sudoriento al Bernex, en sudo al Aire-la-Ville, en sudokcidento al Russin, en okcidento al Dardagny, en nordokcidento al Saint-Genis-Pouilly (Francio), kaj en nordnordokcidento al Thoiry (Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Satigny disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Ĝenevo al Liono, kiu estas servata per lokaj trajnoj al Ĝenevo. Krome ankaŭ la loka buslinio n-ro S servas la komunumon.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 110 de Meyrin al Russin. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 5 kilometrojn okcidente en Vernier.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Satigny datiĝas el la jaro 912 kiel villam Satiniatis. [1]

Sur la teritorio de Choully estis trovitaj restaĵoj el la neolitiko. Aliaj trovaĵoj pruvis, ke ekzistis sur la komunuma teritorio almenaŭ du romiaj vilaoj.

Dum mezepoko la regiono apartenis al la Senjoroj de Gex. Iom post iom la rajtoj transiris al la episkopoj de Ĝenevo. Post la reformacio en la jaro 1536 Satigny fariĝis posedaĵo de Ĝenevo, kaj kun Ĝenevo ĝi fariĝis en la jaro 1816 parto de Svislando.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]